Automobili Lamborghini S.p.A /lamborgini/ [ˌlamborˈgiːni] (do NE lamborĝini) estas italaaŭtomobila firmao, kiu ekde 1964 fabrikas sportaŭtojn. La sidejo de la firmao estas Sant'Agata inter Bologna kaj Modena. La firmemblemo estas bataltaŭro. Depost 1998 la firmao estas parto de grupo Audi.
En 1964 estis produktitaj la unuaj ekzempleroj de la legenda modelo 350 GTV kun dek du cilindroj.
Depost 1971 Lamborghini produktas motorojn por vetkurboatoj potencaj je ĉirkaŭ 1000 ĉevalpovoj.
En 1972 la firmao ekhavis monajn problemegojn kaj Ferruccio Lamborghini vendis la traktoran parton de sia firmao al la Same Group, kaj la sportaŭta parto ŝanĝadis la posedantojn jene: