Ĥomo

urbo en Irano

Ĥomo (Qom) (perse: قم, ankaŭ konata kiel QumKum) estas milionurbo kaj universitata urbo en Irano, kie estas ĉefurbo de la Provinco Ĥomo. Ĝia loĝantaro estas taksita en 2005 je 1 042 309 loĝantoj.[1]

Ĥomo · قم الفارسية
urbo de Irano
Administrado
Lando Irano
ProvincoĤomo
Poŝtkodo37100
Telefonkodo0251
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 201 158  (2016) [+]
Loĝdenso9 760 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 50° 53′ O (mapo)34.6450.87638888888934° 38′ N, 50° 53′ O (mapo) [+]
Alto935 m [+]
Areo123,073 km² (1 230 7.3 ha) [+]
HorzonoUTC+03:30
Ĥomo · قم الفارسية (Irano)
Ĥomo · قم الفارسية (Irano)
DEC
Ĥomo · قم الفارسية
Ĥomo · قم الفارسية
Situo de Ĥomo · قم الفارسية

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Qom [+]
vdr
la sanktejo de Fātima bint Mūsā

Ĥomo estas de la ŝijaisma islamo konsiderata kiel sankta urbo, ĉar ĝi estas la loko de la relikvujo de Fātima bint Mūsā, fratino de la Imamo ˤAlī ibn-Mūsā Riđā (imamo Reza, 789-816 CE). La urbo estas la hejmo de la plej granda seminario de Irano, apud tiu de Naĝafo en Irako.

Bazaj informoj

Geografio

Ĥomo situas en centro de la lando laŭ rivero same tiel nomata Ĥomo. Teherano troviĝas 156 km-ojn.

Historio

Ĥomo estis loĝata jam antaŭ Kristo 5 jarmilojn. La alvenantaj araboj nomumis la urbon laŭ la nuna nomo. De 1503 la urbo iĝis unu el la gravaj centroj de teologio kaj religia pilgrimejo, dume la urbo suferis de mongola kaj afgana atakoj. La samo okazis en 1915 pro rusoj.

En februaro 2020 ĝi iĝis la centro de la epidemio de COVID-19 en Irano kaj Mezoriento ĝenerale.

Vidindaĵoj

Atomprogramo

Laŭ kelkaj sekretaj servoj en Ĥomo urania riĉiginstalaĵo funkcias. Iranaj politikistoj deklaris, ke la instalaĵo estas por burĝaj, pacaj celoj, tamen ekzistas skeptikuloj, kiuj diras, ke tie nuklea bombo fariĝas.

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj