Nagarĝuno

Nagarĝuno (Devanāgarī: नागार्जुन; ĉ. 150 - 250)[1] estas unu el la plej gravaj budhismaj filozofoj,[2][3][4] kaj estas konsiderita la iniciatinto de la skolo Madhyamaka, aŭ skolo de la Meza Vojo —unu el la skoloj de Mahajana budhismo—,[2][4] kune kun sia disĉiplo Arjadevo.

Nagarĝuno

Sanskrite:नागार्जुन (Nāgārjuna)
Japane:龍樹 (Ryūju)
Tibete:ཀླུ་སྒྲུབ klu sgrub
Informoj
Skolo:Madhyamaka
Disĉiploj:Arjadevo
Verkoj:Mūlamadhyamakakārikā
Varno:Bramano
v • d • r

Al Nagarĝuno estas ankaŭ atribuita la ellaboro de la filozofio de la sutroj de la perfekteco de saĝo. Laŭ tradicio, li estis la ĉefbikŝuo kaj rektoro de la bikŝuejego Nalando.[5][6]

Biografio

Maharaŝtro, naskareo de Nagarĝuno.

Malmulte estas konata pri la vivo de Nagarĝuno, ĉar la ankoraŭ ekzistantaj tekstoj estis verkitaj en Ĉinio[7] kaj Tibeto post kiam li forpasis. Laŭ kelkaj tekstoj, li venis el suda Barato.[1][8] Laŭ biografio de la 4-a aŭ 5-a jarcentoj tradukita de la bikŝuo Kumaraĝivo, Nagarĝuno naskiĝis en bramana familio[9] en Vidarbha[9][10][11][12][13][14][15] —regiono en Maharaŝtro—, kaj poste li fariĝis budhisto kiam infano, post parkere memori budhismajn tekstojn.[16] Li studis bramanismon en la bikŝuejego Nalando, kie li bikŝuiĝis.[17]

Laŭ Kalupahana, Nagarĝuno kredeble estis konsilisto ĉe raĝo de la Satavahana dinastio, kaj se tio estas ĝusta, tiu raĝo povintus esti Yajña Śrī Śātakarṇi, kiu regis inter la jaroj 167 kaj 196. Tial li konkludas, ke Nagarĝuno vivis ĉ. la jaroj 150 kaj 250.[1]

Laŭ Hirakawa Akira, Nagarĝuno loĝis ĉe la monto Śarīparvata dum siaj lastaj jaroj, proksime de la urbo poste nomita Nāgārjunakoṇḍa (la holmo de Nagarĝuno).[18] La ruinoj de Nāgārjunakoṇḍa troviĝas en la distrikto Guntur, Andra-Pradeŝo, kie membroj de la skoloj Caitika kaj Bahuśrutīya havis bikŝuejojn,[18] sed laŭ arĥeologia esplorado en Nāgārjunakoṇḍa, oni ankoraŭ ne trovis indikaĵojn, kiuj povus ligi la lokon kun Nagarĝuno. Laŭ Krishna Murthy, la loko nomiĝis Vijayapuri, laŭ epigrafo de la 3-a aŭ 4-a jarcentoj trovita tie, kaj prenis la nomon Nāgārjunakoṇḍa nur dum la mezepoko.[19]

Verkaro

Tibeta statuo de Nagarĝuno, 17-a jarcento.

La verkaro de Nagarĝuno inkluzivas tekstojn adresitajn al grupo de laikoj, konsilajn leterojn al raĝoj kaj epistemologiajn traktatojn kiuj reprezentas la fundamenton de la skeptika kaj dialektik-analiza filozofia skolo Madhyamaka.[4] Estas pluraj influplenaj tekstoj atribuitaj al li, kvankam. ĉar ankaŭ estas multaj pseŭdoepigrafioj atribuitaj al li, ekzistas polemiko pri kiuj aŭtente estas liaj verkoj.

