Longosalto

malpezatletika sporto

Longosalto aŭ longosaltado (ĝenerale kiel sporto), aŭ eĉ distosalto, estas olimpika sporto de la atletiko, en kiu la sportisto provas salti plej fore kiel eble post ekkuro. Por tiu oni povas sesfoje provi.

Longosalto
sporta fako
horizonta salto • vault
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Longosaltisto dum salto.

La monda rekordo de longosaltado estas 8,95 m ĉe viroj (Mike Powell el Usono en 1991) kaj 7,52 m ĉe virinoj (Galina Ĉistjakova el Sovetunio en 1988).

La longosalto estis praktikata jam ekde la antikvo. La longosaltado estas olimpika sporto ekde 1896 en la moderna olimpiko por la viroj kaj ekde 1948 ankaŭ por la virinoj. De 1900 ĝis 1912 ekzistis longosalto sen ekkuro.

La unua registrita vira longosalto okazis la 26-an de septembro 1827, kiam brita Adam Wilson atingis 5,41 m. La unua registrita virina longosalto okazis la 9-an de novembro 1895 en Poughkeepsie, kiam usona Emma Baker atingis 3,48 m.