La kradaja lingvaro estas grava lingva familio de Sudorienta Azio . Inter ili troviĝas la ĉefaj lingvoj de Tajlando kaj Laoso , la siama lingvo kaj la laŭa . La familio ankaŭ hejmas en Birmo kaj suda Ĉinio kun lingvoj kiel la ŝana kaj la ĝuanga , tiu ĉi la plejnombra lingvo en Ĉinio krom la ĉina mem.
La disvastiĝo de la kradajaj lingvoj: centra-taja sudokcidenta-taja nord-taja kam-suja kraa bea hlaja Subkategoriaj lingvoj La lingvaro nomiĝas ankaŭ la taj-kadajaj lingvoj , sed tiu estas pleonasmo, ĉar la nomo kadaja aŭ kradaja jam estas kunmetaĵo de la nomoj ka ("kraa") kaj daj ("tajeca" [Kontrolenda lingvaĵo ] ).
La eroj de la kradaja familio estas kvin:
La taja lingvaro (taje ภาษาไต , p̣hās̛̄ātay): Sud-Ĉinio kaj Sudorient-Azio. La siama , laŭa , ŝana, kaj ĝuanga lingvoj . La kraa lingvaro (Ethnologue -e Kadai ; ĉine 仡央 , pinjine : Gēyāng ): Sud-ĉinio, Nord-Vjetnamio. La kam-suja lingvaro (ĉine 侗水 , pinjine : Dòng-Shǔi ): ĉeflando de Ĉinio. La bea lingvo (Ong Be , ĉine 临高 , pinjine : Lin'gao ): Hajnano. La hlaja lingvo (aŭ lingvoj; ĉine 黎 , pinjine : li ): Hajnano. Propono de Weera Ostapirat Kadaja (Kadai) Norda Kraa lingvaro
Kam-suja lingvaro
Suda Hlaja lingvaro
Taja lingvaro
Propono de Norquest (2007) Kradaja (Kra-Dai ) Norda Kraa lingvaro
NE Lakkja -a lingvo
Kam-suja lingvaro
Suda
Propono de Edmondson kaj Solnit (1988) Kadaja (Kadai ) Kraa lingvaro (Geyang)
Hlaja lingvaro
Kam-taja lingvaro Lakkja –Biao -a lingvaro
Kam-suja lingvaro