Mūlamadhyamakakārikā

La Mūlamadhyamakakārikā (Fundamentaj versoj pri la meza vojo) estas lia plej grava verko, ankaŭ lia plej longa kaj plej konata.Ĝi ne nur estas komentario pri la parolado de la budho Gotamo al Kaccayana Gotta,[20] sed ankaŭ detala analizo de gravaj paroladoj el la Nikajoj kaj la Agamoj, ĉefe tiuj el la Aṭṭhakavagga de la Suttanipāta.[21]

La Mūlamadhyamakakārikā inspiris plurajn komentariojn en Sanskrito, la tibeta, la ĉina, la korea kaj la japana, kaj malsamaj interpretoj de la teksto determinis la disiĝon de gravaj filozofiaj Mahajanaj skoloj, kiel tiu de la tibetaj Svatantrika kaj Prasaṅgika.[4]

Gravaj verkoj atribuitaj al li

Laŭ David Seyfort Ruegg, la Madhyamakasastrastuti atribuita al Ĉandrakirtio (ĉ. 600-650) parolas pri la jenaj ok tekstoj de Nagarĝuno:[22]

  1. Madhyamakakārikā
  2. Yuktiṣāṣṭika
  3. Śūnyatāsaptati
  4. Vigrahavyāvartanī
  5. Vidala (VaidalyasūtraVaidalyaprakaraṇa)
  6. Ratnāvalī,
  7. Sūtrasamuccaya
  8. Saṃstuti

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto·Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Laŭ Christian Lindtner, la verkoj atribuitaj al Nagarĝuno estas la jenaj:[23]

  • Mūlamadhyamakakārikā (Fundamentaj versoj pri la meza vojo), en tri manuskriptoj en Sanskrito kaj pluraj tradukoj.[24]
  • Śūnyatāsaptati (Sep versoj pri vakueco), kun proza komentario atribuita al Nagarĝuno mem.
  • Vigrahavyāvartanī (La fino de disputoj)
  • Vaidalyaprakaraṇa (Pulvorigante la kategoriojn), prozo kritikanta la dekses kategoriojn uzitajn en la hindia filozofio nyaya.
  • Vyavahārasiddhi (Pruvo de konvencio)
  • Yuktiṣāṣṭika (Sesdek versoj pri rezono)
  • Catuḥstava (Kvar himnoj): Lokātītastava (Himno al transcendeco), Niraupamyastava (Himno al la senegalulo), Acintyastava (Himno al la neimagebla) kaj Paramārthastava (Himno al absoluto).[25]
  • Ratnāvalī (Trezora girlando), subtitolita Rājaparikathā, parolado adresita al raĝo (kredeble el la {{Satavahana dinastio]]).[26]
  • Pratītyasamutpādahṝdayakārika (Versoj pri la koro de la dependa ekesto), kun mallonga komentario titolita Vyākhyāna.
  • Sūtrasamuccaya (Antologio de sutroj).
  • Bodhicittavivaraṇa (Eksponaĵo pri la vekiĝa menso)
  • Suhṛllekha (Letero al kara amiko)
  • Bodhisaṃbhāraśāstra (Traktato pri la postuloj de vekiĝo), verko pri la vojo de la bodisatvo kaj la perfektecoj, kiu estas citita de Ĉandrakirtio en lia komentario pri la Kvarcent de Arjadevo. Nun ĝi nur troveblas en la ĉina traduko de la Tripitako de Tajŝo, 1660.[27]

El la supra listo, la tibeta historiisto Buton Rinchen Drub konsideris la unuajn ses kiel la ĉefajn traktatojn de Nagarĝuno kaj nomis ilin la Korpuso Yukti (rigs chogs), sed laŭ Tāranātha nur la unuaj kvin estas verkoj de Nagarĝuno. Laŭ T. R. V. Murti, nur Ratnāvalī, Pratītyasamutpādahṝdayakārika kaj Sūtrasamuccaya estas verkoj de Nagarĝuno, ĉar la unuaj du estas ofte cititaj de Ĉandrakirtio, kaj la tria de Ŝantidevo.[28]

