Aŝraf Ghani

prezidanto de Afganio

Aŝraf Ghani aŭ en angleca latinliterigo Ashraf Ghani (paŝtune kaj darie محمد اشرف غني احمدزی, naskiĝis la 19-an de majo 1949) estas afgana politikisto kaj estis prezidanto de Afganio, kiu estis elektita la 21-an de septembro 2014. Antaŭe li estis de 2002 ĝis 2004 la nacia ministro pri financoj kaj ĝis 2008 la estro de la Universitato de Kabulo.

Aŝraf Ghani
Persona informo
اشرف غني
Naskonomoمحمد اشرف غني احمدزی
Naskiĝo19-an de majo 1949 (1949-05-19) (74-jaraĝa)
en Provinco Lugar
Religiosunaismo vd
Lingvojpaŝtuna vd
ŜtatanecoIslamska Republika Afganistanu • Usono vd
Alma materekonomika altlernejo HarvardUniversitato HarvardUniversitato StanfordUniversitato KolumbioUsona universitato de BejrutoKabula Universitato • Lake Oswego High School • Habibia High School vd
Partiosenpartia vd
Familio
Edz(in)oRula Ghani vd
InfanojMariam Ghani vd
Profesio
Okupopolitikisto • universitata instruisto • verkistoekonomikisto • antropologo vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ reveno al Afganio en 2002, Ghani estis profesoro pri antropologio ĉe multnombraj institucioj (plej longe la Universitato Johns Hopkins), poste eklaboris kun la Monda Banko. Li gvidis la ekonomian restarigon de Afganio post la kolapso de la talibana registaro.

La 15-an de aŭgusto 2021, nur kelkajn tagojn post la foriro de usonaj trupoj kiuj apogis lian reĝimon kaj kompletigante la praktikan rapidan ekkontrolon de la lando, la talibanoj eniris en Kabulon dum Ghani foriris eksterlanden.[1]

Notoj