Ĉurjumov-Gerasimenko

kometo

67P/Ĉurjumov-Gerasimenko (ruse: 67P/Чурюмова — Герасименко) estas kometo kies periodo estas 6,6 jaroj. Ĝi estis malkovrita en 1969 de la sciencisto ukraina-sovetunia Klim Ivanoviĉ Ĉurjumov dum li studis fotojn de Svetlana Gerasimenko , ankaŭ sciencisto ukraina-sovetunia[1].

67P/Ĉurjumov-Gerasimenko
Perioda kometo
kometa kerno de Ĉurjumov-Gerasimenko 19-an de septembro 2014
kometa kerno de Ĉurjumov-Gerasimenko
19-an de septembro 2014
kometa kerno de Ĉurjumov-Gerasimenko
19-an de septembro 2014
apud-Tera objekto • Jupiter-family comet • kontakta binara astro • perioda kometo
Oficiala nomoChuryumov-Gerasimenko
Aliaj nomoj67P
Nomita laŭKlim Churyumov, Svetlana Gerasimenko vd
Malkovro
MalkovrintojKlim Ĉurjumov kaj
Svetlana Gerasimenko
Dato de malkovro11-a de septembro 1969
Loko de malkovroAlmato (Kazaĥio)
Unua enorbitiĝo10-a de septembro 2014
Unua surteriĝo12-a de novembro 2014
Unua veturilo
sur la surfaco
Philae (alterigilo)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
3,463 AU
1,243 AU
5,682 AU
Discentreco0,6410
Meza anomaliangulo319,303
epoko 20-a de novembro 2014
Klinangulo7,0402°
Periodo2353,655 tagoj
(6,444 a)
Longitudo de
suprenira nodo
50,142°
Argum. de periapsido12,785°
Terdistanco
- Minimuma

0,257189 AU
Fizikaj ecoj
Diametro4 km
Maso
- Denso
(1,0 ± 0,1) × 1013 kg
0,4 g/cm³
Rotacia periodo12,76137 horoj
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,06 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo12,9 vd
vdr

La Eŭropa Kosma Agentejo sendis tien al la kosmosondilo Rosetta, lanĉita la 2-an de marto 2004. Ĝi vekiĝis la 20-an de januaro 2014 post 10 jaroj de hibernado, post la vekiĝo ĝi pretiĝis por la fina parto de sia vojaĝo[2]. La 12-an de novembro 2014 la alterigilo Philae portita de la kosmosondilo Rosetta alteriĝis sukcese sur la surfaco de la kometo[3]

Malkovro

La kometo estis malkovrita de Klim Ivanoviĉ Ĉurjumov dum li studis fotojn de la perioda kometo 32P/Comas Solá fotitaj de Svetlana Ivanovna Gerasimenko la 11-an de septembro 1969 en la Astrofizika Instituto ĉe Almá-Atá (nuntempe Almato)[4]

Ĉurjumov trovis kometaĵon proksimume de la rando de la foto kaj supozis ke temis pri la kometo malkovrita de Comas Solá.[5]Kiam li revenis al sia esplorejo en Kievo li studis pli funde la fotojn.

Post monato oni anoncis ke la kometo kiun Ĉurjumov vidis en la fotoj estis nova kometo ĉar ĝi troviĝis 1.8 gradoj for de la pozicio kiun havus la kometo de Comas Solá

Bildaro

Referencoj

Antaŭe:Numeritaj periodaj kometojPoste:
66P/du Toit67P/Ĉurjumov-Gerasimenko68P/Klemola

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj