Bakersfield situas ĉe la suda fino de la Valo San Joaquin laŭ malgranda rivero Kern en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta-meza parto de la subŝtato. Fresno kaj Los-Anĝeleso troviĝas po 180, Sakramento 480 km.
Jam ok mil jarojn antaŭe vivis tie homoj. En 1776 la hispana pastro Francisco Garcés estis la unua eŭropano tie. Ĝis la 1820-aj jaroj nur meksikaj setlantoj alvenis. En 1848 oni trovis oron en Kalifornio, tial setlantoj inundis la valon. Indianoj devis retiriĝi al rezervejoj, dume oni trovis ankaŭ nafton en 1865. Tiutempe la nuna Bakersfield estis konata kiel Kern Island, kie estis iom da kabanoj. En 1869 Bakersfield fondiĝis kaj ĝi estis nomita pro la koloneloThomas Baker. Bakersfield urbiĝis en 1873 kaj en la sekva jaro ĝi iĝis administra centro de la kantono. En 1952sismo okazis.
Bakersfield situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-25 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 37 °C, la malvarmo kulminas inter decembro-januaro kun rekordo 4 °C. Jare pluvas po 164 mm. Tre malofte neĝas kaj frostas.