Avesta lingvo

La avesta lingvo (ankaŭ konata kiel zenda aŭ zend) estas orienta irana lingvo, parenca al la malnovpersa, apartenanta al la familio de la hindeŭropaj lingvoj, en kiu estis verkita la Avesto aŭ la sankta libro de la Zaratuŝtrismo. Ĝi estis uzita en la antikva Persio

Avesta lingvo
mortinta lingvo • antikva lingvo • lingvo
orienta irana lingvaro
RegionoOrienta Irana Altebenaĵo
Parolantoj0
SkriboAvesta alfabeto, gujaratia skribo
MortoDato nekonata
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Hindirana
Irana
Avesta
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1ae
  ISO 639-2ave
  ISO 639-3ave
  Glottologaves1237
Angla nomoAvestan
Franca nomoavestique
vdr

Ĝeneralaj karakteristikoj

La avestlingvaj vortoj povas aparteni al tri genroj: maskuleno, femineno kaj neŭtro. Koncerne la numero. la vortoj povas aparteni al la singularo, dunombro aŭ pluralo. Ĝi estas sinteza lingvo: la substantivoj estas deklinaciitaj en sep kazoj (nominativo, akuzativo, instrumentalo, dativoablativo, lokativo kaj genitivo).

La avesta alfabeto estas evoluo de la malfrua pahlavia skribo, kiu mem devenas de la aramea alfabeto. Ĝia nomo estas Din Dabiri. Tiu alfabeto por ĉiuj vokaloj kaj konsonantoj havas apartan klaran literon kaj skribiĝas de dekstre al maldekstre.

Vidu ankaŭ

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Língua avéstica en la portugala Vikipedio.