Wilhelm Wien

(Karl Werner Otto Fritz Franz) Wilhelm WIEN (13-an de januaro 1864, Gaffken, Orienta Prusio, hodiaŭ Ruslando30-an de aŭgusto de 1928, Munkeno) estis germana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1911 pro la forŝova leĝo priskribante la ellasitan termoradiadon de la perfekta nigra korpo. Ĉar la Wien-leĝo ne estas preciza je pli grandaj ondolongoj, la diferenco instigis lin je pluaj ekzamenoj, tiel li alvenis al la kvantuma teorio de la radiado.

Wilhelm Wien
Nobel-premiito
Persona informo
Wilhelm Wien
NaskonomoWilhelm Carl Werner Otto Fritz Franz Wien
Naskiĝo13-an de januaro 1864 (1864-01-13)
en Parusnoje, Reĝlando Prusio,  Germana Federacio
Morto30-an de aŭgusto 1928 (1928-08-30) (64-jaraĝa)
en Munkeno
TomboTombejo Waldfriedhof en Munkeno vd
Lingvojgermana vd
LoĝlokoGermanio vd
ŜtatanecoGermanio vd
Alma materUniversitato de GöttingenMunkena universitatoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Familio
Edz(in)oLuise Mehler vd
InfanojKarl Wien vd
ParencojMax Wien vd
Profesio
Okupofizikisto • universitata instruisto • teoria fizikisto vd
Laborkampofizikoradiadovarmo vd
Aktiva enAachenMunkenoPrusio vd
Doktoreca konsilistoHermann von Helmholtz vd
Verkado
Verkojnigra korpo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
La memortabuloj de du famaj filoj de Kętrzyn: Wojciech Kętrzyński kaj de la Nobelpremiito pri fiziko Wilhelm Wien

La radiado de la nigra korpo okazas en larĝa ondolonga spektro, sed ekzistas interna ondolongo, ĉe kiu la intenseco de la radiado atingas maksimumon. Wien en 1893 difinis teorion, laŭ kiu la ondolongo apartenanta al la maksimumo, estas reciproke proporcia al la absoluta temperaturo de la korpo. Oni nomumis Wien en 1899 al fizika profesoro de Giessen-a Universitato, en 1920 al tiu de la Munkena Universitato. Li sukcese analizis la katodradiojn (elektronfaskojn), rentgenradiojn, kanalradiojn (pozitive ŝargitaj atomfaskoj).

Biografio

Dum la jaroj 1875-79 li estis lernanto de la Gimnazio de Princo Albreĥto (Prusio) en Rastenburg nun: Kętrzyn kaj ĉe la muro de tiu lernejo estas la memortabuloj de famuloj kiuj iam estis abiturientoj en tiu lernejo, i.a. lia (vidu la apudan foton).

En la jaro 1879 li finis la Malnovurban Liceon en Kenigsbergo. En la jaro 1890 lia patro vendis la bienon en la apuda de Kętrzyn vilaĝo Smokowo kaj translokiĝis kun la familio al Berlino. Tio ebligis al Wilhelm Wien la studadon pri fiziko.

Wilhelm Wien mortis en Munkeno en la jaro 1928 estinte la rektoro Munkena Universitato. Entombigita en la Arbara Tombejo en Munkeno.

Vidu ankaŭ

Membiografio

  • Aus dem Leben und Wirken eines Physikers (1930)