Diskuto:Lvivo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Sed alia temo

Kial "Lvivo"? En PIV estas "Lvovo" http://vortaro.net/#Lvovo Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:45, 6 Jun. 2015 (UTC)

Supozeble, ĉar Lvivo ne plu estas pola kaj ankaŭ ne plu sovetunie rusa. La urbo ankaŭ ne notiĝas kiel "Lembergo", ĉar ĝi delonge ne plu estas aŭstra kaj jida... Ke PIV iom gluiĝas je historiaj nomoj, ankoraŭ uzataj en historiaj libroj, pardoneblas - mia PIV ankaŭ indikas ke la "sovetia havenurbo ĉe enfluo de la Neva" nomiĝas "Leningrado (ĝis 1914 Sankt-Peterburgo, ĝis 1924 Petrogrado)". Oni povas kritiki la 20-an jarcenton pro multfoja translokiĝo de landoj kaj alinomigoj de urboj, kiuj adiaŭis malnovan kaj akceptis novan loĝantaron, plus ŝanĝoj de reĝimoj. Sed tiel estis. ThomasPusch (diskuto) 17:14, 17 dec. 2022 (UTC)

Sed alia temo

En majo 2007 la anonimulo 83.23.101.225 metis ĉi tien longan liston de gravaj eksaj urbanoj, kiuj laŭ la anonimulo nepre bezonas esperantlingvajn artikolojn:

Tio estis antaŭ multe pli ol 15 jaroj. Ekde tiam nenio okazis, kaj mi preskaŭ garantias, ke kiam estos plenaj 16 jaroj en majo 2023, ankaŭ nenio okazos. Do mi proponas forigi ĉiujn nomojn de la listo, kiuj ĝis majo 2023 ne havos almenaŭ ĝerman artikolon (nur tri plenajn frazojn, kategoriojn kaj ligon al vikidatumoj, se iel eblas informkeston kaj eksteran ligilon, bone se ankaŭ unu referencon kaj unu foton, kaj tre bone se ne "orfa teksto", do ligita de iu alia paĝo). Vere nur la minimumon! Se anonimuloj al ĉiu teksto pri urbego, urbo, urbeto kaj vilaĝo en la esperantlingva vikipedio (ni diru al 100 000 tekstoj) aldonas po 50-70 nomojn (facile eblas aldoni tiajn listojn ankaŭ al tekstoj pri profesioj, altlernejoj, teatroj, politikaj partioj, sociaj movadoj ktp ktp), tiam necesos verki almenaŭ 5 ĝis 7 milionojn (!) da novaj tekstoj, kaj ĉiam ekzistos multoble pli da anonimuloj eble tute ne parolantaj eĉ unu vorton da Esperanto kiuj diktos "kion oni devas fari" ol vikipediaj redaktantoj kapablaj senerare verki, kiuj povos kaj pretos plenumi tiujn postulojn. Principe mi dirus ke ĉiun ruĝan ligilon al postulata biografio kiu restis ruĝa dum 2 jaroj eblas forstreki. Pri plantoj, bestoj, urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj estas aliel, tie laŭ mi oni ankaŭ povas atendi 10 jarojn ĉu iam iu kompatos verki artikolojn. Sed se nun loĝas 8 miliardoj da homoj sur la tero, kaj multope pli da jam mortis dum la pasintaj jardekoj, jarcentoj kaj jarmiloj, estos senfinaj eblecoj postuli krei esperantlingvajn artikolojn. Pri tio eĉ la angla vikipedio aŭ la lingvoj de la Filipinoj kie robotoj aŭtomate faras "artikolojn" nur povas revi (aŭ koŝmari). En la angla aŭ hispana vikipedio oni senkompare buĉas bone faritajn novajn artikolojn "pro manko de mencindeco", sed en la esperanta vikipedio? Kiel eblus eĉ scii ĉu iu Wacław Kuchar estos menciinda, se tie nur estas 12 ruĝaj literoj??

Do mi postulas limdaton al tiaj evidente nerealismaj listoj, kiuj sekiĝas atendante dum pli ol dek jaroj. Mi tute ne volas diri ke tiu Wacław Kuchar ne estus menciinda, sed ne ĉiu menciinda el la momentaj 8 miliardoj da homoj povos ricevi artikolon (kaj tio signifus ekde nun nenion plu verki pri jam mortintoj, nenion pri plantoj, bestoj, malsanoj aŭ sociaj fenomenoj, gravaj filmoj, libroj, lingvoj, muziko ktp ktp). Eble 4 monatoj estas tro longa tempo por limdato, eble 4 semajnoj aŭ 2 semajnoj sufiĉus. Sed mi ne volas esti radikala. Kio nun atendis 188 monatojn, povas ankoraŭ atendi pliajn 4 monatojn. Sed iam la atendado devas finiĝi. ThomasPusch (diskuto) 16:54, 17 dec. 2022 (UTC)

