Rendevuo kun Ramo ❦ La Fontoj de Paradizo ❦ 2001: Spaca Odiseado vd
Honorigoj
Honorigoj
Komandoro de la Ordeno de la Brita imperio • Premio Nebulozo por la Plej Bona Romano • Stuart Ballantine Medal • Premio Kalinga por la Popularigo de Scienco • Marconi Prize • Premio Damon Knight • Premio Nebulozo por la Plej Bona Romano • Premio Hugo por la Plej Bona Romano • Premio Hugo por la Plej Bona Romano • Knight Bachelor • Science Fiction and Fantasy Hall of Fame • Theodore von Kármán Award • Geffen Award • Sri Lankabhimanya • Premio Hugo por la Plej Bona Novelo • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento • International Fantasy Award • Retro Hugo Award for Best Short Story • International Space Hall of Fame vd
Clarke naskiĝis en Minehead en Somerset (Anglio). Kiel knabo li entuziasme legis malnovajn sciencfikciajn revuojn. Fininte la duagradan lernejon li ne sukcesis esti akceptita en kolegio, do li eklaboris kiel ŝtata kont-revizoro.
Dum la Dua mondmilito li laboris por la brita Reĝa Aerarmeo (RAF) kiel fakulo pri radaro kaj kunlaboris en la evoluigo de la defenda radar-sistemo, kiu permesis al RAF gajni la aerbatalon pri Anglio kontraŭ Germanio. Post la milito li studis en King's College en Londono kaj diplomiĝis.
Lia plej grava kontribuo eble estas la ideo, ke terkonstantaj satelitoj povus esti ideala sistemo por telekomunikado. Li proponis la ideon en scienca artikolo titolata Can Rocket Stations Give Worldwide Radio Coverage? (angle: Ĉu raketaj stacioj povas doni tut-teran radio-kovradon?), publikigita en Wireless World en oktobro 1945. Pro tiu kontribuo la terkonstanta orbito estas nomata ankaŭ kiel orbito de Clarke aŭ zono de Clarke.
Komence de la 1940-aj jaroj, ankoraŭ kiel soldato de RAF, li komencis vendi siajn sciencfikciajn historiojn al tiutemaj revuoj. Mallongan tempon li laboris ankaŭ kiel vicredaktisto de Science Abstracts, poste ek de 1951 li dediĉis sin plentempe al la verkado. Li estis prezidanto de la Brita Interplaneda Societo kaj membro de la Klubo de Subakvaj Esploristoj.
De 1956 li loĝis en Srilanko, kies honora civitano li estis.
La tri leĝoj de Clark estas tri prognozaj diraĵoj elpensitaj fare de Clark, kaj estas menciitaj multajn fojojn en literaturo kaj kulturo, kaj en humuro kaj por priskribi realecon:
Kiam altranga sed veterana sciencisto atentigas, ke io eblas, li preskaŭ certe pravas; Kiam li atentigas, ke io estas neebla – li verŝajne eraras.
La nura maniero elmontri la limojn de kio estas ebla estas enriskiĝi iom preter ili en la neeblan.
Ĉiu teknologio estas sufiĉe progresinta - estas neeble distingi inter ĝi kaj magio.