Pieter Zeeman

Pieter ZEEMAN (25-an de majo 1865, Zonnemaire, Nederlando – 9-an de oktobro 1943, Amsterdamo) estis nederlanda fizikisto, kiu ricevis en 1902 la Nobel-premion pri fiziko pro malkovro de la t.n. Zeeman-efiko. La premio estis divide donata kun Hendrik Antoon Lorentz.

Pieter Zeeman
Nobel-premiito
Persona informo
Pieter Zeeman
Naskiĝo25-an de majo 1865 (1865-05-25)
en Zonnemaire
Morto9-an de oktobro 1943 (1943-10-09) (78-jaraĝa)
en Amsterdamo
TomboAlgemene Begraafplaats Kleverlaan vd
Lingvojnederlandaangla vd
ŜtatanecoReĝlando de Nederlando vd
Alma materUniversitato de Lejdeno vd
Familio
Edz(in)oJohanna Elisabeth Lebret vd
Profesio
Okupofizikisto • universitata instruisto • fotisto vd
Laborkampofizikoefiko de Zeemanmagnetismomagneta kampo vd
Doktoreca konsilistoHeike Kamerlingh Onnes vd
Verkado
Verkojefiko de Zeeman vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis instruato de Lorentz en la Universitato de Leiden, ekde 1890 li mem gvidis instruhorojn en Leiden. Ses jarojn poste – laŭ propono de Lorentz – li analizis efikon de magneta kampo je la lumfonto kaj pruvis, ke en la spektro de la ellasita lumo, ĉiu linio disiĝas al pluraj linioj. La fenomeno iĝis konata kiel Zeeman-efekto.

Zeeman en 1900 estis nomumita al fizika profesoro de la Universitato de Amsterdamo, li iĝis en 1908 gvidanto de la fizika insituto de la universitato, kie laboris ĝis sia morto. Li analizis la disvastiĝon de la lumo en moviĝanta medio.

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1914.