Steven Spielberg

usona kinoreĝisoro, skriptisto, produktanto, videoludisto kaj studio-entreprenisto

Steven Allan SPIELBERG KDE (naskiĝis la 18-an de decembro 1946[1] en Cincinnati, Ohio) estas usona filmreĝisoro, scenaristo kaj kinproduktoro. Dum sia pli ol kvarjardeka kariero en filmindustrio li surekranigis multajn temojn kaj ĝenrojn. Liaj unuaj sciencfikciaj kaj aventuraj filmoj, ofte celataj al infanoj, nun estas rigardataj kiel la praepoko de moderna filmproduktado en Hollywood. Tiuj estis filmoj, kiel ekz. Jaws (Mandibloj) pri granda blanka ŝarko; Proksimaj kontaktoj de tria tipo (Close Encounters of the Third Kind) kaj Ekterterulo (E.T.), filmoj pri la aventuroj de arĥeologo Indiana Jones; ktp. En pli posta tempo liaj filmoj komencis adresi ankaŭ aliajn temojn, ekzemple holokaŭston (Listo de Schindler), sklavecon (Amikeco), militon (Savante Soldaton Ryan) kaj terorismon (Munkeno pri la Masakro de Munkena Olimpiko).

Steven Spielberg
Oskar-premiito
Persona informo
Steven Spielberg
NaskonomoSteven Allan Spielberg
Naskiĝo18-an de decembro 1946 (1946-12-18) (77-jaraĝa)
en Cincinnati, Ohio
Religiojudismo vd
EtnoJuda komunumo de Usono vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materKalifornia Ŝtata Universitato ĉe Long Beach • Saratoga High School • Arcadia High School vd
PartioDemokrata Partio vd
Subskribo Steven Spielberg
Familio
PatroArnold Spielberg vd
GefratojAnne Spielberg vd
Edz(in)oKate Capshaw • Amy Irving vd
InfanojSasha Spielberg • Jessica Capshaw • Max Spielberg • Sawyer Spielberg • Theo Spielberg • Destry Allyn Spielberg vd
Profesio
Okupofilmreĝisoroscenaristofilmproduktoroaktoro • artkolektanto • entreprenisto • sciencfikcia verkisto • filmaktoro • plenuma produktorofilmmuntisto • televida produktoro • reĝisoro • filma scenaristo vd
Laborkampofilmo • kina reĝisorado • kina scenverkado • kinfarado vd
Aktiva enHolivudo vd
Aktiva dum1959– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Spielberg gajnis Oskar-kinopremion kiel Plej Bona Reĝisoro en 1993 por Listo de Schindler kaj en 1998 por Savante Soldaton Ryan. Kvar liaj filmoj, Mandibloj (1975), Rajdantoj de perdita Arko (1981), Ekterterulo (1982), kaj Jurassic Park (1993) siatempe fariĝis la plej sukcesaj filmoj inter ĉiuj filmoj, filmitaj ĝis tiu tempo. Nuntempe la nekorektita sumo de ĉiuj filmoj, kiujn reĝisoris Spielberg superas 8,6 miliardojn da usonaj dolaroj. Forbes-magazino pritaksas la personan havaĵon de Spielberg kiel $3.0 miliardoj.

En la jaro 1994 Steven Spielberg kune kun Jeffrey Katzenberg kaj David Geffen fondis la filman studion DreamWorks, kiu sekve produktis tre sukcesajn animaciajn filmojn kiel Shrek (2001) (la unua filmo, kiu gajnis la Oscar-premion "plej bona animacia filmo"), Shrek 2 (2004), Shark Tale ("Ŝarka Rakonto") (2004), Madagascar ("Madagaskaro", 2005) kaj Over the Hedge ("Super la heĝon", 2006).

Persona vivo

Geedziĝoj kaj infanoj

Inter 1985 kaj 1989 Spielberg estis edziĝinta al la aktorino Amy Irving. Laŭ ilia divorca kontrakto de 1989, ŝi ricevis $100 milionoj de Spielberg post kiam la juĝisto ambugie malakceptis la geedziĝan kontrakton, skribitan sur buŝtuko. Ilia eksedziĝo estis registrita kiel la tria plej multekosta eksedziĝo de eminentuloj en la homa historio.[2] Post la divorco Spielberg kaj Irving kune okupiĝas pri ilia komuna filo, Max Samuel.

Post la disiĝo Spielberg havis rilatojn kun la aktorino Kate Capshaw, kiun li renkontis dum filmado de Indiana Jones and the Temple of Doom (Indiana Jones kaj Templo de Misfortuno). Ili geedziĝis la 12-an de Oktobro 1991. Capshaw akceptis judismon.[3] Nuntempe ili migras inter kvar domoj, kiuj apartenas al ili kaj situas en Pacific Palisades, Kalifornio; Novjorko; East Hampton (Nov-Jorkio) ; kaj Naples, Florido.

