La partio havas unu parlamentanon ekde la 2010-a balotado en la dua ĉambro de la brita parlamento, la House of Commons, ankaŭ unu en la unua ĉambro, la House of Lords, kaj krome havas membrojn en la Eŭropa Parlamento, la Asembleo de Londono kaj en pluraj lokaj registaroj. Ĝia parlamentano estas Caroline Lucas, kiu elektiĝis por Brighton Pavilion. Brajtono estas tre grava urbo por la verduloj, krome Londono.
Ankaŭ estas la Verda Partio de Kimrio, la duonaŭtonoma regiona filio de la partio en, kompreneble, Kimrio.
Jen iuj celoj de la Verda Partio de Anglio kaj Kimrio:
rezisti kaj renversi aŭsterecon, pliigante registaran elspezon.
enigi verdan klimatpolitikon, komencante transiron al daŭripova, verda ekonomio.
plibonigi LGBTIQ-rajtojn, denove konsiderante la diskriminacion ĉe sangodonaco, protektante LGBTIQ-rifuĝintojn, enigante inkluzivan instrukton pri sekseco kaj bonigante registarajn servojn por transseksuloj.[1]
praktiki senperfortan eksterlandan politikon, reformi la armeon kiel enlanda protekta forto, forlasante NATO kaj iniciatante unuflankan nuklean senarmiĝon.
malcentrigi la politikon.
revizii drogopolitikon el perspektivo de saneco, permesante la uzon de kelkaj drogoj kiel kanabo sed celante minimumigi drogan uzon.
daŭre permesi enmigradon kaj la eniron de rifuĝintoj, ne plimalfaciligante ion el la du, sen politiko de malfermaj bordoj, sen kvotoj por migrantoj.[2]
restrikti registaran trudon, protektante personajn kaj politikajn liberecojn kaj bonigante la privatecon.