El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda mapo kun la nacioj partoprenintaj la Duan Mondmiliton. La Aliancanoj de tiu milito estas bildigitaj verde (tiuj kiuj eniris la aliancon post la atako de Japanio al Usono helverde), la Aksaj Potencoj oranĝe, kaj neŭtralaj ŝtatoj verde. Oranĝan punkton havas la ŝtatoj, kiuj, ne formale konkeritaj sed sub granda premo de la Aksaj Potencoj, ŝanĝis la flankon (Viŝia Francio kun kolonioj kaj Kroatio), helverdan havas tiuj, kiuj dum la evoluo de la milito ŝanĝis la flankon al la aliancanoj, kaj malhelverdan la neŭtralaj baltiaj ŝtatoj, kiuj konkeriĝis fare de Sovetunio kaj restis tiaj post la milito. Ĉiang Kai-ŝek de Ĉinio , Franklin D. Roosevelt de Usono , kaj Winston Churchill de Britio ĉe la Kairo Konferenco en 1943.Kiam skribite per majuskla A, Aliancanoj kutime celas la potencojn kiuj batalis kontraŭ Germanio, Japanio, kaj Italio (la Aksaj Potencoj ) en la Dua Mondmilito . Por la unua mondmilito oni parolas kutime per la laŭtempa esprimo entento .
La landoj kiuj batalis kontraŭ la Aksaj Potencoj (ĉefe Nazia Germanio , Italio , Japanio kaj ĝis 1941 Sovetunio ) dum la Dua Mondmilito inter la jaroj 1939 kaj 1945 estis origine temis pri: Pollando , Francio kaj Britio . Dum la milito la Aliancanoj entute estis Aŭstralio , Britio , Francio (post la konkeriĝo de Francio fare de Nazia Germanio ĝis somero 1944 reprezentata per partizanoj de la Résistance kaj per ekzila armeo France libre ) Kanado , Respubliko Ĉinio , Sud-Afriko , Sovetunio (ekde somero 1941) kaj Usono (ekde fino de 1941). Krome la partizanaj armeoj de multaj ŝtatoj okupitaj de Nazia Germanio konsideris sin Aliancanoj, ĉefe en Belgio , Ĉeĥoslovakio , Danio , Grekio , Jugoslavio , Luksemburgo , Nederlando , Norvegio kaj Pollando .
Ĝenerale, aliancanoj estas homoj aŭ homgrupoj kiuj kunlaboras por komuna celo. Inter alia, ĝi povas esti aliseksema homo subtenanta la rajtoj de la GLAT komunumo: "aliseksema aliancano" ("straight ally" angle) aŭ "aliancano" simple.
Ĉi tiu kesto: vidi • diskuti • redakti Dua Mondmilito Okcidenta Eŭropo · Orienta Eŭropo · Afriko · Proksima Oriento · Mediteraneo · Azio kaj Pacifiko · Atlantiko
Signifaj partoprenantoj
Tempolinio
Aspektoj
Ĝis 1945 krom alie indikitaj. Ĉefaj kunmilitantoj en kurzivo.
Civilaj influoj kaj kruelaĵoj • Aliancanaj militaj krimoj • Germanaj militaj krimoj • Italaj militaj krimoj • Japanaj militaj krimoj • Sovetaj militaj krimoj • Holokaŭsto • Bombardado kontraŭ civiluloj
Aliancanoj Akso enpaŝis en 1943 SRI
• Aliancanaj gvidantoj • Aksaj gvidantoj • Komandantoj
Rezistmovadoj Listoj Kategorio ·Temoj ·Interkonsentoj
1 Antisoveta.2 Antisoveta kaj antinazia.3 Antinazia, antipola, kaj antisoveta.4 Antimadjara , antinazia, kaj antisoveta.5 Laste al majo de 1945.