La familio Spielberg-Capshaw havas sep infanojn:

  • Jessica Capshaw (naskiĝtado: 8.8.1976) -- la filino el la antaŭa geedziĝo de Kate Capshaw al Robert Capshaw
  • Max Samuel Spielberg (naskiĝi la 13-an de Junio, 1985) - la fiilo de Spielberg el ties antaŭa geedziĝo al la aktorino Amy Irving
  • Theo Spielberg (n. 1988) - la filo, adotita de Capshaw antaŭ ŝia edziniĝo al Spielberg, kiu poste ankaŭ adoptis lin [4]
  • Sasha Rebecca Spielberg (n. la 14-an de majo 1990, Los-Anĝeleso)[5][6]
  • Sawyer Avery Spielberg (n. la 10-an de narto 1992, Los-Anĝeleso)[7]
  • Mikaela George (n. la 28-an de februaro 1996) - adoptita kune kun Kate Capshaw
  • Destry Allyn Spielberg (n. la 1-an de decembro 1996)

Politika agado

  • Spielberg kutime subtenas la kandidatojn el la Demokratia Partio de Usono. Li donacis pli ol 800 mil usonajn dolarojn al la Demokratia Partio kaj ties membroj. Li estis intima amiko de la eksa prezidento de Usono Bill Clinton kaj li laboris kun li por pretigi la solenan festadon de jarmilo (Millenium) en Usono. Li estis reĝisoro de la 18-minuta filmo por la projekto, laŭ la scenaro de John Williams kaj sub la titolo The American Journey ("Usona vojaĝo). Tiu filmo estis montrita dum la Jarmila Ĉefkoncerto (Millenium Gala) en Usono la 31-an de Decembro, 1999 en la Nacia Halo ĉe la "reflektiĝanta baseno", kiu situas ĉe la bazo de la Memorejo pri Lincoln en Vaŝingtono.[8]

Filmografio

Sube estas plena filmografio de Steven Spielberg, kiu inkluzivas la filmojn, kie li rolas kiel reĝisoro, filmproduktoro kaj aktoro.

Interesa fakto pri li estas, ke li tre arde protektas sian nomon. Se li estas direktoro aŭ ĉefdirektoro de la filmo, kiu, laŭ lia sento, ne atingas liajn proprajn kriteriojn de kvalito, li petas, ke lia nomo malaperu de la listo de filmproduktintoj.

