Somera Olimpiko 1936

tutmonda sporta evento

La 11-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 1-a de aŭgusto 1936 ĝis la 16-a de aŭgusto 1936 en Berlino,  Nazia Germanio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Adolf Hitler, kaj la olimpika flamo estis flamata de Fritz Schilgen.

XI Somera Olimpiko
Loko:Berlino ( Nazia Germanio)
Komenca dato:La 1-a de aŭgusto 1936
Fina dato:La 16-a de aŭgusto 1936
Oficiala malfermanto:Adolf Hitler
Olimpika flamo:Fritz Schilgen
Nombro de nacioj:
49
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
3 963
(3 632 / 331)
Nombroj de sportoj:
129 (19 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 19321940 →
Vintra olimpiko
← 19321940 →
vdr

La Internacia Olimpika Komitato estis ja maltrankviligita pro kreskanta forto de faŝismo en Germanio, sed rilate al sukceseco de vintra olimpiko, kiu ankaŭ okazis en Germanio, Berlino fine fariĝis la gastiganta urbo.

Multe da landoj proponis bojkoti tiun ĉi olimpikon, sed fine unusola lando, kiu vere mankis, estis Hispanio, pro enlanda milito, kiu tiutempe paralizis la landon.

La ludojn malfermis Adolf Hitler kaj kelkaj teamoj eĉ dum bonveniga ceremonio salutis Hitleron per hitler-saluto.Stelulo de la ludoj estis spite al tiu ĉi harmoniigo afrik-usonano Jesse Owens. Owens ridindigis la teorion de Hitler pri arja supereco, kiam li gajnis kvar orajn medalojn en kuro je 100 kaj 200 metroj, en longosalto kaj en stafetkurado 4x100 metroj.

La potenca germana teamo subtenata de la registaro superis la tabelon kun 33 oraj medaloj. Post Germanio sekvis Usono kun 24 kaj Hungario kun 10 oraj medaloj.

En Berlino oni unuafoje batalis je olimpika oro en kajakado-kanuado, basketbalo kaj subĉiela manpilkado.

La Dua Mondmilito interrompis kontinuecon de la ludoj kaj la venontaj okazis nur en la jaro 1948.

Partoprenantoj

Sportistoj el 49 landoj partoprenis en la ludoj. Tio estis nova rekordo. Unuafoje partoprenis Afganio, Bermudo, Bolivio, Kostariko kaj Liĥtenŝtejno.

Medala klasifiko

 Rango ŜtatoOroArĝentoBronzoSumo
1  Nazia Germanio (teamo)33263089
2  Usono (teamo)24201256
3  Hungario (teamo)101516
4  Italio (teamo)89522
5  Finnlando (teamo)76619
 Francio (teamo)76619
7  Svedio (teamo)65920
8  Japanio (teamo) [1]64818
9  Nederlando (teamo)64717
10  Britio (teamo)47314
11  Aŭstrio (teamo)46313
12  Ĉeĥoslovakio (teamo)3508
13  Argentino (teamo)2237
 Estonio (teamo)2237
15  Egiptio (teamo)2125
16   Svislando (teamo)19515
17  Kanado (teamo)1359
18  Norvegio (teamo)1326
19  Turkio (teamo)1012
20  Barato (teamo)1001
 Nov-Zelando (teamo)1001
22  Pollando (teamo)0336
23  Danio (teamo)0235
24  Latvio (teamo)0112
25  Rumanio (teamo)0101
 Sud-Afriko (teamo)0101
 Jugoslavio (teamo)0101
28  Meksiko (teamo)0033
29  Belgio (teamo)0022
30  Aŭstralio (teamo)0011
 Filipinoj (teamo)0011
 Portugalio (teamo)0011
Sumo130128130388

Plano de la Someraj Olimpikaj Ludoj en 1936

Plano de Someraj Olimpikaj Ludoj en 1936
Aŭgusto01020304050607080910111213141516Rigardanto
Malfermo91.359
Korbopilkado21.808
Bokso134.765
Skermo35.658
Ekstera manpilkado208.966
Hokeo184.103
Futbalo507.469
Halterlevo137.939 ¹
Kajakado-kanuado24.603
Atletiko760.108
Moderna pentatlono24.192
Poloo135.284
Biciklado31.478
Rajdado104.277 ²
Lukto137.939 ¹
Remado79.300
Pafado2610
Naĝado218.534
Velado21.373
Gimnastiko64.760
Aliaj spektakloj796.427 ³
Fermo92.314
Aŭgusto01020304050607080910111213141516! Rigardanto

• = Fina ludo (pri medaloj)
¹ = Rigardantoj de Halterlevo kaj Lukto estis kalkulata kune



Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936,(1940)II,(1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904,(1906)*, 1908, 1912,(1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936,(1940)II,(1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024