Tina Turner

Uson-Svislanda kantistino (1939–2023)

Tina TURNER (naskiĝis la 26-an de novembro 1939 en Nutbush, Tennessee kiel Anna Mae Bullock - mortis la 24-an de majo 2023 en Svislando) estis usona kantistino kaj aktorino.

Tina Turner
Tina Turner en la jaro 1985
Tina Turner en la jaro 1985
Bazaj informoj
NaskonomoAnna Mae Bullock
Naskiĝo26-an de novembro 1939 (1939-11-26)
en Brownsville
Morto24-an de majo 2023 (2023-05-24) (83-jaraĝa)
en Küsnacht
Edz(in)oIke Turner • Erwin Bach
ĜenrojRok-muziko
Popmuziko
R&B
Profesiokantistino, dancistino, aktorino
Aktivaj jaroj1960 -
EldonintoCapitol , EMI, Parlophone, Virgin
Parencaj
temoj
Ike Turner
RetejoTina Turner
Persona informo
NaskonomoAnna Mae Bullock
Aliaj nomojTina Turner
Lingvojgermanaangla
LoĝlokoKüsnacht • Marienburg
ŜtatanecoUsonoSvislando
Alma materSumner High School
Subskribo Tina Turner
Familio
Frat(in)oAlline Bullock
Edz(in)oIke Turner • Erwin Bach
AmkunuloErwin Bach
InfanojRaymond Craig Turner • Ronnie Turner
ParencojIke Turner, Jr.
Michael Turner
Afida Turner
Okupo
Okupokantistodancisto • aŭtobiografo • kantoverkisto • diskografa artisto • aktoro • koreografo • muzikisto
VerkojPrivate Dancer
TTT
Retejohttps://www.tinaturnerofficial.com
vdr
Tina Turner kun Ike Turner en la Muzik-koncertejo en Hamburgo (Germanio), 1972
Tina Turner
Tina Turner dum sia turneo okaze de sia 50a naskiĝ-datreveno
La monumento de Tina Turner en Novsudkimrio, Aŭstralio
Tina Turner, 1984
La stelo de Tina Turner sur la Trotuaro de famo en Holivudo, (Los-Anĝeleso, Kalifornio) jam de la jaro 1986

Tina kaj Ike Turner

Ŝi kolektis la unuajn kantistajn spertojn en preĝeja ĥoro de sia komunumo Nutbush. Post malfacila tempo – dum kiu ŝi loĝis ĉe la avino Roxanne, ŝiaj gepatroj divorcis -, translokiĝas ŝi en 1955 al patrino Zelma Bullock kaj fratino Alline en St. Louis-on. Tie ŝi konatiĝas kun Ike Turner kaj ties grupo Kings Of Rhythm kaj iĝas fona kantistino. En 1960 surdiskigas Tina (nomo, kiun Ike donis al ŝi kiel reklamhelpilon) la kanton A Fool In Love. La titolo akiras jam aŭguste la 27-an lokon de „US-Charts”. Tina kaj Ike, inter kiuj formiĝis intima rilato, veturas kune kun nomo Ike & Tina Turner Revue al turneo, ankaŭ tra Eŭropo kaj Aŭstralio. En 1962 ili geedziĝas en Tijuana/Meksiko. La revuo rikoltas multjaran grandan kaj ankaŭ financan sukceson. Krom tio, ili ekigas ankaŭ turneon kun Rolling Stones. Tina surdiskigas en 1966 kun produktisto Phil Spector la (en Britio) sukcesan unuopan River Deep, Mountain High-on kaj ankaŭ rolludas en la filma rokopero Tommy de „The Who”.

En 1976 ŝi kaj Ike divorcis, sed la divorco jure ekvalidis nur en la jaro 1978. Ĉifoje Tina rezignis je alimento kaj ĉiu rajto pri la komunaj muzikaĵoj. Ŝi retenas nur la artistan nomon.

Solokariero

Tina iĝis denove "malkovrita". Danke al la prezentoj novjorka diskoteko Ritz fare de diska firmao „Capitol Records / EMI” en 1983. Samjare aperas la solodisko "Let's Stay Together", kiu iĝas tre populara en Britio. En 1984 aperas la disko Private Dancer, kies kanto "What's Love Got to Do With It" akiras la unuan lokon sur la „Billboard Charts”. En februaro de 1985 ricevas Tina Turner tri „Grammy-Awards”-ojn: por la plej bona virina kanta prezento ("What's Love..."), la plej bona virina rok-kanta prezento ("Better Be Good to Me") kaj la sondisko de la jaro ("What's Love...").

En 1985 ŝi ludas la rolon Aunty Entity en la filmo Mad Max - Beyond The Thunderdome (kun Mel Gibson) kaj partoprenas en la bonfara kantado "We Are the World". Samjare ŝi turneas en tuta Eŭropo. En 1988 ŝi alpaŝas prezentejon en Rio de Janeiro antaŭ 180.000 homoj.

Onidire, ŝi lastfoje turneis en 2000. Ŝiaj albumoj ("Open Arms" kaj All the Best) aperas en 2004. En 2005 ŝi rolludas baratan diinon Kali.

Diskografio

La plej gravaj albumoj de ŝia solokariero:

  • Acid Queen 1975
  • Love Explosion 1979
  • Rough 1979
  • Private Dancer 1984
  • Break Every Rule 1986
  • Tina Live In Europe 1988
  • Foreign Affair 1989
  • Simply The Best 1991
  • What's Love Gotta Do With It 1993
  • The Collected Recordings - Sixties To Nineties 1994
  • Wildest Dreams 1996
  • Twenty Four Seven 1999
  • All the Best 2004

Filmoj/koncertaj filmofragmentoj

  • Tina - What's Love Gotta Do With It (1993) prifilmigo de ŝia vivo kun Angela Bassett kiel Tina, Laurence Fishburne kiel Ike
  • Tommy - The Movie (1975) rok-opero de The Who kun Tina kiel „Acid Queen”
  • Mad Max (1985)kun Tina kiel Aunty Entity
  • Ike & Tina Turner - Live in '71 (1971)
  • In Rio '88 (1988)
  • Simply The Best - The Video Collection (1991)
  • Wildest Dreams Tour Live en Amsterdam (1996)
  • Celebrate! - The Best of Tina Turner (1999)
  • One Last Time In Concert Live en Wembley-stadiono (2000)

Literaturo, germane

  • Tina Turner/Kurt Loder: Ich, Tina. Mein Leben. Goldmann, München 1986 ISBN 3-442-30078-9
  • Bart Mills: Tina Turner. Vom Country-Girl zur Rock-Lady. Droemer Knaur, Düsseldorf 1985 ISBN 3-426-02346-6
  • Karin Aderhold: Tina Turner. Ravensburger Buchverlag, Ravensburg 1991 ISBN 3-473-54082-X
  • Angela Schöneck: Tina Turner. Queen Of Rock. Econ, Düsseldorf 1996 ISBN 3-612-12018-2
  • Eddy Hampton Armani: The Real T. My 22 Years with Tina Turner. Blake Publishing Ltd., London 1998 ISBN 1-85782-183-1

Eksteraj ligiloj