Filmoj

JaroFilmo/Esperanta titoloRolas kiel
ReĝisoroDirektoroScenaristoAktoroRolas (kiel)
1964Firelight/FajrolumoJesJes
1968Amblin'JesJes
1971Duel/DueloJes
1974The Sugarland Express/La Sukerolanda EkspresoJes
1975Jaws/MakzelojJesJesLi voĉigas la radio-intervuiton en la Orca's-radio.
1977Close Encounters of the Third Kind/Apudaj Renkontoj de la tria specoJesJes
1978I Wanna Hold Your Hand/Mi volas teni vian manonJes
19791941Jes
1980The Blues Brothers/La Bluz-FratojJesKlerko en la ofico de Cook County Assessor
Used Cars/Uzataj AŭtojJes
1981Continental Divide/Kontinenta dividiĝoJes
Raiders of the Lost Ark/La Rajdantoj de la perdita arkoJes
1982E.T. the Extra-Terrestrial/E.T. la eksterteruloJesJes
Poltergeist/JesJesJes
1983Twilight Zone: The Movie/Krepuska Areo: La FilmoJesJes
1984Gremlins/GremlenojJesJesHomo en elektrizita rulseĝo
Indiana Jones and the Temple of Doom/Indjana Ĝoŭns kaj la Templo de destinoJes
Room 666/Ĉambro 666JesSin mem
1985Back to the Future/Reiro al la estontecoJes
The Color Purple/La Purpura KoloroJes
The Goonies/JesJes
Young Sherlock Holmes/Juna Ŝerloko HolmsoJes
1986An American Tail/Usona VostoJes
The Money Pit/La Mona amasoJes
1987Batteries not included/Ne inkluzivitaj bateriojJes
Empire of the Sun/Imperio de la SunoJesJes
Harry and the Hendersons/Hari kaj familio HerdersonJes
Innerspace/Interna kosmoJes
1988The Land Before Time/La Antaŭtempa LandoJes
Who Framed Roger Rabbit/Kiu fiaskigis Roĝer RabitJes
1989Always/ĈiamJesJes
Back to the Future Part II/Reiro al la estonteco 2Jes
Dad/PaĉjoJes
Honey, I Shrunk the Kids/Karulo, mi malgrandigis la infanojnJes
Indiana Jones and the Last Crusade/Indjana Ĝons kaj la lasta krucmilitoJes
1990Arachnophobia/AraneofobioJes
Back to the Future Part III/Reiro al la estonteco 3Jes
Gremlins 2: The New Batch/Gremlenoj 2: La nova generacioJes
Joe Versus the Volcano/Joĉjo kontraŭ la vulkanoJes
Roller Coaster Rabbit/Jes
1991A Wish for Wings That Work/Deziro por flugiloj kiuj funkciasJes
An American Tail: Fievel Goes West/Usona Vosto: Fajvel iras OkcidentenJes
Cape Fear/kabo TimoJes
Hook/HokoJes
Listen Up!: The Lives of Quincy Jones/Aŭskultu, do!: La vivoj de Kvinsi ĜoŭnsJesSin mem
Tiny Toon Adventures: How I Spent My Vacation/Etaj Komiksulaj aventuroj: kiel mi pasigis mian ferionJes
1992The Magical World of Chuck Jones/La Magia Mondo de Ĉak ĜoŭnsJesSin mem
1993Jurassic Park/JesJes
Schindler's List/Listo de ŜindlerJesJes
We're Back! A Dinosaur's Story/Jes
1994The Flintstones/ "La ŝtonepokuloj"Jes
1995Casper/ Kasparo (tre juna fantomo)Jes
Survivors of the Holocaust/ Pretervivinbtoj de la HolokaŭstoJes
1996AFI Lifetime Achievement Awards: Clint EastwoodJesSin mem
BaltoJes
The Universal Story/La Universala HistorioJesSin mem
Twister/Jes
1997AmistadJesJes
Men in Black/Nigrevestitaj VirojJes
The Lost World: Jurassic Park/Jes
1998Saving Private Ryan/Savante Soldaton RajanJesJes
The Last Days/La Lastaj TagojJes
The Mask of Zorro/La Masko de ZorroJes
Deep Impact/Jes
Invasion America/Jes
1999Forever Hollywood/Por ĉiam HolivudoJesSin mem
The Last Movie: Stanley Kubrick & "Eyes Wide Shut"/JesSin mem
Wakko's Wish/Jes
2000Chuck Jones: Extremes and Inbetweens - A Life in Animation/Jes
Shooting War/Jes
2001A.I. Artificial Intelligence/'A.I. Artefarita InteligentecoJesJesJes
Jurassic Park III/Jes
Price for Peace: From Pearl Harbor to Nagasaki/Jes
Stanley Kubrick: A Life in Pictures/JesSin mem
Vanilla Sky/JesGasto ĉe la festeno de Aames
2002Austin Powers in Goldmember/JesSin mem
Catch Me If You Can/Kaptu min se vi povasJesJes
Men in Black II/Jes
Minority Report/Jes
2003Double Dare/JesSin mem
2004Cecil B. DeMille: American Epic/JesSin mem
Imaginary Witness: Hollywood and the Holocaust/JesSin mem
The Cutting Edge: The Magic of Movie Editing/JesSin mem
The Terminal/JesJes
2005Boffo! Tinseltown's Bombs and Blockbusters/JesSin mem
Memoirs of a Geisha/Jes
Munich/JesJes
The Legend of Zorro/La Legendo de ZorroJes
War of the Worlds/Jes
Directed by John FordJesSin mem
2006Flags of Our Fathers/Jes
I Only Wanted to Live/Jes
Letters from Iwo Jima/Jes
Monster House/Jes
Searching for Orson/Jes
The Shark Is Still Working/JesSin mem
2007Fog City Mavericks: The Filmmakers of San Francisco/JesSin mem
Spielberg on Spielberg/JesSin mem
Disturbia/Jes
Transformers/Jes
2008Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull/Indjana Ĵones kaj la Reĝlando de la kristala kranioJes
Eagle Eye/Agla OkuloJes
2009The Trial of the Chicago 7/Jes
Transformers: Revenge of the Fallen/Jes
The Lovely Bones/Jes
2010Hereafter/Jes[9]
2011Lincoln/JesJes
When Worlds Collide/Jes
The Adventures of Tintin: Secret of the Unicorn/La Aventuroj de Tinĉjo: La Sekreto de la UnukornuloJesJes
Interstellar/JesJes
JaroFilmoReĝisoroDirektoroScenaristoAktoroRolas (kiel)

Finance plej sukcesaj filmoj

Sube estas la listo de 10 finance plej sukcesaj filmoj, en kiuj Spielberg partoprenis. Tiu listo ne enhavas filmojn, kie li nur aperas en epizoda rolo.

RangoTitoloSumo enspezo (USD)
1E.T.: The Extra-Terrestrial435 milionoj
2Jurassic Park357 milionoj
3Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull317 milionoj
4Jaws260 milionoj
5Raiders of the Lost Ark242 milionoj
6War of the Worlds234 milionoj
7The Lost World: Jurassic Park229 milionoj
8Saving Private Ryan217 milionoj
9Indiana Jones and the Last Crusade197 milionoj
10Indiana Jones and the Temple of Doom180 milionoj

Premioj kaj nomumoj

Nomumoj por la Oskar-kinopremio "La plej elstara reĝisoro"

Nomumoj por la Oskar-kinopremio "La plej elstara filmo"

Referencoj

Eksteraj ligiloj