Suprasoraba lingvo

okcidentslava lingvo

La suprasoraba lingvo estas okcidentslava lingvo, kiu estas parolata en orienta Germanio ĉirkaŭ la urboj Bautzen, Kamenz kaj Hoyerswerda. Ĉi tiu lingvo estas parenca al la malsuprasoraba, ĉeĥa, pola kaj kaŝuba lingvoj. Kiel slava lingvo la suprasoraba apartenas al la hindeŭropaj lingvoj.

Suprasoraba
Hornjoserbšćina
lingvo • moderna lingvo
soraba lingvo
Parolata enGermanio
RegionoSupra Luzacio
Parolantoj20,000–25,000[1]
SkriboLatina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Slava
Okcidentslava
Soraba lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo enSupra Luzacio (Saksio/Germanio)
Reguligita deSuprasoraba lingva komisiono (Hornjoserbska rěčna komisija)
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2hsb
  ISO 639-3hsb
  SILhsb
  Glottologuppe1395
Angla nomoUpper Sorbian
Franca nomohaut-sorabe
Vikipedio
vdr

Ĝi estas la varianto de la Soraba lingvo en la regiono de la urbo Bautzen. Ĝi estas plejparte parolata en Supra Luzacio. Menciindas la televida programo Wuhladko en la lingvo, ekde 2001 elsendita ĉiumonate de Mitteldeutscher Rundfunk (MDR).

Alfabeto

La suprasoraba lingvo estas skribata en varianto de la latina alfabeto kun la sekvaj aldonaj literoj: č [], ć, , ě, ł [w], ń, ó, ř, š [ʃ], ž [ʒ].

Pli pri la alfabeto troviĝas en la artikolo soraba alfabeto.

Gramatiko

La suprasoraba lingvo havas 7 kazojn kaj 3 gramatikajn numerojn, krom singularo kaj pluralo ankaŭ dualon.

Apartaĵoj

Ĝia plej grava trajto, kiu distingas ĝin de la malsuprasoraba lingvo estas la ŝanĝiĝo de g al h, kiel ekz. hłowa "kapo" (k-u malsuprasorabe głowa).

Literaturo

Handrij Zejler (germane Andreas Seiler; 1804-1872) konsideratas la fondinto de la moderna poezio en la suprasoraba lingvo, kaj kreinto de la fundamentoj de la nacia kulturo en tiu lingvo.

Vivu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Vortaroj

Soraba setlejo en la jaro 1843

Pliaj