Dependeco (medicino)

La dependeco (aŭ toksikomanio)[1] en medicino signifas, ke iu ne povas malhavi iun materialon aŭ konduton periode, per kiuj li/ŝi travivas por mallonga tempo kontentigajn travivaĵojn. La plenumo de la travivaĵo kaŭzas ĝojon, kontentiĝon.

Gustav Imlauer: Ihr zu Füßen. Alkoholismo estas unu el plej etendaj dependecoj.
Heroino estas unu el plej dependigaj substancoj kies konsumo okazigas multajn san- kaj soci-problemojn.

Dependeco estas malsano kiu estas karakterizita per sindeviga engaĝiĝo en rekompensado de stimuloj, malgraŭ malbonaj sekvoj.[2][3][4][5][6] Ĝi povas esti konsiderita kiel malsano aŭ biologia proceso kaŭzanta tiajn kondutojn.[2][7] La du trajtoj kiuj karakterizas ĉiujn kutimigajn stimulojn estas ke ili plifortikigas (t.e., ili pliigas la verŝajnecon ke persono serĉos ripetan eksponiĝon al ili) kaj interne rekompensantaj (t.e., io perceptis kiel esti pozitiva aŭ dezirinda).[2][3][6]

Dependeco estas malsano de la kompensa sistemo de la cerbo kiu ekestas tra transskribaj kaj epigenezaj mekanismoj kaj okazas dum tempo de kronike altaj niveloj de malkovro ĝis kutimiga stimulo (ekz., morfino, kokaino, amoro, hazardludo, ktp.).[2][8][9] δFosB, gena transkripcifaktoro, estas kritika komponento kaj ofta faktoro en la evoluo de praktike ĉiuj formoj de kondutismaj kaj drogaj dependecoj; du jardekoj de esplorado en la rolo de δFosB en dependeco montris ke dependeco ekestas, kaj la rilata sindeviga konduto intensigas aŭ malintensigas, kune kun la genetika troesprimo de δFosB en la D1-speco mezaj dornaj neŭronoj de la nuklearo; pro la kaŭza rilato inter δFosB esprimo kaj dependecoj, ĝi estas utiligita preclinical kiel dependeca biosigno. δFosB esprimo en tiuj neŭronoj rekte kaj pozitive reguligas drogmem-administracion kaj kompensan sentemigon tra pozitiva plifortikigo, malpliigante sentemon al malemo.

Dependeco postulas altan paspagon sur individuoj kaj socio kiel tutaĵo tra la rektaj malutiloj de medikamentoj, rilataj sankostoj, longperspektivaj komplikaĵoj (ekz., pulma kancero kun fumtabako, hepatcirozo kun trinkado de alkoholo, aŭ metamfetaminbuŝo de intravejna metamfetamino), la funkciaj sekvoj de ŝanĝita neŭrala plastikeco en la cerbo, kaj la sekvan perdon de produktiveco. Klasikaj markostampoj de dependeco inkludas difektitan kontrolon de substancoj aŭ konduto, okupitecon kun substanco aŭ konduto, kaj daŭran uzon malgraŭ sekvoj. Kutimoj kaj padronoj asociitaj kun dependeco estas tipe karakterizitaj per tuja kontentigo (mallongperspektiva kompenso), kunligita kun malfruaj malutilaj efikoj (longperspektivaj kostoj).

Ekzemploj de medikamento kaj kondutismaj dependecoj inkludas: alkoholismo, amfetamindependeco, kokaindependeco, nikotindependeco, opiaĵdependeco, manĝdependeco, ludmanio, kaj seksa dependeco. La nura kondutisma dependeco rekonita per la DSM-5 estas ludmanio. La esprimo dependeco estas misuzita ofte por rilati al aliaj sindevigaj kondutoj aŭ malsanoj, precipe dependeco, en novaĵmedioj.

La Monda Organizaĵo pri Sano rigardas la medicinan dependecon kiel malsano, se tiu detruas la sociajn eblecojn de la individuo kaj ofte eĉ ties sanon. Tiuokaze, oni ne parolas pri karaktera aŭ vola malforteco.