Aliaj verkoj

Aldone al la verkoj menciitaj supre, kelkaj aliaj verkoj estas atribuitaj al Nagarĝuno, sed studado de tiuj ĉi verkoj sugestas, ke ili apartenas al pli malfrua periodo, ĉu la 8-a ĉu la 9-a jarcentoj, do ili ne povas estis verkoj de Nagarĝuno. Kelkaj gravaj verkoj en Vaĝrajano estas atribuitaj al Nagarĝuno fare de historiistoj, kiel Tāranātha en Tibeto de la 17-a jarcento. Tiuj ĉi historiistoj klopodas solvi kronologiajn problemojn per diversaj teorioj, kiel mistikaj revelacioj.[29] Ĉe kelkaj fontoj, la rivelon de tiuj ĉi skribaĵoj al ordinaraj homoj post lerni ilin de la nagoj, kiuj lernis ilin de la budho Gotamo mem kaj konservis ilin por centoj da jaroj.

Laŭ Ruegg, en tibetaj tradukoj ekzistas tri stanzaroj atribuitaj al Nagarĝuno:[30]

  1. Prajñāśatakanāmaprakaraṇa
  2. Nītiśāstrajantupoṣaṇabindu
  3. Nītiśāstraprajñādaṇḍa

Aliaj verkoj nur ekzistas en la ĉina, kiel la Dvādaśanikāyaśastra (Dekdutema traktato), unu el la tri fundamentaj traktatoj de la skolo Sanlun (Orientazia Madhyamaka).[31]

Aliaj verkoj atribuitaj al Nagarĝuno estas:[32]

  • Bhavasaṃkrānti (Transmigro de ekzisto)
  • Dharmadhātustava (Laŭdo al la fenomena elemento), laŭ Ruegg, kun necerta aŭtoreco.
  • Śālistambhakārikā (Versoj pri la riztigo)
  • Komentario pri la sutro de la dek etapoj (Daśabhūmikasūtra)
  • Mahāyānaviṃśikā, laŭ Ruegg, kun necerta aŭtoreco.
  • *Ekaślokaśāstra (Traktato en unu verso - Tajŝo 1573)
  • *Īśvarakartṛtvanirākṛtiḥ (Refutado de Viŝnuo)[noto 1]

Lindtner opinias, ke la influhava Mahāprajñāpāramitāupadeśa (Komentario pri la granda perfekteco de saĝo - Tajŝo 1509) ne vere estas verko de Nagarĝuno. Tiu ĉi verko nur ekzistas en ĉina traduko de Kumaraĝivo, kaj estas konata nek en la tibeta nek en la hinda tradicioj.[34] Étienne Lamotte samopinias,[35] sed la bikŝuo Yìnshùn tamen opinias, ke Nagarĝuno povintus esti la verkisto.

Li ankaŭ supoze verkis traktatojn pri Rasāyana de Ajurvedo.[5]

Filozofio

Statuo de Nagarĝuno ĉe tibeta bikŝuejo proksime de Kuluo, Barato.

Nagarĝuno uzis la teorion de la budho Gotamo pri dependa ekesto (pratītyasamutpāda) por demonstri la vanecon de metafizika spekulativado. Tiu ĉi metodo trakti metafizikon estas nomita meza vojo (madhyama pratipada), kaj per tiu ĉi meza vojo li evitis kaj la substancismon de la skolo Sarvastivada kaj la nominalismon de la skolo Sautrāntika.[36] Laŭ Nagarĝuno, fenomenoj estas kiel revoj aŭ projektaĵoj de konscio, kiuj povas esti spertita, tial ili ne estas nur nominalaj (prajñāpti),[37] kiel opiniis la skolo Prajñāptivāda, aŭ Bahuŝrutijo-Vibaĝjavado.

