Pernambuko

subŝtato de Brazilo

Pernambuko estas unu el la ŝtatoj respektive subŝtatoj de Brazilo, situanta en la nordorienta parto de la lando, ĉe la bordo de la Sudamerika kontinento.

Pernambuko
portugale Pernambuco

Flago de Pernambuko

Blazono de Pernambuko

Flago de PernambukoBlazono de Pernambuko
subŝtatoj de Brazilo
Himno: Himno de Pernambuko
Nomo de la loĝanto: pernambucano
Situo de Pernambuko
Situo de Pernambuko
Situo
 - RegionoNordorienta
 - LimnajbarojBahio, Piaŭio, Alagoaso, Cearao kaj Paraibao
 - Mezoregionoj5
 - Mikroregionoj18
 - Municipoj185
ĈefurboRecifo
RegistaroNuntempa
 - Ŝtatestr(in)oPaulo Câmara ()
(ekde 1-a de januaro 2015)
Registarode 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)oEduardo Campos (PSB)
 - Vicŝtatestr(in)oJoão Lyra Neto (PDT)
 - Federaciaj deputitoj25
 - Ŝtataj deputitoj49
Areo 
 - Entute98 938 km² (19º)[1]
Loĝantaro2009
 - proksimume8 810 256 loĝ. ()
 - Loĝdenso80,65 loĝ./km² (6º)
Ekonomio2007
 - MEPR$ 62 555 687[2] (10º)
 - MEP po kapoR$ 7.337 (21º)
Sociaj indikiloj2007
 - IHD0,718 (2005)[3] (23º) – meza
 - Vivdaŭro68,3 jaroj (25º)
 - Analfabetismo18,5% (20º)
HorzonoUTC-3
Klimatotropika, duonseko Am, Bsh
MallongigoBR-PE
Retejowww.pe.gov.br
Mapo de Pernambuko
Mapo de Pernambuko
vdr

En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Pernambuco. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [Pernambuko] mem, en Esperanto. Tiu nomo signifas Kie la maro disiĝas, en la tupia lingvo.

Urboj

Recifo, portugallingve Recife [re'sifj] estas ĉefurbo de Pernambuko kaj ĉefa havenurbo de ekstrema nordorienta regiono de Brazilo.

Paulista estas municipo kaj urbego de la brazila ŝtato Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.

Petrolina estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de la ŝtato Pernambuko kiu enhavis 281,851 loĝantojn en 2009.

Camaragibe estas municipo kaj grandurbo de Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.

Garanhuns estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de Pernambuko. La grandurbo estas konata kiel "Suíça Pernambuka Svislando" pro ĝia plaĉa vetero dum somero kaj malaltaj temperaturoj dum vintro, nekutima en la regiono. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Grandurbo de Floroj" aŭ "Grandurbo de Pluveto".

Vitória de Santo Antão situas sur ebenaĵo en orienta parto de la lando, kie oni okupiĝas pri komerco, industrio (produktado de okulvitroj, manĝaĵoj, trinkaĵoj), agrikulturo (sukerkanoj, citronoj, brutoj).

Esperanto-movado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Pernambuco.

En Pernambuko ekzistas la Pernambuka Esperanto-Asocio (Recifo), la Associação Brasileira de Cursos e Didática de Esperanto (do "brazila asocio pri kursoj kaj didaktiko de Esperanto", Olinda) kaj la Esperanto-Klubo Paulo Amorim Cardoso (Caruaru). Jam de multaj jaroj, Pernambuka Spiritisma Federacio (Recifo) ofertas bazan kaj senpagan kurson ĉiusabate matene. Oni renkontiĝas tie ĉiusabate matene por perfektiga kurso pri kulturaj temoj.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj