Soraba lingvo

La soraba lingvo (propralingve: Serbšćina) estas komuna nomo por du slavaj lingvoj aŭ variantoj parolataj en la oriento de Germanio, de la t.n. soraboj. La sudsoraba aŭ suprasoraba (hornjoserbšćina) estas precipe parolata en la regiono de la urbo Bautzen (sorabe: Budyšin), Meißen (sorabe: Mišno) kaj la nordsoraba aŭ malsuprasoraba (dolnoserbska rěc) estas plejparte parolata ĉirkaŭ la urbo Cottbus (sorabe: Chośebuz) Ĉirkaŭ 45.000 homoj parolas la suprasoraban kaj ĉirkaŭ 25.000 la malsuprasoraban, laŭ - konsentite - optimismaj taksoj.

Soraba
serbšćina, serbski
lingvo • moderna lingvolingva familio
Okcidentslavaj lingvojLeĥaj lingvoj
Parolata enGermanio
Parolantoj60 000
Denaskaj parolantojproksimume 60.000
Fremdlingvo / dua lingvo porne konatas
Skribolatina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Slava lingvaro
Okcidentslava lingvaro
Soraba lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en 
Reguligita de 
Lingva statuso3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2
    Bibliografiawen (ambaŭ sorabaj lingvoj),

hsb (suprasoraba),
dsb (malsuprasoraba)

    Terminologia-
  SILWEN (supra soraba),

WEE (malsupra soraba)

  Glottologsorb1249
Angla nomoSorbian
Franca nomosorabe
vdr

La lingvo apartenas al la Hindeŭropa lingvaro, pli precize al la okcidentslava grupo de la slava lingvaro.

Parolareo

La suprasoraba estas parolata en la regiono de Bautzen (sorabe: Budyšin) kaj la malsuprasoraba, ĉirkaŭ Cottbus (sorabe: Chośebuz).

Gramatiko

Skribo: La soraba lingvo skribiĝas per latinaj literoj, kun iuj supersignoj, kies uzo similas al tiu en la pola lingvo (nome ć, ł, (d)ź) kaj ĉeĥa lingvo (č, š, ž).

La suprasoraba (hornjoserbšćina) konas sep kazojn. Sed la sepa kazo (vokativo) nur ekzistas ĉe la masklaj substantivoj en singularo. La malsuprasoraba (dolnoserbski) konas ses kazojn. Rimarkinde estas, ke krom la singularo kaj la pluralo ankaŭ ekzistas la dualo. La suprasoraba konas ĉe la verboj aoriston kaj imperfekton.

Hodiaŭa statuso

La domina lingvo en la areo de la soraboj estis la germana dum jarcentoj. Ĉi tiu lingvo puŝis la soraban pli kaj pli malantaŭen, tiel ke kaj la supra kaj la malsupra soraba lingvovariantoj akiris la statuson de endanĝerigitaj lingvoj.

La dulingva stratindikilo en urbo Cottbus (sorabe: Chośebuz)

La tielnomita Domowina funkcias kiel la centra kulturkonsilio. Kvankam iomete da soraba estas parolata en la urbo Bautzen, la soraba pruve ĉeestas en stratsignoj, sur ŝildoj de butikoj kaj eĉ sur prezo-etikedoj kaj kvitancoj en kelkaj butikoj. La germana registaro oficiale agnoskis la soraban kiel minoritatan lingvon kaj prenis sur sin la devon protekti kaj disvolvi la soraban per subskribo kaj ratifo de la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj.

Proksimuma lingva teritorio

La sorabaj infanĝardenoj (WITAJ kiu signifas estu bonvenaj) allogas ne nur sorablingvajn, sed ankaŭ germanlingvajn gelernantojn. Post sekvado de dulingva aŭ soraba baza instruado en la 14 lernejoj kun la necesaj instalaĵoj, gelernantoj povas iri al 5 mezlernejoj kie la soraba estas nedeviga lernobjekto: la soraba gimnazio en Bautzen ( Budyšin), la soraba Mittelschulen en Radibor (Radwor) kaj Bautzen. Ne ekzistas sorabalingva altlernejo. Oni povas tamen sekvi universitatan kurson en sorabistiko en Leipzig (Lipsk). La nombro da gelernantoj en tiuj lernejoj restis konstanta tra la jaroj je proksimume kvar mil.

Krom edukado, kulturaj asocioj okupiĝantaj pri muziko kaj literaturo estas subvenciataj.

Muziko

Aŭdeblis kanto en la soraba (Serbšćina) dum la Eurovision minorities languages 2022[1][2].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj