Eŭropa financa krizo de 2010

La Eŭropa financa krizo de 2010 (mallonge ankaŭ nomata Eŭrokrizo, kvankam la krizo ne koncernis la eŭron kiel valuton) estas internacia ekonomia krizo komenciĝinta en 2010 en Sud-Eŭropo. Teorie, la krizo konsistas el diversaj subkrizoj, kiuj intensivigas la efektojn unuj de la aliaj. La originoj ankaŭ estas tre ampleksaj kaj interalie kuŝis en la mondvasta financa krizo de 2007 kaj 2008.

Subkrizoj

Greka Ŝuldokrizo

La ekigo de la publika diskuto pri eŭropa krizo estis la krizo de la greka publika ŝuldo, kiu malkovriĝis en la frua jaro 2010. Jam dum la tempo de la membriĝo de Grekujo en la Eŭrozonon en 2001, la grekaj ŝuldoj sumiĝis je 103,7% de la MEP tiutempa.[1] Almenaŭ ekde 2005, la eŭropaj institucioj sciis pri la greka ŝuldoproblemo,[2] kiun la greka registaro provis sekretigi, ĉar la membroj de Eŭrozono ne rajtas havi ŝuldokvoton pli altan ol 60% de la MEP.

Referencoj

Vidu ankaŭ