OSI-modelo

7-tavola modelo por komunik-sistemoj

La OSI-modelo estas la bazo por la ĝusta uzo kaj kunmetado de ĉiuj retaj protokoloj. Ĝi klasigas ĉiajn protokolojn en 7 tavoloj laŭ ilia nivelo en komunikado. Ĉia protokolo dediĉas sin ja al komunikado, sed laŭ pluraj manieroj: ekzemple, la kontrolo de perdo de bitokoj tra retkablo estas grava parto en protokoloj kiel Eterreto, sed tute malgravas kiam la celo estas klarigi strukturon de retpaĝo (ekz. per HTML). La du protokoloj funkcias vere samtempe; sed Eterreto laboras ĉe la fizikaj problemoj kaj HTML ĉe la aplikaciaj kaj prezentaj temoj. Tial apartenas ili al malsamaj tavoloj.

OSI-modelo
reference model vd
Dumnekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenantafizika tavolo • datenliga tavolo • reta tavolo • transporta tavolo • seanca tavolo • prezenta tavolo • aplika tavolo vd
TTTOficiala retejo
vdr
Diagramo de OSI-modelo
OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
TavoloTavolnomoIP pera/rilata (havas RFC)
7Aplikada tavoloHTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6Prezenta tavoloMPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5Seanca tavoloNetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4Transporta tavoloTCP, UDP, SCTP, RTP...
3Reta tavoloIPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2Kanala tavoloEthernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1Fizika tavoloDSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...


La OSI-modelo klarigas teorie la 7 tavolojn ĉe komunikado. Tamen praktike, oni kutimas uzi modelon kun nur 5 tavoloj, montritaj en la kadro en tiu ĉi paĝo.

Aranĝitaj ekde la altnivela ĝis la malaltnivela, ili estas

  • Aplikada tavolo
  • Transporta tavolo
  • Reta tavolo
  • kanala tavolo
  • Fizika tavolo

Vidu ankaŭ