La Eŭrovido-Kantokonkurso 2008 estis la 53-a eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso. Ĝi okazis en Beogrado, la ĉefurbo de Serbio, inter la 20-a kaj 24-a de majo 2008.
Ĉi tiu eldono estis markita de la debuto de Azerbajĝano kaj San-Marino en la historio de la Festivalo, entute 43 reprezentantoj (unu pli ol la antaŭa pro la foriro de Aŭstrio). Krome, unuafoje estis aldonataj du duonfinaloj (20 kaj la 22-an de majo2008), kiu 19 partoprenanto po nokto, kun la celo klasifi en la finalo la (24-an de majo), en kiu ankaŭ partoprenis la Kvar Grandajn (Germanio, Hispanio, Francio kaj Britio). Same kiel en la antaŭaj eldonoj, la telespektantoj povis voĉdoni al ĝiaj plej ŝatataj kantoj per telefonado aŭ poŝtelefonaj mesaĝetoj. Ĉiu lando liveris de 1 al 8, 10 kaj 12 poentoj respektive al la 10 plej voĉdonataj partoprenantoj.
Dek landoj el ĉiu duonfinalo kvalifikis la finalon. La naŭ landoj kun la plej poentoj kvalifikis, kaj ĵurioj elektis la dekan landon. En la unua duonfinalo, la ĵurioj elektis Pollandon, sed Pollando vicis deka kun 42 poentoj kaj kvalifikintus sendistinge. En la dua duonfinalo tamen, la ĵurioj elektis Svedion, kiu vicis dek-dua kun 54 poentoj, dum IJR Makedonio vicis deka kun 64 poentoj.
En la finalo, Rusio gajnis la konkurson kun 272 poentoj.