Neniuseksemo
Neniuseksemo[1], neniseksemo, aseksemo[1] aŭ senseksemo[2], estas seksa orientiĝo de iu, kiu spertas malmulte aŭ neniom da seksuma deziro por aliaj homoj[3],[4]. Ĝi ankaŭ estas difinita kiel neemo al seksumado[5],[6] aŭ kiel manko de seksa orientiĝo[7]. Studo de Anthony Bogaert taksas ke ĉirkaŭ 1% de la brita loĝantaro estus senseksemuloj[8],[9].
Senseksemo malsamas al fraŭleco aŭ abstinado, kiuj ne rilatas al seksa orientiĝo kaj povas ŝanĝiĝi tra ies vivo, male al seksa orientiĝo kiu plejofte restas same tra ies tuta vivo[10]. Krome senseksemulo ja povas seksumi, ekzemple por kontentigi sian partneron aŭ havi infanon[5].
Senseksemo estis unue oficiale agnoskita kiel seksa orientiĝo dum la prelego pri homaj rajtoj de la Worldpride en Madrido la 28-an de junio 2017[11]. Pli kaj pli da studoj pri ĝi estas faritaj de la 2000-aj jaroj[12],[5],[13],[14], iuj asertas ke ĝi ne estas seksa orientiĝo[13].
Senseksemo ne estu komprenita kiel manko da emo pariĝi, iuj senseksemuloj ja pariĝas aŭ deziras pariĝi, kaj povas sperti romantikan amon[15],[16]. Ĝenerale, oni ne konfuziĝu inter seksa orientiĝo kaj ama orientiĝo
Referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Asexualité en la franca Vikipedio.
Literaturo
- (en) Understanding asexuality, Rowman & Littlefield Publishers
- (fr) La Révolution du No Sex : Petit traité d'asexualité et d'abstinence, Éditions de l'Observatoire
- (fr) L'amour sans le faire : Comment vivre sans libido dans un monde où le sexe est partout ?, Favre
- (fr) No Sex. Avoir envie de ne pas faire l'amour, La Musardine
- (fr) La Révolution asexuelle : Ne pas faire l'amour, un nouveau phénomène de société, Paris, Albin Michel (ISBN 2-226-17257-2)
- (en) The Invisible Orientation : An Introduction to Asexuality, New York, Carrel Books, 240 p. (ISBN 978-1-63144-017-5, lire en ligne)