Tanzania kulturo

Tanzania kulturo estas karakterizita de la respekto, kiun tanzanianoj sentas al la komunumo, kio kondukas ilin al disvolvo de diversaj mekanismoj de reciproka subteno. Estas almenaŭ 120 etnaj grupoj, ĉiuj de kiuj konservas siajn tradiciojn en diversaj manieroj. Ene de ĉiu komunumo oni lernas zorgi infanojn, maljunulojn, junulojn, handikapulojn, ktp., tiel protekti siajn valorojn. La ĉefa agado de la loĝantaro estas kampara, bazita sur viveltena agrikultura ekonomio.[1][2]

Araba fortikaĵo en Ŝtona Vilaĝo, Zanzibar
Araba fortikaĵo en Ŝtona Vilaĝo, Zanzibaro

Oficialaj lingvoj

La du oficialaj lingvoj de Tanzanio estas la svahila (Kiswahili) kaj la angla, sed ekzistas aliaj veturilaj lingvoj kiel la araba aŭ la guĝarata, ĉi-lastaj parolataj de komunumoj devenantaj de la hinda subkontinento. La kiunguja, formo de la svahila, estas vaste parolata en Zanzibaro. Entute 128 lingvoj estas parolataj, la plej multaj el la bantua familio. [3] Ankoraŭ la influo de la svahila kontribuis al malfortigado de la pezo de lokaj lingvoj. Ĉi tiu fakto estas precipe rimarkinda en urbaj areoj, kie multaj el la tanzanianoj nur majstras unu el la lingvoj de sia lando.[1][4]

Etnaj kaj religiaj grupoj

La ĉefaj etnaj grupoj estas bantuoj, kvankam estas malgrandaj koncentriĝoj de nilotikaj etnoj, inkluzive masajoj kaj luoj, kaj ankaŭ malgrandaj grupoj, kiuj parolas la kojsanan, en la areo de la alkalaj lagoj. La plimulto de la loĝantaro de Zanzibaro devenas de interna Afriko, kvankam grupo, kiu nomas sin Afro-Ŝriazis, subtenas, ke ĝia sangofluo datiĝas al antikva persa okupado.

La plej vaste praktikata religio en Tanzanio estas kristanismo, sekvita de Islamo. Ankaŭ Hinduismo kaj animismo estas gravaj. La forta evoluado de pentekosta eklezio estas lastatempa evoluado. Plejpartoj de islamanoj estas koncentritaj laŭ la marbordo kaj sur la insuloj. En Zanzibaro, ekzemple, la granda plimulto de la loĝantaro estas islama. Estas malfacile scii precize, kiel distribuatas religiaj kredoj, ĉar statistikoj ne ekzistis ekde la 1960-aj jaroj. Hodiaŭ, multaj klanoj ne sekvas iun el la ĉefaj religioj kaj veneras la antikvan spiriton de sia kulto. La masajoj kredas je la dio Engai kaj en la mesio Kindong Oi.[2][5]

Religia libereco estas virto, kiu kontribuis al la longa kaj relative paca historio de Tanzanio ekde la sendependiĝo de la nacio. Estas ne religia antaŭjuĝo en la civila kaj politika administracio de la lando.[1]

Kuirarto

La multkulturismo de Tanzanio speguliĝas en ties ekstreme diversa kuirarto. La influo de araba kaj hinda kuirartoj manifestiĝas ĉefe en la marbordaj pladetoj bazitaj sur marmanĝaĵo, kaj riĉe spicaj gustoj. En Zanzibaro, kaj la marbordaj urboj abundas hindaj kaj tutafrikismaj restoracioj, en Zanzibaro ekzistas longa tradicio vendi manĝaĵojn ĉe surstrataj vendejoj.[1][6]

Literaturo

Tanzania literaturo estas ĉefe parola. La ĉefaj parolaj literaturaj formoj inkluzivas popolajn fabelojn, poemojn, enigmojn, proverbojn kaj kantojn. La plej multaj el la registrita parola literaturo en Tanzanio estas en la svahila, kvankam ĉiu el la landaj lingvoj havas sian propran parolan tradicion. Nuntempe la parola literaturo de la lando malpliiĝas pro ŝanĝoj en familia strukturo, kiuj malhelpas la transdonon de parola tradicio kaj devalorigo de parola literaturo, kiu akompanis la disvolviĝon de Tanzanio.[1][7]

La skriba literatura tradicio de Tanzanio ankoraŭ estas relative malmultevoluinta. La ĉefaj figuroj en tanzania skriba literaturo inkluzivas Shaaban Robert, Muhammed Said Abdulla, Abdulrazak Gurnah, kaj Penina Mlama.[8]

Plastikaj artoj

Tanzania arto elstaras diversajn stilojn de pentrarto kaj skulptaĵo, inter aliaj la bunta Tinga Tinga kies pentraĵoj emas regi lokajn merkatojn. Iuj el la reprezentantoj de ĉi tiu arto estas Edward Saidi Tingatinga, John KilakaGeorge Lilanga. La plej bonaj skulptistoj en Tanzanio estas la makondoj, kiuj loĝas en la sudo de la lando kaj produktas fajnajn skulptaĵojn en lokaj malmolaj lignoj, precipe fetiĉaj figuroj kaj maskoj.[1]

Reprezentaj artoj

Individuaj triboj karakterizatas parte per distingaj teatraj prezentadoj, dancoj kaj muziko, ekzemple, "Serpenta Danco" farita de la sukuma popolo en la nord-centra parto de la lando aŭ la "Baikoko Danco"[9]. Iuj el ĉi tiuj grupoj estas invititaj al Daresalamo por honori la prezidanton, ministrojn aŭ eksterlandaj dignuloj. Iafoje oni trovas privatajn aŭ ŝtatajn monrimedojn por sendi ilin al eksterlandaj ĉefurboj por agadi.[1][10]

Ankaŭ Tanzania muziko havas grandan gravecon kaj propran personecon. Estas multaj tradiciaj popolaj instrumentoj, kiel trumpetoj, lamelofonoj, liutoj, violonoj, tamburoj, zitaroj, kornoj, ktp.[11] Tradicia muziko tendencas esti specifa al apartaj etnoj, kiuj uzas ĉion el tiu vario de instrumentoj.

Bongoflavo estas la plej aktuala stilo de tanzania popolmuziko, miksante okcidentajn hip-hopajn ritmojn kun afrobitaj ritmoj kaj kombinante frazojn en la svahila kaj la angla. Multaj nunaj tanzaniaj muzikistoj estis internacie agnoskitaj kiel Diamond Platnumz, Ali Kiba, Siti binti Saad aŭ Hukwe Zawose. La plej konata muzikisto de tanzania deveno estis Freddie Mercury, naskiĝinte en Zanzibaro el persaj gepatroj.

Bildaro

Referencoj

Komplementa literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj