Hararo (Zimbabvo)

la ĉefurbo de Zimbabvo
31° 01′ 47″ O / 17.86389 °S, 31.02972 °O / -17.86389; 31.02972 (mapo)

Hararo (angle Harare [həˈrɑːreɪ], ŝone Harare [ɦarare]; iama Salisbury), estas la plej granda urbo kaj samtempe ĉefurbo de Zimbabvo. Ĝi situas en la suda parto de provinco Maŝonalando, en la norda centra parto de la lando.

Hararo
(Salisbury)
angle Harare
ĉefurbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Harare
LandoZimbabvo Zimbabvo
ProvincoProvinco Maŝonalando
SituoHararo
 - alteco1 490 m s. m.
 - koordinatoj17° 51′ 50″ S 31° 01′ 47″ O / 17.86389 °S, 31.02972 °O / -17.86389; 31.02972 (mapo)
Areo960,6 km² (96 060 ha)
Loĝantaro1 600 000 (2006)
Fondo1890 kiel Salisbury
 - alinomita al Hararo1982
HorzonoMAT (UTC+2)
 - somera tempoMAST (UTC+2)
Telefona antaŭkodo4
Situo enkadre de Zimbabvo
Situo enkadre de Zimbabvo
Situo enkadre de Zimbabvo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Harare
Retpaĝo: www.hararecity.co.zw
Map
Horizonto de Hararo

Laŭ la stato de 2012 en la urbo vivis 2 150 000 loĝantoj.

Historio

Hararo

Hararo estis fondita en 1890 kiel Fort Salisbury fare de Cecil Rhodes. Tiuloke troviĝas nun la African Union Square. Rhodes nomumis la urbon post la brita ĉefministro Lord Salisbury. La loko ricevis la statuson de urbo en 1923 kun sidejo de la kolonia registaro. Inter 1953 kaj 1963 estis ĝi ĉefurbo de Rodezio. Post la sendependiĝo de Zimbabvo en 1980, la urbo alinomiĝis post nomo de la tie vivanta popolo al Hararo.

Ekonomio

Internacia flughaveno en Hararo

Hararo estas komerca centro de tabako, kotono, kaj citrusfruktoj. Hararo estas landa trafika krucpunkto kun internacia flughaveno kaj gravaj intervojoj.

En Hararo funkcias la Universitato de Zimbabvo, fondita en 1956.

Partnerurboj: Cincinnati kaj München

Klimato

Hararo havas subtropikan klimaton. La temperaturo varias inter 7 kaj 32 °C. En junio kaj julio malvarmo regas, sed neniam frostas. Inter aŭgusto-aprilo oni mezuras pli, ol 30 °C. Jare pluvas po 831 mm. Inter novembro-marto ofte pluvas, inter junio-septembro apenaŭ aŭ tute ne pluvas.

Servoj

Personoj

  • Kirsty Coventry, olimpia venkinto en naĝo

Esperantistoj

  • Kelly Londoni

Eksteraj retpaĝoj

Eksteraj ligiloj