Laŭ li, ĉiu fenomeno (dharma) estas vakueco (śūnyatā). Tio signifas, ke ili estas vakuaj je esenco (svabhāva) ĉar ili havas dependan ekeston (pratītyasamutpāda),[38][36] kaj tiu vakueco estas ankaŭ vakua.[2][39][40]

Nagarĝuno kredeble atingis sian perspektivon el deziro krei ekzegezon de la filozofio de la budho Gotamo laŭ la Agamoj.Li uzis la koncepton intrui per la meza vojo inter la du ekstremoj de ekzisto kaj malekzisto.[41][42]

Laŭ la filozofo Umehara Takeshi, Nagarĝuno refutis la budhismon de la budho Gotamo kaj iniciatis Mahajanan budhismon,[43] sed aliflanke, laŭ la filozofo Nakamura Hajime, Mahajanon karakterizas la teorio de vera esenco de fenomenoj (dharmatā) kaj la aldono de la signo de la reala esenco de fenomenoj[noto 2][noto 3] kiel kvara sigelo al la tri sigeloj de ekzisto originale proponitaj de Hinajano,[45] sed laŭ Nakamura, Nagarĝuno neniam proponis aldoni novan sigelon.[46]

Nagarĝuno ŝajnis bone koni la filozofiojn de Ŝravakajano kaj Mahajano, sed determini al kiu tradicio li inklinis pli estas malfacile. Se la tekstaro atribuita al li de Christian Lindtner[noto 4] estas ĝusta, Nagarĝuno klare estis Mahajanisto, sed lia filozofio tamen klopodas resti ene de la limoj de la kanono de Ŝravakajano. Laŭ Lindtner, Nagarĝuno rigardis la budhon Gotamon ne kiel nuran antaŭulon, sed kiel la iniciatinton mem de la sistemo de la meza vojo (madhyamaka).[47]

Kalupahana rigardas Nagarĝunon kiel postanton de Moggaliputta-Tissa kiel probatalanto de la meza vojo kaj kiel revigliganto de la originaj filozofaj idealoj de la budho Gotamo.[48]

Vakueco

Gandara statuo de la budho Gotamo; ĉirkaŭ la 1-a kaj 2-a jarcentoj p.K.; la Nacia Muzeo de Tokio. La Budho Gotamo estas malantaŭ ĉiu verko de Nagarĝuno.

La plej grava temo pri kiu Nagarĝuno fokusas sian atenton estas la koncepto de śūnyatā (vakueco), kiu estas ligita al aliaj kernaj budhismaj konceptoj, ĉefe anātman (nememo) kaj pratītyasamutpāda (dependa ekesto), kiujn li uzas por refuti la metafizikon de kelkaj el liaj samtempanoj. Li proponas, ke ĉio estas vakueco, ĉar ĉio ekestas ne pro sia propra povo, sed depende de kondiĉoj, kiuj kaŭzas ties ekeston. Laŭ Nagarĝuno, kaj ankaŭ la budho Gotamo, ne nur estaĵoj estas vakuaj, sed ĉiu fenomeno estas vakua je esenco kaj sendependa ekesto, tial li refutis la malortodoksajn teoriojn pri esenco (svabhāva) de sia epoko surbaze de la teorioj de frua budhismo.

Nagarĝuno nomas reala nur tion, kio havas propran esencon (svabhāva), nekaŭzitan (akṛtaka) kaj nedependan de kio ajn alia (paratranirapekṣa).[49]

En la ĉapitro 24, verso 14 de la Mūlamadhyamakakārikā, troviĝas unu el liaj plej famaj citaĵoj pri vakueco kaj dependa ekesto:[50]

 sarvaṃ ca yujyate tasya śūnyatā yasya yujyate   Ĉio ja ebla estas kiam vakueco estas ebla;
Ĉio neebla estas kiam vakueco estas neebla. 
— Nagarĝuno, Mūlamadhyamakakārikā

Kiel parto de lia analizo de vakueco de fenomenoj en la Mūlamadhyamakakārikā, Nagarĝuno kritikas esencon (svabhāva) en konceptoj kiel kaŭzo, movo, ŝanĝo kaj persona identeco, uzante la tetralemon de hinda logiko nomitan catuṣkoṭi por ataki kiun ajn esencisman koncepton surbaze de kvar bazaj propozicioj:[51]

Ĉiu fenomeno (dharma) ekzistas.
Ĉiu fenomeno ne ekzistas.
Ĉiu fenomeno kaj ekzistas kaj ne ekzistas.
Ĉiu fenomeno nek ekzistas nek ne ekzistas.

Jen ekzemplo de tetralemo el la unua verso de la Mūlamadhyamakakārikā:[52][53]

 1. na svato nāpi parato na dvyādhuāṃ nāpy ahetutaḥ   1. Neniam nenie iu ajn estaĵo ekestas el si mem;
El si mem, el alia, el ambaŭ aŭ el neniu kaŭzo. 
— Nagarĝuno, Mūlamadhyamakakārikā

Diri, ke ĉio estas vakueco neas kiun ajn ontologian fundamenton, tial la filozofio de Nagarĝuno estas rigardita kiel ontologia kontraŭfundamentismo[54] aŭ kiel metafizika kontraŭrealismo.[55]

Fjodor Ŝĉerbackoij kaj T. R. V. Mūrti rigardis Nagarĝunon kiel la iniciatinto de la teorio de vakueco, sed Choong Mun-keat, Yin Shun kaj Dhammajothi Thero argumentas, ke tiu teorio ne estis novaĵo en tiu epoko,[56][57][58] nek la ligo inter vakueco kaj dependa ekesto.[59]

Vakueco estas grava koncepto en budhismo. Akvujo funkcias ĉar estas ene vakuo. Ligna botelo el la 7-a jarcento, Germanio.

Duvereco

Nagarĝuno estis grava ellaboranto de la teorio de duvereco, kiu asertas ke estas du niveloj de vero—absoluta vero (paramārthasatya) kaj konvencia vero (saṃvṛtisatya).[60][noto 5] Absoluta vero estas tio, ke ĉio estas vakua je esenco,[62] eĉ vakueco mem (la vakueco de vakueco).

Kelkaj[63] interpretas tion rigardante Nagarĝunon kiel novkantanon, traktantan la absolutan veron kiel noumenon.[64] Aliaj, kiel Mark Siderits kaj Jay L. Garfield, argumentis ke lia absoluta vero estas tio, ke ne ekzistas absoluta vero, kaj, laŭ Sidertis, ke li estas semantika dualisto, kiu opinias ke nur estas konvenciaj veroj.[64] Laŭ Garfield, se oni analizas konvencian aferon, kiel tablon, por demonstri ties vakuecon, trovante ke ne estas tablo krom ĝiaj partoj, oni povas konkludi, ke ĝi estas vakua. Sed poste, se oni analizas tiun vakuecon mem, oni trovos nenion krom la mankon de imanenta ekzistado de la tablo.[65] Por esprimi tion en la Mūlamadhyamakakārikā, Nagarĝuno uzis kiel fonton la Kaccānagottasuttaṃ,[66] kiu distingas inter definitiva kaj interpretebla signifoj:[noto 6][20]

 Ĉio ja ekzistas: tiu estas la unua ekstremo; ĉio ne ekzistas: tio estas la dua ekstremo. Evitante tiujn ĉi du ekstremojn, la Tatagato instruas la darmon per la mezo: …[noto 7] 
— Kaccānagottasuttaṃ (SN 12.15)

Kaŭzeco

Nagarĝuno alproksimiĝis kaŭzecon el la kvar noblaj veroj kaj dependa ekesto. Li distingas inter du tipoj de dependa ekesto: tiu, kiu kaŭzas efikojn; kaj tiu, kiu kaŭzas kondiĉojn.[4]