Mi konsentas kaj subtenas vian proponon.
Cetere, estas plezuro al mi legi vian argumentecon, interalie ĉar via paroleco amuzigas min.
Daŭrigu! Amike - Sj1mor (diskuto) 17:15, 17 dec. 2022 (UTC)
@ThomasPusch Ĉu eblas ke, anstataŭ libera kreado de ruĝaj ligiloj oni emfazu (angle bold) la titolon por demonstri al sekvontaj redaktistoj ke eblas/endas/indas/oportunas iam estontece krei artikolon por tiu termino aŭ nomo, kaj eble jam estas artikoloj pri tio en aliaj lingvoj ke oni povas traduki. Sj1mor (diskuto) 17:21, 6 apr. 2023 (UTC)
Mi ne pensas ke meto de dikaj literoj (kiuj principe en artikoloj estas rezervitaj al la titola nomo en la unua frazo kaj tute escepte iu eta, speciale elstarigenda vorteto) estas pli bona solvo ol meto de ruĝaj ligiloj. La baza eraro estas ke se iu patriota polo ĉi tie en majo 2007 "mendis" de aliaj, evidente ne-polaj ne-patriotoj artikolojn pri gravaj eksaj urbanoj, kiuj laŭ la anonimulo nepre bezonas esperantlingvajn artikolojn, kaj ĝis aprilo 2023 neniu ekestis, ke simple li ne konvinkis per la multegaj ruĝaj literoj iun ajn alian homon en pli ol 15 jaroj pri tio ke la homoj tiom nepre bezonas esperantlingvajn artikolojn, ke oni investus sian limigitan tempon al kreo de tiaj tekstoj - ankaŭ la anonimulo de majo 2007 ne pretis krei eĉ unu artikolan ĝermon, sed limigis sin al postulo ke "la aliaj devas plenigi" lian liston de taskoj. Tio ne ŝanĝiĝos, se oni anstataŭos ruĝajn per dikaj nigraj literoj. Kompreneble daŭre ĉiu artikolo pri ĉiu nomo en la supra listo estas bonvena en Vikipedio, sed eblas krei tekston kaj poste meti ĝin en tekstojn pri diversaj lokoj aperantaj en la biografio, ne nur en la liston pri Lvivo. Certe pri multaj el la nomoj en la supra listo estas artikoloj en la pola, certe pri iuj ankaŭ estas tekstoj en la angla, germana, rusa aŭ hebrea. Sed el tio fareblas esperanta artikolo nur per tio ke iu esperantisto faras artikolon, eĉ se oni utiligas la tradukan helpilon de vikipdio aŭ de guglo - nenio moviĝas sen homo, kiu kontrolas ke la aŭtomatoj ne kreas debilan vortosalaton. La problemo estas la sinteno "mi scias kion la aliaj devas fari, sed mi mem ne volas investi la tempon kunhelpi, laŭ mia taskolisto la aliaj povas fari ĉion mem". La rezulto estas: nenio moviĝas dum pli ol 15 jaroj. Per tiaj taskolistoj oni ne konstruas vikipedion. Tion diras ne mi, sed tion diras la reala sperto de tiu listo. Tial eĉ eblas provi ĉu funkcias tamen trovi entuziasmulojn - eblas lasi tian ruĝan liston de majo 2007 ĝis ni diru majo 2008, eble eĉ ĝis majo 2009. Sed se ĝis tiam ne eblis morale premi iun homon krei novajn artikolojn, kvankam la literoj estis tiom, tiom ruĝaj, tiam tio evidente ne estas la sukcesa strategio. Se tiu anonimulo eĉ nur pretintus krei unu teksteton el lia listo ĉiun kvaronjaron, tiam post dek jaroj jam la tuta listo estintus preta. Sed nur postuli ne funkcias, diras la realo. Kvankam eble per mia provoka elstarigo de la listo kiel minus-ekzemplo mi fine tiom konatigas la liston, ke tamen iu homo kompatos la bedaŭrindajn eks-lvivanojn en la listo. Minus-varbado ankaŭ estas varbado... Kaj mi ĝojus se mia protesto kontraŭ tia listo tiom popularigus la homojn sur la listo ke ili ricevus esperantlingvan artikolon. Sed eĉ tia imagebla paradoksa kazo ne signifus ke principe saĝos kaj ĉiam funkcios kopii listojn de 40-60 homoj pri ĉiu urbo el iu nacilingva vikipedio al la esperantlingva!! - La supra listo eĉ ne estas minimume adaptita al internacia uzo: Władysława Chomsowa ne nomiĝas tiel en aliaj lingvoj krom la pola, kaj kiun signifon havu aldono "artysta" en esperanta paĝotitolo?
Super nabla hodiaŭ sub la titolo "Ruĝaj ligiloj" faris flaman varbokampanjon por amasa meto de ruĝaj ligiloj, kaj mi ankaŭ tie defendas mian percepton ke kreo de amaso da ruĝaj ligiloj ankoraŭ neniel signifas havon de amaso da belaj novaj artikoloj. Se vi povas, vi povas tie legi mian ekzemplon de tekstoj pri "laktoj" - mi sincere tute bonvenigus ĉiujn temojn kiujn mi tie listigis ĉiuj kiel ruĝaj ligiloj. Sed ankaŭ se mi mencias tiajn ruĝajn ligilojn per tute dikaj literojankoraŭ grandigas ilin, tio ne signifas ke el tia kriado ekestos kreado. Meto de ruĝaj ligiloj, kiuj aŭtomate ekestas tekstoj, eble funkcias en la angla lingvo, "lingvo kun (laŭ vikipedia informo) 375 milionoj da denaskaj kaj 750 milionoj fremdlingvaj lingvanoj en riĉaj landoj, kie ĉiu havas aliron al almenaŭ unu komputilo", sed ŝajnas ke ĉi tie ne funkcias, kaj ne funkcias pri la litova aŭ malta aŭ la telugua aŭ iu ajn alia vikipedio kun limigitaj redaktantoj. ThomasPusch (diskuto) 21:38, 6 apr. 2023 (UTC)

Rezulto

Nun estas rezulto en Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Diskutero en Diskuto:Lvivo, ke senprobleme eblas forigi ruĝajn ligilojn, kiuj estis ruĝaj dum monato. Tiel senprobleme eblas procedi ekde nun. ThomasPusch (diskuto) 11:05, 27 jan. 2023 (UTC)

Reiri al la paĝo "Lvivo".