Substanca dependeco

Linioj da kokaino preparitaj por nazkonsumado.

La substanca dependeco (SD, aŭ toksikomanio)[10] estas la konstanta konsumo de drogoj (inklude alkoholo) spite al la fakto ke la esencaj damaĝoj kaj la kontraŭaj konsekvencoj derivitaj de ties konsumo.[11][12] La misordojn pro konsumo de substancoj (SD) oni konsideras grava mensa malsano kiu gamas laŭ la aĝo je kiu ekaperas la simptomoj en individuo, laŭ la tempo dum kiu ĝi ekzistas kaj la tipo de substanco kiun oni konsumas.[13]​ Ne estas ofta ke tiuj kiuj suferas SD suferas ankaŭ aliajn misordojn de mensa sano. La misordoj pro konsumo de substancoj estas karakterizataj per serio de mensaj/emociaj, fizikaj kaj kondutaj problemoj kiel la kronika kulpeco; la malkapablo por redukti aŭ ĉesi konsumi la substancon aŭ substancojn spite al ripetitaj klopodoj; la ŝoforado de vehikloj estante ebria; kaj la fiziologiaj simptomoj de drogmanko.[11] La klasoj de drogoj kutime enkotigitaj en la SD estas jenaj: alkoholo, kafeino, kanabo, halucinigiloj, inhaliloj, opiaĵoj, sedativoj, hipnotiloj aŭ anksioligiloj, stimuliloj (inklude la substancojn de tipo amfetamina, la kokaino kaj aliaj stimuliloj), tabako.[14]

En la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (5a eldono, 2013), konata ankaŭ kiel DSM-5, la diagnozoj DSM-IV de droga misuzado kaj de droga dependeco fuziiĝis en la kategorio de misordoj pro konsumo de substancoj.[15][16] La graveco de la misordoj pro konsumo de substancoj povas varii amplekse; en la diagnozo DSM-5 de misordo pro konsumo de substancoj, la graveco de la misordo pro konsumo de substancoj fare de persono estas kvalifikita kiel malgrava, modera aŭ grava laŭ la nombro de kiom de la 11 diagnozaj kriterioj plenumiĝas. La Klasifiko Internacia de Malsanoj, 11a revizio (CIE-11) dividas la misordoj pro konsumo de substancoj en du kategorioj: (1) malprofita modelo de konsumo de substancoj; kaj (2) dependenco de substancoj.[17]

En 2017, oni ĉirkaŭkalkulis, ke en la tuta mondo 271 milionoj da personoj (nome 5,5 % de plenkreskuloj) estis konsumintaj unu aŭ pliajn eksterleĝajn drogojn.[18]​ De tiuj, 35 milionoj suferis misordojn pro konsumo de substancoj.[18] Aliaj 237 milionoj da viroj kaj 46 milionoj da virinoj suferis misordon pro konsumo de alkoholo en 2016.[19]​ En 2017, la misordoj pro konsumo de eksterleĝaj substancoj okazigis rekte 585 000 mortojn.[18]​ La rektaj mortoj pro konsumado de drogoj, diferencaj de alkoholo, pliiĝis je pli ol 60 % inter 2000 kaj 2015.[20]​ La konsumo de alkoholo okazigis aliajn 3 milionojn de mortoj en 2016.[19]

Manĝodependeco

Der Völler de Georg Emmanuel Opiz.

