Pasado de Merkuro

astronomia fenomeno

Pasado de Merkurotransito de Merkuro okazas, kiam la planedo Merkuro pasas inter Tero kaj Suno. La planedo iĝas videbla kiel malgranda nigra punkto, kiu trairas la sunan diskon.

Pasado de Merkuro la 8-an de novembro 2006

Pasado de Merkuro elde Tero

La pasadoj de Merkuro vidataj elde Tero estas multe pli oftaj ol tiuj de Venuso, kun ofteco de po 13 al 14 en ĉiu jarcento, pro la pli malgranda orbita periodo de Merkuro ol tiu de Venuso. Ili povas okazi en majo, kun intertempo de 13 aŭ 33 jaroj, aŭ en novembro ĉiujn 7, 13 aŭ 33 jarojn.

Dum pasado en majo Merkuro, proksima de sia afelio, estas vidata sub angula diametro de 12" (arksekundoj), kaj dum pasado en novembro, la planedo proksimiĝas sian perihelion kaj havas angulan diametron de nur 10 ".

La 7-an de novembro 1631 Pierre Gassendi observis unuafoje pasadon de Merkuro, danke al antaŭkalkuloj de Johannes Kepler. Li ne sukcesis observi la pasadon de Venuso, kiu okazis la sekvantan monaton, ĉar la tiamaj astronomiaj tabeloj, malprecizaj, ne indikis ke tiu pasado estis nevidebla de granda parto de Eŭropo.

Razantaj pasadoj

Foje Merkuro nur tuŝetas (lau vidpunkto de Tero) la sunan diskon dum pasado. En tiu okazo eblas ke en iuj lokoj de la Tero plena pasado estus vidata dum en aliaj estus nur parta pasado (ne estas dua nek tria tuŝoj). Tiaj pasadoj maloftas. La lasta tia pasado okazis la 15-an de novembro 1999, la antaŭlasta okazis la 28-an de oktobro 743 kaj la venonta okazos la 11-a de majo 2391.

Eblas, ke razanta pasado estus parte videbla elde iuj teraj regionoj, kaj nevidebla elde aliaj. Tiaj eventoj okazis la 21-an de oktobro 1342 kaj 11-an de majo 1937.

Samtempaj pasadoj

Samtempaj pasadoj de Merkuro kaj de Venuso antaŭ Suno estas maloftegaj, la lasta okazis en la jaro 373 173 a.K., la venonta okazos en la jaro 69 163.

Datoj de la estintaj kaj estontaj merkuraj pasadoj

Dato[1]Horo (UTC)Notoj
KomencoMezoFino
14-a de novembro 190710:2412:0713:50 
7-a de novembro 191409:5712:0314:09 
8-a de majo 192421:4401:4105:38 
10-a de novembro 192703:0205:4608:29 
11-a de majo 193708:5308:5909:06Parta pasado en Sud-Afriko, suda Arabio, suda Azio kaj Okcidenta Aŭstralio.
11-a de novembro 194020:4923:2101:53 
14-a de novembro 195315:3716:5418:11 
6-a de majo 195723:5901:1402:30 
7-a de novembro 196014:3416:5319:12 
9-a de majo 197004:1908:1612:13 
10-a de novembro 197307:4710:3213:17 
13-a de novembro 198601:4304:0706:31 
6-a de novembro 199303:0603:5704:47 
15-a de novembro 199921:1521:4122:07Parta pasado en Aŭstralio, Antarkto kaj en la sudo de Nov-Zelando[2].
7-a de majo 200305:1307:5210:32[3] 
8-a de novembro 200619:1221:4100:10[4] 
9-a de majo 201611:1214:5718:42 
11-a de novembro 201912:3515:2018:04 
13-a de novembro 203206:4108:5411:07 
7-a de novembro 203907:1708:4610:15 
7-a de majo 204911:0314:2417:44 
9-a de novembro 205223:5302:2905:06 
10-a de majo 206218:1621:3600:57 
11-a de novembro 206517:2420:0622:48 
14-a de novembro 207811:4213:4115:39 
7-a de novembro 208511:4213:3415:26 
8-a de majo 209517:2021:0500:50 
10-a de novembro 209804:3507:1609:57 

Pasadoj de Merkuro viditaj elde aliaj planedoj

La pasadoj de Merkuro vidataj de Venuso pli oftas ol tiuj vidataj de Tero, ĉar la inklinacio de la orbito de Merkuro rilate al la orbita ebeno de Venuso estas nur 4,33°, do malpli ol rilate al la orbita ebeno de Tero: 7°. Sed praktike tiaj pasadoj verŝajne neniam povos esti observataj pro la opakeco de la venusa atmosfero.

La pasadoj de Merkuro vidataj de Marso ankaŭ pli oftas ol tiuj vidataj de Tero, ĉar la inklinacio de la orbito de Merkurorilate al la orbita ebeno de Marso estas nur 5,16°. Pluraj el tiuj pasadoj okasas ĉiujardeke.

La eksplor-veturiloj Spirit kaj Opportunity teorie estus povintaj observi la pasadon de la 12-a de januaro 2005, sed iliaj filmilo ne havas sufiĉan distingan povon.

La pasadoj de Merkuro vidataj de Jupitero ankaŭ estas pli oftaj, ĉar la inklinacio de la merkura orbito estas 6,29°. Tiaj pasadoj povus esti observataj de unu el la naturaj satelitoj de Jupitero prefere ol de Jupitero mem, pro la opakeco de la jupitera atmosfero kaj malĉeesto de difinita "surfaco".

La pasadoj de Merkuro vidataj de Saturno okazas po "grupoj" de kelkaj dum unu tera jaro, grupoj okazantaj ĉiujn pli-malpli 30 jarojn. Tiaj transitoj, kiel tiuj elde Jupitero, estus prefere vidataj de la naturaj satelitoj de Saturno.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj