Stefan Löfven

ĉefministro de Svedio

Kjell Stefan LÖFVEN [ste:fan leve:n] (naskiĝis la 21-an de julio 1957 en Hägersten, Stokholmo) estas sveda politikisto kaj svedia ĉefministro kaj gvidanto de la socialdemokratia partio de Svedio ekde 2012 ĝis 2021. Antaŭe li estis de 2006 ĝis 2012 estro de IF Metall, unu el la plej grandaj sindikatoj de Svedio.

Stefan Löfven
ĉefministro de Svedio
Stefan Löfven en septembro 2014
Stefan Löfven en septembro 2014
Persona informo
Stefan Löfven
NaskonomoKjell Stefan Löfven
Naskiĝo21-an de julio 1957
en Hägersten, Stokholmo
Religioluteranismo vd
Lingvojsvedaangla vd
LoĝlokoSager House vd
ŜtatanecoSvedio vd
Alma materUniversitato de Umeå vd
PartioSocialdemokratia partio de Svedio
Subskribo Stefan Löfven
Familio
PatroKarl Hedberg vd
Edz(in)oUlla Löfven vd
Profesio
Okupopolitikisto • veldisto • sindikatisto vd
Aktiva enStokholmoÖrnsköldsvik vd
Verkado
VerkojMy Europe Does not Build Walls vd
ĉefministro de Svedio
Dum3-a de oktobro 2014 - 30-a de novembro 2021
AntaŭuloFredrik Reinfeldt
SekvantoMagdalena Andersson
partiestro de la socialdemokratia partio de Svedio
Dum2012 - 4-a de novembro 2021
AntaŭuloHåkan Juholt
SekvantoMagdalena Andersson
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Löfven estis kandidato por ĉefministro en la svedia parlamenta elekto la 14-an de septembro 2014. Lia partio gajnis plej multajn voĉojn, kaj la 2-an de oktobro 2014 li estis elektita de la svedia parlamento kiel nova ĉefministro de Svedio post Fredrik Reinfeldt. Li gvidis koalician registaron kune kun la ekologia partio Miljöpartiet. La registaro havas nur malfortan bazon en la parlamento. La du koaliciaj partioj kune nur havas minoritaton de voĉoj en la parlamento kaj devas klopodi ricevi subtenon ankaŭ de aliaj parlamentaj partioj. En la registaro interalie ankaŭ de la 14-a de septembro 2014 ĝis la 13-a de aŭgusto 2016 oficis kiel ministro pri gimnazia kaj postgimnazia klerigo la devene bosna Aida Hadžialić, kiu tiam estis la plej juna ministro iam en svedia registaro. Ŝi ankaŭ estas unu el la unuaj islamaj anoj de svedia registaro.

La 21-an de junio 2021 la Parlamento de Svedio voĉdonis en mocio de demisio ke ĝi ne plu subtenas la registaron de Stefan Löfven. La 8-an de julio 2021 la Parlamento de Svedio reelektis la registaron de Stefan Löfven.

Registaro Löfven

Membroj de la registaro Löfven ekde julio 2021 ĝis novembro 2021:

  • EU: Hans Dahlgren, SAP
  • justico: Morgan Johansson, SAP
  • internaj aferoj: Mikael Damberg, SAP
  • eksteraj rilatoj: Ann Linde, SAP
  • internacia komerco kaj nordia kunlaboro: Anna Hallberg, SAP
  • internacia evolu-kunlaboro: Per Olsson Fridh, MP
  • defendo: Peter Hultqvist, SAP
  • sano kaj socialaj aferoj: Lena Hallengren, SAP
  • socia sekureco: Ardalan Shekarabi, SAP
  • financoj: Magdalena Andersson, SAP
  • financaj merkatoj: Åsa Lindhagen, MP
  • administrado kaj konsumantoj: Lena Micko, SAP
  • edukado: Anna Ekström, SAP
  • altlernejoj kaj esplorado: Matilda Ernkrans, SAP
  • medio kaj klimato: Per Bolund, MP
  • ekonomio kaj novigoj: Ibrahim Baylan, SAP
  • kulturo, sporto kaj demokratio: Amanda Lind, MP
  • laboro: Eva Nordmark, SAP
  • egalaj rajtoj kaj loĝejkonstruado: Märta Stenevi MP
  • infrastrukturo: Tomas Eneroth, SAP
  • energio kaj ciferecigo: Anders Ygeman, SAP