Nadine Gordimer

sud-afrika verkistino

Nadine GORDIMER (naskiĝis la 20-an de novembro 1923, mortis la 13-an de julio 2014)[1] estis sud-afrika verkistino.

Nadine Gordimer
Nobel-premiito
Persona informo
Nadine Gordimer
Naskiĝo20-an de novembro 1923 (1923-11-20)
en Springs, Transvalo,  Unio de Sud-Afriko
Morto13-an de julio 2014 (2014-07-13) (90-jaraĝa)
en Johanesburgo
Religioateismo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoSud-Afriko vd
Alma materUniversitato de Witwatersrand vd
PartioAfrika Nacia Kongreso vd
Familio
PatroIsidore Gordimer vd
PatrinoHannah Gordimer vd
Edz(in)oReinhold Cassirer • Gerald Gavron vd
InfanojOriane vd
Profesio
Okupopoeto • verkisto • romanisto • dramaturgo • novelisto • scienca redaktisto • prozisto vd
Laborkampoliteraturo vd
Aktiva enJohanesburgo vd
Aktiva dum1939– vd
Verkado
VerkojThe Conservationist ❦
Burger's Daughter ❦
July's People ❦
A Sport of Nature ❦
The Pickup ❦
Get a Life vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Nadine Gordimer kun David Grossman (2007)

Gordimer naskiĝis en Springs, Transvaal. La ĉefa temo en ŝia verkaro estas la rasa apartismo kaj ties malbonaj efikoj kaj por la blanka kaj por la nigra loĝantaro de Sud-Afriko, kaj la ampleksaj rilatoj inter la laŭleĝe disigitaj homgrupoj. Ŝi skribis kontraŭ rasismo, kaj por toleremo kaj protekto de sinesprimlibereco.

Ĉi tiu pozicio gajnis tutmondan aklamon, kaj ĝiaj verkaro gajnis multajn premiojn, dum en Sudafriko ĝiaj verkoj estis malaklamitaj, kaj iuj eĉ estis cenzuritaj kaj konfiskitaj de la rasapartisma reĝimo.

Ŝi membris en ANK, la partio de Nelson Mandela kaj fervore aktivadis por homaj rajtoj kaj kontraŭ la sociaj maljustecoj de la tiama apartisma reĝimo.

En la jaro 1974 ŝi ricevis la Premion Booker kaj en 1991 ŝi estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo por "kiu per sia grandioza eposa verkado - laŭ la vortoj de Alfred Nobel - treege utilis al la homaro".

Listo de verkoj

  • The Lying Days ("La mensogaj tagoj", 1953)
  • A World of Strangers ("Mondo de nekonatuloj", 1958)
  • Occasion for Loving ("Okazo por amado", 1963)
  • Not for Publication ("Ne por eldono", 1965)
  • The Late Burgeois World ("La forpasinta etburĝa mondo", 1966)
  • The Conservationist ("La konservisto", 1974)
  • Burger’s daughter ("La filino de Burger", 1979)
  • July’s People ("La popolo de julio", 1981)
  • Something Out There ("Io tie for", 1984)
  • Lifetimes: under apartheid ("Vivodaŭroj: sub rasapartigo", 1986)
  • A Sport of Nature (1987)
  • My Son’s Story ("La rakonto de mia filo", 1990)
  • None to Accompany Me ("Neniu por akompani min", 1994)
  • Writing and Being ("Skribado kaj estado", 1995)
  • The House Gun (1998)
  • The Pickup (2001)

Referenco