La diagnozaj kriterioj por manĝado aŭ manĝodependeco estis nek kategoriigitaj nek difinitaj en referencoj kiel ĉe la Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders (DSM aŭ DSM-5) kaj ili estas bazitaj sur subjektaj spertoj similaj al substancaj uzado aŭ disordoj.[21][22] Manĝodependeco povas troviĝi en tiuj kiuj suferas manĝodisordojn, kvankam ne ĉiuj personoj kiuj suferas manĝodisordojn havas manĝodependecon kaj ne ĉiuj kiuj suferas manĝodependecon ricevas diagnozitajn manĝodisordojn.[21] Longdaŭra, ofta kaj troa konsumado de specifaj manĝaĵoj abundaj el graso, salosukero, kiel ĉokolado, povas produkti dependecon[23][2] similan al tiu de drogoj, ĉar ili aktivigas la premisistemon de la cerbo, tiel ke la individuo povas deziri la samajn manĝaĵojn je pliiĝanta grado laŭlonge de la tempopasado.[24][21][22] La signaloj senditaj konsumante tre bongustajn manĝaĵojn havas la kapablon kontraŭagadi la signalojn de la korpo por sateco kaj persista dezirego kaj sopiro al tiuj precizaj manĝaĵoj rezultos.[24] Tiuj kiuj montras signojn de manĝodependeco povas disvolvi troajn manĝotolerojn, en kiuj ili manĝas plie, spite al la fakto ke la manĝo iĝas malpli satiga kaj kontentiga.[24]

Oni scias, ke la dolĉa gusto kaj farmaciaj ingredientoj de ĉokolado kreas fortan deziron aŭ 'dependan' senton ĉe la konsumanto.[25] Persono kiu havas fortan emon al ĉokolado estas ofte referencata kiel ĉokoholulo, termino konstruita sur la modelo de alkoholulo. Riskofaktoroj por disvolvi manĝodependecon estas tromanĝado kaj impulsiĝemeco.[22] Aparta faktoro kiu kontribuas al kreado de manĝodependeco ĉe infanoj kaj junuloj rilatas al mekanismoj de reklamado kiu uzas bildojn, kolorojn, agenhavajn filmetojn, markojn, muzikojn ktp., por altiri nematurajn personojn al manĝaĵoj preskaŭ ĉiam nesanigaj, kiel dolĉaĵoj, bombonoj, industriaj manĝajoj ktp.

Fumemuloj. Ilustraĵo el la verko de Frederick William Fairholt, nome Tobacco, its History and Association, 1859.

La Yale Food Addiction Scale (YFAS, Manĝodependeca Skalo de Yale), versio 2.0, estas la nuntempa normiga mezurilo por taksadi ĉu individuo montras signojn kaj simptomojn de manĝodependeco.[26][21][22] Oni disvolvis ĝin en 2009 en la Universitato Yale sur la hipotezo, ke manĝaĵoj kun granda enhavo de graso, sukero, kaj salo havas dependigecajn efikojn kiuj kontribuas al problemigaj manĝokutimoj.[27][24] La YFAS estas dezajnita por kontroli 11 substanc-rilatajn kaj dependecajn misordojn (SRDM-oj) uzante 25-era meminforma pridemandaro, bazita sur la diagnozaj kriterioj por SRDM-oj same kiel sur la DSM-5.[28][21] Ebla manĝodependeca diagnozo estas antaŭdirita pro la ekzisto de almenaŭ du el 11 SRD_oj kaj de gravaj mankoj kaj misoj en ĉiutaga aktiveco.[29]

La Skalo Barratt pri Impulsiĝeco, specife nomata skalo BIS-11, kaj la subskaloj UPPS-P pri Impulsiva Konduto de Negativa Urĝo kaj Manko de Persisteco estis rilatitaj al manĝodependeco.[22]

Konduta dependeco

Dependeco povas okazis ankaŭ ĉe kompulsioj ne rilataj kun la konsumo de substancoj aŭ de manĝaĵoj. Por ekzempl, la kompulsia aĉetado (ĉefe de nenecesaĵoj), la dependeco de sekso (nome kompulsia seksumemo), problemoj pro vetludado, la dependeco de fizika ekzercado aŭ de sporto kaj kiberdependeco. Foje la kompulsio konsistas en nefari ion, sed eviti ĝin kaj eĉ «fari nenion»; por ekzemplo, la prokrastemo (eviti faradon kiel formo de kompulsia konduto), tio estas, lasi kaj ne interveni.[30][31][32] En tiu tipo de oftaj kazoj, la termino "dependeco" estas uzata ankaŭ por priskribi ripetan kompulsion en kiu individuo haltigas la partoprenno en specifa aktiveco, spite la fakton ke estas malprofitaj konsekvencoj el tio, ĉu por la propraj individuaj sano, mensa stato aŭ la socia vivo. Tiukadre povas esti biologiaj kaj psikologiaj faktoroj kiuj kontribuas al tiuj dependecoj.[33]

Kelkaj dependecoj

Sigmund Freud, kies doktoro asistis lian memmortigon pro buŝa kancero kaŭzita de fumado[34]

Plej konataj sandamaĝaj dependecoj estas:

aliaj dependecoj, kiuj povas esti damaĝaj je la individuo aŭ je la socio:

  • seks-dependeco
  • dependeco je konsumado de certaj varoj (ĉokolado, kafo, dolĉaĵoj) kaj manĝado ĝenerale
  • ludo-dependeco (vet-dependeco)
  • labor-dependeco
  • ret-dependeco (dependeco al la uzo de la Interreto, aparte sociaj retoj, retludoj aŭ ekz. eĉ Vikipedio, poŝtelefonoj)
  • aĉetemo, eĉ aĉetomanio, ĉefe en vendejo post vendejo, kaj foje nur rigardante montrofenestrojn neaĉetante

Simptomoj

La dependa persono plej ofta neas sian dependecon.

Simptomoj de la dependeco

  • perdo de kontrolo je konsumo de la dependa objekto
  • detira simptomo
  • altiĝo de la tolera sojlo je la konsumita varo
  • neglekto de aliaj interesoj

Traktado

  1. malebligo de la dependaĵo
  2. psiĥologia traktado
  3. traktado kun parencoj, pli frue dependaj personoj

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

En la germana

  • Walter Altmannsberger: Kognitiv-verhaltenstherapeutische Rückfallprävention bei Alkoholabhängigkeit. Ein Trainingsmanual. Hogrefe Verlag, Göttingen 2004, ISBN 3-8017-1678-3, S. 17–19.
  • Ingrid Arenz-Greiving: Die vergessenen Kinder. Kinder von Suchtkranken. Blaukreuz, Wuppertal 1998, ISBN 3-89175-053-6.
  • Wolfgang Beiglböck, Senta Feselmayer: F10 – Psychische und Verhaltensstörungen durch psychotrope Substanzen – Störungen durch Alkohol. In: W. Beiglböck, S. Feselmayer, E. Hohemann (Hrsg.): Handbuch der klinisch-psychologischen Behandlung. 2. Aufl., Springer-Verlag, Wien 2006, ISBN 3-211-23602-3.
  • Detlef Buch: Innovative ambulante Alkoholismustherapie. Das Modell einer qualifizierten ambulanten Entgiftung (= Schriftenreihe Socialia, Band 24). Kovač, Hamburg 1998, ISBN 3-86064-678-8.
  • Detlef Buch: Alkoholikerhilfe in der DDR. Eine sozialpädagogische Betrachtung (= Schriftenreihe Sozialpädagogik in Forschung und Praxis, Band 5). Kovač, Hamburg 2002, ISBN 3-8300-0707-8.
  • B. Croissant, K. Mann: Qualifizierter Entzug – Die stationäre Entzugsbehandlung von Alkoholabhängigen und ihre ambulante Fortführung. In: Klinikarzt. 2003; 32, S. 306–312, doi:10.1055/s-2003-42383
  • Griffith Edwards (Eld.): Alkoholkonsum und Gemeinwohl – Strategien zur Reduzierung des schädlichen Gebrauchs in der Bevölkerung. F. Enke Verlag, Stuttgart 1997, ISBN 3-432-26651-0.
  • Carola Flurschütz: Prognosefaktoren, Langzeitverlauf und Komorbidität alkoholabhängiger Frauen und Männer – Zehn-Jahres-Katamnesen. (PDF; 492 kB) Diss. Universität Tübingen 2007
  • Ursula Havemann-Reinecke, Siegfried Weyerer, Heribert Fleischmann (Eld.): Alkohol und Medikamente, Missbrauch und Abhängigkeit im Alter. Lambertus, Freiburg i. Br. 1998.

En la angla

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Addiction en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adicción en la hispana Vikipedio.