Monda Junulara Tago

La Monda Junulara Tago (aŭ Tago de Monda Junularo; ambaŭ nomoj aperis sur IKUE-paĝoj) estas katolika junulara renkontiĝo. (En la komunismaj landoj okazadis similnoma evento, nomata Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro).

Partoprenantoj de la Monda Junulara Tago, en Kolonjo, 2005.

La Monda Junulara Tago (singularo) verdire okazas ĉiun jaron; ĝi estas celebrata en ĉiu diocezo de la mondo je la Palmodimanĉo; ĝenerale estas organizata samtempe en la diocezo de Romo malgranda internacia kunveno.Ĉiun duan aŭ trian jaron okazas granda renkontiĝo internacia, post invito de la papo por vojaĝi al ĉiufoje alia urbo kaj restadi ĉi tie plurajn tagojn. Tiam oni aŭdas pri "Mondaj Junularaj Tagoj" (pluralo). Tia renkontiĝo finiĝas per diservo, kiun prezidas la ĉefpontifiko mem; ĝi kunigas plurajn cent-milojn da partoprenantoj.

La 15-an de aŭgusto 1991 unuafoje la polan papon sur Klara Monto en Częstochowa aŭskultis junularo de Sovetunio kaj Okcidenta Eŭropo. Venis ĉirkaŭ unu miliono kaj duono de junuloj.

Dum la MJT de 1995 en Manilo, preskaŭ kvin milionoj da fideluloj kunvenis okaze de tiu renkonto, kiu restas la plej granda renkontiĝo de la historio (ekster Barato).

La Pariza MJT en 1997 alportis signifoplenan evoluigon garditan ĝis nun :

  • organizado de tuta semajno en diversaj diocezoj de la invitanta lando,
  • tuja "festivalo de la junularo" dum tri tagoj, ĵus antaŭ la fina kunveno.

La Katolika Eklezio en Francio deziris fakte, ke la vigleco kaj la ekkonoj dum tiu evento ne profitu nur al la partoprenantoj el Parizo kaj el la apuda regiono, sed same al la partoprenantoj el ĉiuj francaj diocezoj.


Listo de la internacia Mondaj Junularaj Tagoj

kunvenoj internaciaj
JaroDatojLokoĈeestantojTemoPli detalaj artikoloj
198415-a de apriloRomo, Italio300 000Jubilea jaro de la redemptado
198531-a de martoRomo, Italio300 000Internacia Jaro de la Junularo
198711-a ĝis 12-a de apriloBuenos Aires, Argentino1 000 000Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. (Johano Unua epistolo,4,16)2-aj MJT
198915-a ĝis 20-a de aŭgustoSankta Jakobo, Hispanio400 000Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo (Johano Evangelio,14,6)4-aj MJT
199110-a ĝis 15-a de aŭgustoCzęstochowa, Pollando1 600 000Vi ricevis la spiriton de adopto (Romanoj 8,15)6-aj MJT
199310-a ĝis 15-a de aŭgustoDenver, Usono500 000Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. (Johano 10,10)8-aj MJT
199510-a ĝis 15-a de januaroManilo, Filipinoj4 000 000Kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas. (Johano Evangelio 20,21)10-aj MJT
199719-a ĝis 24-a de aŭgustoParizo, Francio1 200 000Majstro, kie vi loĝas? - Venu, kaj vi vidos. (Johano 1,38-39)12-aj MJT
200015-a ĝis 20-a de aŭgustoRomo, Italio2 000 000La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni (Johano 1,14)15-aj MJT
200223-a ĝis 28-a de julioToronto, Kanado800 000Vi estas la salo de la tero … Vi estas la lumo de la mondo (Mateo 5,13-14)17-aj MJT
200516-a ĝis 21-a de aŭgustoKolonjo, Germanio1 000 000Ni venis por adorkliniĝi al li (Mateo 2,2)Monda Junulara Tago 2005 20-aj MJT
200815-a ĝis 20-a de julioSidnejo, Aŭstralio350 000Vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito descendos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj (Agoj 1 versiklo 8)Monda Junulara Tago 2008 23-aj MJT
201115-a ĝis 21-a de aŭgustoMadrido, Hispanio2 000 000Enradikigitaj kaj konstruitaj en Kristo, firmaj en la fido (Epistolo al la Koloseanoj 2,7)Monda Junulara Tago 2011 26-a MJT
201323-a ĝis 28-a de aŭgustoRio de Janeiro, Brazilio3 200 000Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn (Mateo 28,19)Monda Junulara Tago 2013 28-a MJT
201626-a ĝis 31-a de julioKrakovo, PollandoFeliĉaj estas la mizerikordemaj, ĉar ili ricevos mizerikordon (Mateo 5,7)Monda Junulara Tago 2016 31-a MJT
Diocezaj celebradoj de la Monda Junulara Tago je la Palmodimanĉo de ĉiu jaro
DatoTemoPli detalaj artikoloj
23-a de marto 1986Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi (1Petro 3,15)
27-a de marto 1988Kion ajn li diros al vi, tion faru. (Johano 2,5)
8-a de aprilo 1990Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj (Johano 15,5)
12-a de aprilo 1992Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion (Marko 16,15)
22-a de marto 1994Kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas (Johano 20,21)
31-a de marto 1996Sinjoro, al kiu ni iru ? Vi havas la vortojn de eterna vivo. (Johano 6,68)
5-a de aprilo 1998La Sankta Spirito instruos vin pri ĉio (Johano 14,26)
28-a de marto 1999La Patro mem vin amas (Johano 16,27)
8-a de aprilo 2001Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min. (Luko 9, 23)
12-a de aprilo 2003Jen via patrino ! (Johano 19, 27)
4-a de aprilo 2004Ni volas vidi Jesuon. (Johano 12, 21)
6-a de aprilo 2006Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, kaj lumo por mia vojo. (Psalmo 119, 105)Monda Junulara Tago 2006 21-aj MJT
31-a de marto 2007Amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. (Johano 15,12)
5-a de aprilo 2009Ni metis nian esperon en la vivantan Dion. (Epistolo al Timoteo 4,10)
20-a de marto 2010Bona Moŝto, kion devas mi fari por heredi la eternan vivon? (Marko 10, 17-30)
1-a de aprilo 2012Ĉiam ĝoju vi en la Sinjoro. (Filipianoj 4,4)
13-a de aprilo 2014Feliĉaj estas la malriĉaj en koro, ĉar la regno de la Ĉielo estas ilia. (Mateo 5, 3)
29-a de marto 2015Feliĉaj estas la puraj koroj, ĉar li vidos Dion. (Mateo 5, 8)

Bibliografio

Eksteraj ligiloj