Leĝoj Jim Crow

leĝoj kontraŭ ne-blankuloj kaj specife nigruloj en suda Usono dum la 19a kaj 20a jarcentoj

La Leĝoj Jim CrowJim-Crow-leĝoj estis ŝtataj kaj lokaj leĝoj enkondukitaj en la sudaj usonaj federaciaj ŝtatoj en la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcento, kiuj devigis rasan segregacion. La nomo, epiteto "Jim Crow" estas pejorativa esprimo por afrik-usonano, uzita komence por rasisma priskribo de afro-amerika fikciulo en laborkanto. Tiuj leĝoj restis validaj ĝis la 1960-aj jaroj. Formalaj kaj neformalaj segregaciaj politikoj ĉeestis en aliaj lokoj de Usono ankaŭ, eĉ se pluraj ŝtatoj ekster la sudŝtatoj malpermesis diskriminacion en publikaj ejoj kaj dum voĉdonado. La leĝoj estis leĝdonitaj fare de blankaj Sud-Demokrat-dominitaj ŝtatoj, por senrajtigi kaj forigi politikajn kaj ekonomiajn gajnojn faritajn fare de afrik-usonanoj dum la Rekonstrua Epoko.

Praktike, la Jim-Crow-leĝoj postulis rasapartigon en ĉiuj publikaj instalaĵoj en la statoj de la antaŭaj Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko kaj en kelkaj aliaj, komenciĝante en la 1870-aj jaroj. Leĝoj Jim Crow estis konfirmitaj en 1896 en la kazo (juĝ-decido) de Plessy vs. Ferguson, en kiu la Supera Kortumo de Usono deklaris leĝan doktrinon "aparta, sed egala" koncerne instalaĵojn por afrik-usonanoj. Aldone, publika eduko estis esence apartigita ekde sia establado en la plej granda parto de la sudaj ŝtatoj de Usono post la Usona civita milito en 1861-1865. Kvankam en teorio, la "egala" apartiga doktrino estis valida por publikaj instalaĵoj kaj transportado ankaŭ, sed instalaĵoj por afrik-usonanoj estis konstante malalt-nivelaj kaj subfinancitaj komparite al instalaĵoj por blankaj usonanoj; kelkfoje, ekzistis neniuj instalaĵoj por la afrik-usonana komunumo entute.

Fore al egaleco, la leĝoj Jim Crow instituciigis ekonomiajn, edukajn, politikajn kaj sociajn malavantaĝojn kaj duaklasan civitanecon por la plej multaj afrik-usonanoj vivantaj en Usono. Post kiam la National Association for the Advancement of Colored People (NAACP) estis fondita en 1909, ĝi iĝis engaĝita en daŭranta publika protesto kaj kampanjoj kontraŭ la Jim-Crow-leĝoj, kaj la tielnomita "aparta, sed egala" doktrino. En 1954, apartigo de publikaj lernejoj (ŝtat-apogitaj) estis deklarita kontraŭkonstitucia fare de la Usona Supera Kortumo en la grava kazo Brown v. Board of Education. En kelkaj ŝtatoj, daŭris multajn jarojn por akceptigi tiun decidon, dum la Warren-Kortumo daŭre decidis kontraŭ leĝoj Jim Crow en aliaj kazoj, kiel ekzemple Heart of Atlanta Motel, Inc. v. United States (1964). Ĝenerale, la pliaj Jim-Crow-leĝoj estis renversitaj fare de la Civil Rights Act de 1964 kaj de Voting Rights Act de 1965.