pH (kemia parametro)

koeficiento de acideco de akva solvaĵo

En kemio pH (ĝusta skribo kun minuskla p kaj majuskla H) estis iniciatita de S.P.L. Sørensen en 1909. La literoj signifas la "potenco Hidrogena".

Priskribo

La pH kalkuliĝas tiel:

pH = -log10[H+]

[H+] montras la pokvanto de jonoj H+, aŭ mola denseco, mezuritaj po molo en unu litro (M). Atentu, ke tiu skribo H+ ekvivalentas H3O+ (jono oksionio aŭ hidronio) solvaĵe en akvo; [H+] estas la protono nature troviĝanta en molekulo de akvo.

Ekzemple, mola denseco de [H+] = 1×10−7 M (0,0000001) estas pH de 7 ĉar : pH = -log[10−7] = 7

Acidoj estas klasifikataj kun 0 < pH < 7 (koloroj de pH-indikiloj ekde ruĝa al helverda);

Neŭtra acideco rilatas al pH = 7 (koloro de pH-indikilo verda);

Bazoj estas klasifikataj kun 7 < pH < 15 (koloroj de pH-indikiloj ekdde verdblua al purpura).

Bufroj estas akvaj solvaĵoj konsistantaj je miksaĵo da malforta acido kaj ties konjuga bazo, aŭ inverse.

Kelkaj ekzemploj de ordinaraj pH:

ekzemploj de solvaĵoties proksimuma pH
solvaĵo de klorhidracido HCl 1 M0
stomaka digestiga suko1,5
citrona suko2,5
oranĝa suko3
vino3,5
tomata suko4
biero4,5
kafo5
pluvakvo5,6
nature flua akvo6
lakto6,9
pura akvo7 (t.e. kemia neŭtraleco)
sango7,4
bikarbonato8,2
marakvo8,5
lakto de magnezo10,5
NaClO12
solvaĵo de natrio NaOH 1 M14

Bildoj

Kelkaj indikiloj

Ni devas ekkompreni la malsupran tabelon laŭ la jena vidpunkto. Tiam kiam ni havas acidan aŭ bazan solvaĵon, ni uzu ĝin por kompreni la acidecon aŭ alkalecon de la akvo. Ekzemple: Kiam la pH de la akvo atingas la valoron 11.6, tiam la indikilo Malakito verdo (ekzemple) iĝas verda, dum la sama indikilo iĝas senkolora kiam la pH atingas valoron 14. Aliflanke, la samo okazas kun la indikilo Timolbluo. Kiam la pH de la solvaĵo atingas 1,2 la koloro de la indikilo en la akvo iĝas ruĝa, kaj kiam la pH atingas 2.8 (per uzo de la pH-metro), la koloro de la solvaĵo iĝas flava, ktp.

IndikiloMalalta pH koloroTransiĝa
malalta
turnopunkto
Transiĝa
alta
turnopunkto
Alta pH koloro
Genciana violo
(Metilviolo 10B)
flava0.02.0blua-violo
Malakita verdoflava0.02.0verda
Malakita verdo
(dua transiĝo)
verda11.614.0senkolora
Timolbluo
(unua transiĝo)
ruĝa1.22.8flava
Timolbluo
(dua transiĝo)
flava8.09.6blua
Metilflavoruĝa2.94.0flava
Bromofenolbluoflava3.04.6blua
Konga ruĝoblua-viola3.05.0ruĝa
Metiloranĝoruĝa3.14.4flava
Metiloranĝo
(unua transiĝo)
ruĝa0.03.2bruneta
Metiloranĝo
(dua transiĝo)
bruneta3.24.2verda
Bromokrezola verdoflava3.85.4blua
Metilruĝoruĝa4.46.2flava
Metila purpuropurpura4.85.4verda
Azolitminoruĝa4.58.3blua
Bromokrezola purpuroflava5.26.8purpura
Bromotimolbluoflava6.07.6blua
Fenolruĝoflava6.48.0ruĝa
Neŭtrala ruĝoruĝa6.88.0flava
Naftolftaleinosenkolora al ruĝeca7.38.7verdeca al blua
Krezolruĝoflava7.28.8ruĝeca purpuro
Krezolftaleinosenkolora8.29.8purpura
Fenolftaleinosenkolora8.310.0fuksia
Timolftaleinosenkolora9.310.5blua
Alizarina Flavo Rflava10.212.0ruĝa
Indiga karminoblua11.413.0flava

Vidu ankaŭ