Doris Day

Doris Day, origine: Doris Mary Ann Kappelhoff (naskiĝis la 3-a de aprilo 1922 en Cincinnati, Ohio kaj mortis la 13-a de majo 2019 en Carmel Valley, Kalifornio) estis usona aktorino, kantistino, kaj dancistino. La pseŭdonimon Day ŝi elektis laŭ la kanto Day after Day, kiu estis parto de ŝia repertuaro.

Doris Day
Persona informo
Doris Day
NaskonomoDoris Mary Anne Kappelhoff
Naskiĝo3-an de aprilo 1922 (1922-04-03)
en Cincinnati
Morto13-an de majo 2019 (2019-05-13) (97-jaraĝa)
en Carmel Valley
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perpneŭmonito vd
ReligioKristana Scienco vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoCincinnati vd
ŜtatanecoUsono vd
PartioRespublikana Partio vd
Subskribo Doris Day
Familio
PatroFrederick Wilhelm Kappelhoff vd
PatrinoAlma Sophia Welz vd
Edz(in)oGeorge William Weidler • Martin Melcher • Barry Comden • Al Jorden vd
InfanojTerry Melcher vd
Profesio
Okupofilmaktoro • kantisto • televida aktoro • diskografa artisto • aktoro vd
Laborkampoaktorado • kantadobestaj rajtoj vd
Aktiva enLos-Anĝeleso vd
Aktiva dum1939–1989 vd
Verkado
VerkojQué Será, Será vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Doris Day komencis sian karieron kiel dancistino kaj kantistino, sed la dancadon ŝi devis forlasi, post kiam ŝi vundis sian gambon dum aŭtoakcidento. En la jaro 1948 ŝi komencis kinokarieron. Ŝi ĉefe aperis en muzikfilmoj kaj en komedioj, foje ankaŭ en krimfilmoj (ekz. The man who knew too much de Alfred Hitchcock). En siaj roloj ŝi plej ofte prezentis optimismajn, konservativajn, patrinecajn virinojn, kiuj konformis al la tiutempa bildo pri la ideala virino. Kiam en la 1960-aj jaroj tiu ĉi idealo iĝis malpli populara, ankaŭ ŝia kinokariero stagnis, sed ŝi sukcesis daŭrigi sian laboron en televidaj produktaĵoj.

Filmoj

  • Love Me or Leave Me (Usono, 1955)
  • The Man Who Knew Too Much (Usono, 1956)
  • The Tunnel of Love (Usono, 1958)
  • Teacher's Pet (Usono, 1958)
  • Pillow Talk (Usono, 1959)
  • That Touch of Mink (Usono, 1962)
  • The Thrill of it All (Usono, 1963)

Eksteraj ligiloj