Phyllanthus acidus

Phyllanthus acidusgroselo estas tropika kaj subtropika fruktarbo kies fruktoj estas uzataj por fari reliŝon, ĉatnion, ĵeleon aŭ dolĉajn manĝaĵojn. La origino de la specio estas neklara. La planto estas kultivata kaj en la nova kaj en la malnova mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
groselo

Biologia klasado
Regno:Plantoj Plantae
Divizio:Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso:dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo:Malpighiales
Familio:Filantacoj Phyllanthaceae
Genro:Phyllanthus
Specio:P. acidus
Phyllanthus acidus
(L.) Skeels
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo

La planto estas arbedo[1] aŭ ĝis 10 m alta arbo kun malmultaj etendiĝantaj branĉoj. La ekstera arboŝelo estas malglata, hele ĝis grize bruna. Ĝi lasas fali siajn foliojn dum la seka sezono.[2]

Folioj

folioj

Ĝis 40 folioj staras duvice kaj alternside ĉe maldika ĝis 50 cm longa branĉo. La folihavaj branĉoj staras ofte je la fino de fortaj branĉoj. La limbo de la folio estas 2 ĝis 8 cm longa kaj 1 ĝis 4 cm larĝa, pinta, ovoforma aŭ lanceta . La folioj estas molaj, junaj folioj estas unue ruĝecaj kaj poste nebrile helverdaj. La folimalsupro havas harecan aspekton. La folitigoj estas 2 ĝis 3 mm longaj.[2][1] Ĉe la folibazo estas du malgrandaj apudtigaj folietoj.[3]

Floroj

floroj kaj nematuraj fruktoj

La floroj kreskas en ĝis 12 cm longaj cumoj, kiuj ekestas rekte ĉe la senfoliaj partoj de la branĉoj kaj trunko[3]. La floroj estas tre etaj, pretervideblaj, kun mallonga tigo, verdece rozkoloraj, plej ofte unuseksaj, malofte duseksaj[3]. Petaloj mankas, la plej ofte kvar sepaloj estas skvamecaj. Masklaj floroj havas kvar anterojn, inaj floroj plej ofte kvar staminojn. La ovario havas tri aŭ kvar kamerojn.[4] La arbo floras kaj portas fruktojn la tutan jaron.[5][1]

Fruktoj

La fruktoj pendas faske de la branĉoj. La drupoj estas larĝe rondecaj. Ili havas diametron de 2 ĝis 2,7 cm. Maturaj fruktoj estas malforte flavaj kaj havas 5 ĝis sulkojn. La fruktŝelo estas maldika, glata kaj travidebla. La gusto estas tre acida kaj iomete adstringa. Por ĉiu frukto estas po unu ronda, 1 cm granda kaj bruna kerno.[6]

Disvastigo kaj ekologio

La origino de la specio estas neklara, eble ĝi estas de la nordoriento de Brazilo[6][7] aŭ el Madagaskaro[3]. Hodiaŭ ĝi estas kulltivata tutmonde en tropikaj kaj subtropikaj regionoj, speciale ofte en sudorienta Azio, Hindio, Vietnamio, Malajzio Kaj Filipinoj, en Guamo, Havajo kaj aliaj pacifikaj insuloj, sed ankaŭ en Mez- kaj Sudameriko. Al Jamajko ĝi venis de Timoro en la jaro 1793. Naturaj arboj estas trovataj ankaŭ en suda Florido.[3]

La arbo estas senpretenda sekrezista frukt- kaj ornamarbo. La multobligado okazas per semoj.[6] En Salvadoro ĝi kreskas ĝis alteco de ĉ. 1000 m. Ĝi preferas humidajn grundojn.[3]

Sistematiko kaj esplorrezultoj

Phyllanthus acidus estas specio el la genro Phyllanthus el filantacoj, antaŭe Eŭforbiacoj. La specio apartenas al la subfamilio “Phyllanthoideae” kaj al la tribo Phyllantheae.[7]

Carl von Linné en la jaro 1753 nomis la planton Averrhoa acida en Species Plantarum[8], en 1767 en Mantissa Plantarum ĝi ricevis la nomon Cicca disticha[9]. Cicca ne plu estas vidata kiel propra genro sed estas almetita al la genro Phyllanthus.[10]

Utiligado

fruktoj

La fruktoj estas tre acidaj kaj riĉaj je Vitamino C. Ili estas manĝataj freŝe sen aŭ kun sukero. Ili estas uzataj por fari dolĉ-acidaj konservoj aŭ oni uzas ilin kiel ingredienco de reliŝo. El sukeritaj fruktoj estas farata aroma siropo. El la suko estas farata refreŝiga trinkaĵo. Ankaŭ eblas fari el la fruktoj ĉatnion, marmeladon kaj ĵeleon. Oni povas sekigi, kandigi kaj saligi la fruktojn.[6]

Juna folio estas preparata kiel legomo. La radikoj kaj la arboŝelo estas malforte venenaj. La popolmedicino uzas la planton kiel laksigilo kaj medicino kontraŭ bronĉito kaj psoriazo.[6] Oni malofte uzas la lignon.[3]

En suda Hindio eblas rikolti la fruktojn dufoje jare, de aprilo ĝis majo kaj de septembro ĝis decembro. En la aliaj regionoj januaro estas la ĉefa rikoltmonato..[3]

Literaturo

  • Bernd Nowak, Bettina Schulz: Taschenlexikon tropischer Nutzpflanzen und ihrer Früchte. Quelle&Meyer, Wiebelsheim 2009, ISBN 978-3-494-01455-5, S. 447–448.
  • Andreas Bärtels: Tropenpflanzen. Zier- und Nutzpflanzen. 5., überarbeitet Auflage. Eugen Ulmer Verlag, Stuttgart 2002, ISBN 3-8001-3937-5, S. 306.

Referencoj

Eksteraj ligiloj