Konvencia vero kaj absoluta vero, kune, estas ambaŭ vakuaj je ekzisto. Laŭ Nagarĝuno, kaŭzo estas evento aŭ stato, kiu havas la povon krei efikon; kaj kondiĉo estas kaŭzo, kiu kaŭzas pluan eventon, staton aŭ procezon.[4]

Relativeco

Nagarĝuno ankaŭ instruis la ideon de relativeco. En la Ratnāvalī, li donas la ekzemplon, ke la ideo de mallongeco nur ekzistas rilate la ideon de longeco, ne pro imanenta naturo (svabhāva). Tiu ĉi ideo ankaŭ troviĝas en la Nikajoj kaj en la Agamoj, en kiuj la ideo estas simile esprimita:[68]

 Lumo ekzistas rilate mallumon; bono, rilate malbonon; spaco, rilate formon. 
— SN 2.150

Skeptikismo

Statuo de Nagarĝuno sidanta sur nago ĉe la bikŝuejo Kagyü Samye Ling de la skolo Karma Kagyü.

Nagarĝuno, kiel okcidentaj skeptikistoj, sisteme evitas defendi pozitivajn metafizikajn doktrinojn pri la naturo de aferoj, demonstrante ke tiaj pozitivaj tezoj estas nekoheraj, kaj ke niaj konvencioj kaj koncepta framo ne povas esti pravigita de sendependa realo.[4]

Pro la simileco inter la filozofio de Nagarĝuno al tiu de okcidentaj skeptikoj, kiel Pirono, kaj ĉefe Seksto Empiriko.[69] Thomas McEvilley suspektas, ke Nagarĝuno estis influita de grekaj pironismaj tekstoj enportitaj en Baraton.[70] Sed, laŭ Christopher I. Beckwith, la instruoj de Pirono estas bazitaj sur budhismo, ĉar adiaphora, astathmēta kaj anepikrita estas tre similaj al la tri sigeloj de ekzisto.[71] Laŭ li, la kernaj principoj de skeptikismo de Pirono troviĝis nur en la hinda filozofio en tiu epoko, kaj ne en la greka.[72]

Hinduisma filozofio

Nagarĝuno bone konis la klasikajn verkojn de hinduisma filozofio, kiel tiuj de la skoloj Sāṃkhya kaj Vaiśeṣika.[73] Li ankaŭ konis la priskribojn de la dekses kategorioj de la sutroj de la skolo Nyāya, kaj verkis traktatojn pri la pruvoj (pramāṇa), per kiuj li reduktas la silogismon de kvin membroj al unu de tri. En la Vigrahavyāvartanīkārikā, Nagarĝuno kritikas la teorion de la skolo Nyāya pri pruvoj.[74] La skolo Nyāya havas komunajn metodojn kaj fundamentojn pri sufero kiel budhismo; sed, laŭ kelkaj verkistoj,[75][76][77][78][79] kerna malsameco estas ke laŭ budhismo ne estas ātman.Nagarĝuno verkis pri la refuto de la metafizika estaĵo nomita ātman, asertante en la 18-a ĉapitro de la Mūlamadhyamakakārikā, ke ne estas tia estaĵo, kaj ke la budho Gotamo instruis la doktrinon de nememo (anātman).[80][81][82]

Laŭ Mahajanaj skoloj

Nagarĝuno estas kerna figuro en Mahajana budhismo kaj pluraj skoloj lin konsideras patriarkon.

En Ŝingono, Nagarĝuno estas konsiderita la tria patriarko.[83][84]

En purlanda budhismo, li estas la unua patriarko el la sep altrangaj bikŝuoj.[85][86]

Ikonografio

Nagarĝuno estas ofte reprezentita kun homaj kaj nagaj trajtoj, ofte kun nago ŝirmanta lian kapon.[87]

Bildoj

Vidu ankaŭ

Notoj

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj