Eriso

nanoplanedo de la sunsistemo

Tiu ĉi artikolo estas pri la planedoido Eriso. Ankaŭ ekzistas artikolo pri la dio Eriso.


Eriso ⯰
planedoido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Eriso kaj ĝia luno Disnomio
Eriso kaj ĝia luno Disnomio
Eriso kaj ĝia luno Disnomio
nanplanedoplutonoidoasteroido
Aliaj nomoj2003 UB313 vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭEriso vd
Malkovro
MalkovrintoMichael E. Brown
Chad Trujillo
David L. Rabinowitz vd
Dato de malkovro21-a de oktobro 2003 vd
Loko de malkovroObservatorio de la Monto Palomar vd
Orbitaj ecoj
Asteroida familiotransneptuna objekto
plutonoido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
10 133,76 Gm (67,74 AU) vd
5 686,664 Gm (38,013 AU) vd
14 581,005 Gm (97,468 AU) vd
Discentreco0,43883 vd
Meza anomaliangulo205,384° vd
Klinangulo44,144° vd
Periodo557,55 jaroj vd
Longitudo de
suprenira nodo
35,905° vd
Argum. de periapsido151,687° vd
Fizikaj ecoj
Diametro2 326 km vd
Rotacia periodo25,9 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,96 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo-1,1 vd
Videbla magnitudo18,7 vd
vdr
Desegno de la vido al la Suno de la nove malkovrita objekto.

Eriso (simbolo: ⯰,[1] oficiale 136199 Eris, antaŭe konata sub la provizora nomo 2003 UB313) estas disdiskano kaj la plej granda planedoido ("nana planedo"). Ĝi estis malkovrita en 2005 de Mike Brown, Chad Trujillo kaj David L. Rabinowitz.

Oni la objekton jam observis en la jaro 2003 kaj longe dubis ĉu fakte temas pri planedo. La 24-an de aŭgusto 2006 la Internacia Astronomia Unio finfine decidis ke ne temas pri planedo, sed pri planedoido.

Eriso havas diametron de 3000 km, iomete pli granda ol Plutono, kaj nun troviĝas je sun-distanco de 97 astronomiaj unuoj (ter-sun-distancoj). Ĝi do distancas de Suno ĉirkaŭ 2,5-oble ol Plutono; sed ĝia orbito estas tre elipsa, kaj ĝia sun-distanco forte varias.

La 13-an de septembro 2006 la Internacia Astronomia Unio donis al ĝi la oficialan nomon Eriso (nomo de la greka diino de la malharmonio), kaj al ĝia luno la nomon Disnomio (nomo de ŝia filino, kiu signifas "senleĝeco" en la greka lingvo). Antaŭe tiun objekton oni ofte nomis "Zeno".

Malkovro

Eriso estis malkovrita fare de la teamo de Michael E. Brown, Chad Trujillo, kaj David L. Rabinowitz[2] la 5-an de januaro 2005, de bildoj prenitaj la 21-an de oktobro 2003.[3] La malkovron oni anoncis al la gazetaro la 29-an de julio 2005.

La bildoj uzitaj por malkovri la objekton, montrantaj ĝian moviĝadon dum tri horoj de observado. Ĝi troveblas en la maldekstro, super la centro.

Fizikaj ecoj

Eriso havas tre ekscentran orbiton, kiu alportas al ĝi 38 AU de la Suno ĉe sia perihelio kaj 97,56 AU ĉe sia afelio, kun orbita periodo de 559 jaroj.[4][5]

Eriso turniĝas en orbito kun dekliva angulo de 45 gradoj ĉirkaŭ Suno. Tio estas la ĉefa kaŭzo, kial oni nur tiam malkovris ĝin; ĝis tiam malmultaj personoj tie serĉis.[mankas fonto]

Pro ĝia orbito, la surfactemperaturo de Eriso devus varii inter 30 kaj 56 K (−243 °C kaj −217 °C).[6]

Infraruĝa analizo de la surfaco de Eriso rivelas la ĉeeston de metanglacio — kaj eble nitrogenglacio — indikante ke la surfaco de Eriso ŝajnas esti simila al tiu de Plutono. Ĝi estas la tria transneptuna objekto sur kiu metano estas detektita, post Plutono kaj ĝia luno Karono. Krome Tritono, natura satelito de Neptuno, ŝajnas esti de simila origino al la objektoj de la zono de Kuiper kaj ankaŭ havas metanon sur sia surfaco.[7]

Planeda statuso

Kio estas nanaj planedoj? Video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Eriso, same kiel Kvavaro, Varuno kaj ankaŭ Plutono, estas Kujper-zona objekto. Plutonon oni ĉiam konsideris kiel planedon, la ceterajn ne. La malkovro de Eriso klarigegas la bezonon je difino de planedo. Multaj sciencistoj opinias ke Plutono ne estas planedo aŭ, se Plutono tamen estas planedo, ke ankaŭ multaj aliaj objektoj nomiĝu tiel.

Je la 24-a de aŭgusto 2006 la Internacia Astronomia Unio decidis novajn kriteriojn pri planedeco, laŭ kiuj nek Eriso nek Plutono estas planedoj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj