Dalai-lamao

religiestro de tibeta budhismo

La dalai-lamao[1] (tibete ཏཱ་ལའི་བླ་མ་, tā la’i bla ma [ta˥˥.lɛː˥˥ la˥˥.ma˥˥], laŭlitere “prudentoceano”) estas la plej granda religiestro de la tibeta budhismo.

Religa rolo

La dalai-lamao apartenas al la branĉo gelugpao de tibeta budhismo. Tamen, multaj rigardas la dalai-lamaon ankaŭ kiel religian gvidanton de la tuta tibeta popolo, kvankam la aliaj tri sektoj de tibeta budhismo havas siajn proprajn gvidantojn kaj formale ne estas subigitaj al lia. Religia gvidanto li estas ankaŭ por budhanoj tibettradiciaj sed ne tibetaj, ekzemple mongoloj, burjatoj, kaj kalmukoj.

Historio

La unua dalai-lamao naskiĝis en 1391.

En 16-a jarcento mongolaj "malgrandaj" reĝoj invitis en Mongolion la gvidanton de unu el la kvar tibetaj mahajanaj sektoj de la budhismo, Sodnomĝamc, kaj donis al li la titolon Dalai-Lamao. Pro politikaj kialoj, la Dalai Lamao poste iĝis ankaŭ sekulara gvidanto de Tibeto (rolkombino origine ne permesata al budhismaj monaĥoj).

La dala-lamao restis kiel monarko de Tibeto ĝis la ĉina invado en la 1950-aj jaroj.

Titoloj

Pri la titolo dalai-lamao, dalai (tibete ཏཱ་ལའི་, tā la’i; mongole ᠳᠠᠯᠠᠢ, dalai) estas mongol-devena vorto, en Esperanto "Oceano"; lamao (tibete བླ་མ་, bla ma) estas tibetlingva titolo de monaĥo.

Gjalŭa Rinpoĉe, titolo, kiu signifas « Altvalora Venkinto », estas alia titolo de la dalai-lamao.

Listo de la Dalai-lamaoj

Tibeta nomoEsperantigoNaskiĝo-morto
01དྒེ་འདུན་འགྲུབ་Gedun Drub1391-1474
02དགེ་འདུན་རྒྱ་མཚོ་Gednun Gyatso1475-1541
03བསོད་ནམས་རྒྱ་མཚོ་Sonam Gyatso1543-1588
04ཡོན་ཏན་རྒྱ་མཚོ་Yonten Gyatso1589-1616
05ངག་དབང་བློ་བཟང་རྒྱ་མཚོ་Lozang Gyatso1617-1682
06ཚངས་དབྱངས་རྒྱ་མཚོ་Tsangyang Gyatso1683-1706
07བསྐལ་བཟང་རྒྱ་མཚོ་Kelzang Gyatso1708-1757
08འཇམ་དཔལ་རྒྱ་མཚོ་Jamphel Gyatso1758-1804
09ལུང་རྟོགས་རྒྱ་མཚོ་Lungtok Gyatso1806-1815
10ཚུལ་ཁྲིམས་རྒྱ་མཚོ་Tsultrim Gyatso1816-1837
11མཁས་གྲུབ་རྒྱ་མཚོ་Khendrup Gyatso1838-1856
12འཕྲིན་ལས་རྒྱ་མཚོ་Trinley Gyatso1857-1875
13འཕྲིན་ལས་རྒྱ་མཚོ་Thubten Gyatso1876-1933
14བསྟན་འཛིན་རྒྱ་མཚོ་Tenzin Gyatso1935-nun

Referencoj

Eksteraj ligiloj