Somera Olimpiko 2008

tutmonda sporta evento

La 29-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 8-a de aŭgusto 2008 ĝis la 25-a de aŭgusto 2008 en Pekino,  Ĉinio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de HU Jintao, kaj la olimpika flamo estis flamata de LI Ning.[1]

la Pekina Olimpika Parko el birda perspektivo, fone centre la Nacia stadiono de Pekino
XXIX Somera Olimpiko
Loko:Pekino ( Ĉinio)
Stadiono:Olimpika stadiono en Pekino
Komenca dato:La 8-a de aŭgusto 2008
Fina dato:La 25-a de aŭgusto 2008
Oficiala malfermanto:HU Jintao
Olimpika flamo:LI Ning
Olimpika ĵuro:ZHANG Yining
Nombro de nacioj:
201
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
10 500
( / )
Nombroj de sportoj:
302 (28 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 20042012 →
Vintra olimpiko
← 20062010 →
vdr

La somera olimpiko de 2008 (ĉine: 2008年北京夏季奥运会 aŭ 2008年北京夏季奧運會, Pinyin: 2008 Běijīng Xiàjì Àolínpǐkè Yùndònghuì) alinome la ludoj de la XXIX-a Olimpiko, estis la 29-aj ludoj organizitaj kaj okazis en Pekino (Beijing en mandarena ĉina), en Ĉinio, inter la 8 kaj la 24-a de aŭgusto.La malferma ceremonio komenciĝis je la 8-a horo 8 minutoj kaj 8 sekundoj de la vespero, la 8-an de aŭgusto 2008 (08-08-08 08:08:08, la ok estanta simbolo de prospero kaj senfineco en la ĉina kulturo).

Kelkaj konkursoj okazis ekster Pekino, la ŝipaj ĉe Cindao, je 690 km de Pekino, piedpilka renkonto en Tjanĝino, Ŝanhajo kaj Ĉinhŭangdaŭo, kaj fine la ĉevalaj, rajdaj konkursoj okazis en Honkongo. Ĉefa ejo estis la Pekina Olimpika Parko.

Kalendaro

Dum la Somera Olimpiko de Pekino okazis 302 eventoj en 28 sportoj. Jen detalas la diversaj eventoj kun la tagoj de finaj konkursoj.

Atletoj kuniĝas en la stadiono dum la ferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2008 en Pekino.
Evento06070809101112131415161718192021222324Sume
Malfermo
Atletismo345653767147
Badmintono1225
Korbopilkado112
Manpilkado112
Bazpilkado11
Boksado5611
Biciklado11221133111118
Skermo11111211110
Futbalo112
Gimnastiko11114441118
Pezlevado122222111115
Rajdado211116
Hokeo112
Ĵudo222222214
Lukto2232222318
Naĝado444444441123222146
Moderna pentatlono112
Kanuado226616
remado7714
Molpilkado11
Tekvondo22228
Teniso224
Tabloteniso11114
Sporta pafado22222112115
Arkpafado11114
Triatlono112
Velado21222211
Flugpilkado11114
Fermo
Aŭgusto06070809101112131415161718192021222324


Partoprenantaj naciaj teamoj

Partoprenantaj nacioj


Klarigo: Teamoj kun klinitaj literoj havas kolektan subpaĝon por la partopreno en kelkaj jaroj kaj teamoj kun rektaj literoj eĉ havas apartan subpaĝon nur pri tiu-ĉi jaro.

Homaj Rajtoj

Diversaj protestoj jam okazis kontraŭ Ĉinio en la tuta pardo de la mondo ĉefe por defendi la rajtojn de la tibetanoj aŭ civilajn rajtojn. En la ĉefurbo de Tibeto, multaj tibetanoj protestis. Jam Ĉinio komdamis Hu Jia al malliberrejo.

Internaciaj Protestoj

En Eŭropo ekde la eklumo de la flamo, la iniciato Raportistoj sen limoj organizis protestojn kontraŭ la ĉinia politiko rilate al Tibeto, kaj ekzemple en Londono multaj protestantoj provis estingi la flamon.En Francio, David Douillet proponis[2] al la sportistoj kiuj dezirus montri sian tiuteman opinion vesti etan insignon anstataŭ perforte protesti.[3]

Sportistoj

Pluraj ŝtataj registaroj alvokis la sialandajn sportistojn ne partopreni en iu formo de protesto, sed kelkaj personoj tamen agis. Ekzemple

Rilatoj al Esperanto

En 2008 okaze de la somera olimpiko aperis kvarlingva Manlibro pri Olimpikaj vortoj, disdonita en la evento. Unu el la lingvoj estis Esperanto.[5]

Referencoj

Eksteraj ligiloj



Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936,(1940)II,(1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904,(1906)*, 1908, 1912,(1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936,(1940)II,(1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024