Heinrich Rohrer

Heinrich ROHRER (Sankt-Galo, 6a de junio 1933 - Wollerau, 16a de majo 2013)[1] estis svisa fizikisto kaj ricevinto de la Nobel-premio pri fiziko en 1986.[2]

Heinrich Rohrer
Nobel-premiito
Persona informo
Heinrich Rohrer
Naskiĝo6-an de junio 1933 (1933-06-06)
en Buchs SG
Morto16-an de majo 2013 (2013-05-16) (79-jaraĝa)
en Wollerau
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoSvislando vd
Alma materSvisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko vd
Familio
Edz(in)oRose-Marie Egger vd
Profesio
Okupofizikisto vd
Laborkampofiziko vd
Doktoreca konsilistoWolfgang Pauli vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lia doktoriga disertacio temis pri mezurado de la ŝanĝoj de longo en duonkonduktoroj en magneta kampo induktante superkonduktivecon, projekto iniciatita de Jörgen Lykke Olsen. Li ekesploris en Usono, en la Universitato Rutgers de Nov-Ĵerzejo, pri superkonduktoroj kaj metaloj.

En 1963, li akceptis proponon de IBM por labori kun ili en Zuriko. Li ricevis la premio Nobel-premion pri fiziko en 1986 kun sia kolego en la entrepreno Gerd Binnig pro la invento de la tunel-efika mikroskopo, kiu ebligas la rigardon al unuopaj atomoj, atingante bildon tre preciza de la surfaco de materialo, kio ege progresigis la atingojn de la nanoteknologio.[3] Rohrer laboris en la Laboratorio de Esplorado de IBM en Zuriko.

La invento de la tunel-efika mikroskopo en la jaro 1981 havigis senprecedencan rigardon al atomoj kaj unuopaj ligoj, kaj tio estis uzita sukcese por manipuli unuopajn atomojn jam en la jaro 1989. La disvolvigantoj de tiu mikroskopo nome Gerd Binnig kaj Heinrich Rohrer de la IBM Zurika Esplorlaboratorio ricevis pro tio la Nobel-premion pri Fiziko en 1986.[4][5]

Referencoj