Laktoprodukto

Laktoproduktolaktaĵo estas tipo de manĝaĵo produktita el aŭ enhavanta lakton de mamuloj, ĉefe el bovino, akvobubalinoj, kaprinoj, ŝafinoj, kamelinoj, kaj escepte el homoj.[1][2][3] Laktoprodukto estas manĝaĵoj kiel jogurto, fromaĝo, kaj butero.[4][5] Instalaĵo kiu produktas laktoproduktojn estas konata kiel laktouzino, laktofabriko aŭ laktoproduktejo.[6] Laktoproduktoj estas konsumitaj tutmonde, kun la escepto de multo el Orienta kaj Sudorienta Azio kaj en kelkaj partoj de centra Afriko.[7]

Tri sudafrikaj laktoproduktoj: skatolo de kremo, nome longdaŭra lakto, botelo de elfraga trinkebla jogurto, kaj kartonujo de pasifrukta jogurto.

Laktoproduktado estas fako de agrikulturo por longdaŭra produktado de lakto, kiu estas procezita (ĉu en la farmo aŭ ĉe laktouzino, ambaŭ el kiuj povas esti nomitaj laktoproduktejo) por eventuala vendo de laktoprodukto.

Referencoj