Kabulo

ĉefurbo de Afganio

Kabulo (paŝtune كابل [kabul]) estas ĉefurbo de Afganujo.

Larĝa panoramo de la orienta urboparto de Kabulo je februaro 2009
Kabulo
urbo • urbego • ĉefurbo • urbego

Flago

Flago
Administrado
Demografio
Loĝantaro4 273 156  (2020) [+]
Loĝdenso15 539 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 69° 10′ O (mapo)34.53277777777869.16583333333334° 32′ N, 69° 10′ O (mapo) [+]
Alto1 790 m [+]
Areo275 km² (27 500 ha) [+]
HorzonoUTC+04:30 [+]
Kabulo (Afganio)
Kabulo (Afganio)
DEC
Kabulo
Kabulo
Situo de Kabulo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kabul [+]
vdr
Kabul TV Hill view.jpg
Kabul TV Hill view

Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 4 273 156 loĝantoj sur areo de 275 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 539 loĝantoj/km².

Geografio

Kabulo troviĝas en montaro en orienta parto de Afganio. La supermara alteco estas 1500-1850 m.

Historio

Kabulo estas 3000-jara urbo, kiu situas laŭ gravaj komercaj vojoj. Inter 1504-1526 Babur havis tie rezidejon, poste Barato okupis ĝin. En 1776 Kabulo iĝis ĉefurbo, sed kiel ĉefurbo de sendependa ŝtato ekde 1919. Ekde 1979 militado komenciĝis kontraŭ influo de Sovetunio. Ankaŭ nun Kabulo troviĝas en milita zono.

La 15-an de Aŭgusto 2021, nur kelkajn tagojn post la foriro de usonaj trupoj kiuj apogis lian reĝimon kaj kompletigante la praktikan rapindan ekkontrolon de la lando, talibanoj eniris en Kabulon dum Ghani foriris eksterlanden.[1]

Klimato

Kabulo havas senpluvan klimaton, nur vintre neĝas. La someroj estas longaj kaj varmaj kun tre malalta humideco. La vintroj estas malvarmaj sed mallongaj, daŭrante de decembro ĝis marto.

Trafiko

Kabulo havas internacian flughavenon. Tie renkontiĝas gravaj vojoj de la lando.

Vidindaĵoj

La aĝa parto de Kabulo estas plenigita kun bazaroj metitaj laŭ siaj mallarĝaj stratoj.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj