Monda Banko

Monda Banka Grupo (en ĉiutaga parolo oni diras Monda Banko nur pri IBRD, parto de Monda Banka Grupo (World Bank Group)) estas financa frato de la Internacia Mona Fonduso, per kiuj la riĉaj landoj direktas la ekonomian politikon en malfortaj landoj havigante pruntojn al tiuj.[1] La plej ĵusa asertita celo de la Monda Banko estas la reduktado de la malriĉeco.[2]

Monda Banko
emblemo
internacia financa institucio
Komenco27-a de decembro 1945 vd
Geografia situo, 77° 2′ 33″ U (mapo)38.89888889-77.042538° 53′ 56″ N, 77° 2′ 33″ U (mapo)
Lando(j)Usono vd
SidejoWorld Bank Headquarters
Adreso1818 H Street NW, Washington, DC 20433, USA
Monda Banko (Vaŝingtono)
Monda Banko (Vaŝingtono)
DEC
Monda Banko
Monda Banko
Map
Monda Banko
MotoWorking for a World Free of Poverty
Ĉefestro(j)Ajaypal Singh Banga • Kristalina GeorgievaJim Yong KimDavid Malpass vd
Membro deKonfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj • DataCite vd
Lingvoj

angla lingvo
araba lingvo
franca lingvo
hispana lingvo

RetejoOficiala retejo
vdr

Ĝi estis fondita en 1944 en Bretton Woods, New Hampshire, Usono, kie inter 1-22-a de julio en 1944 okazis konferenco kun oficiala nomo "United Nations Monetary and Financial Conference". Oni fondis ankaŭ dum la konferenco paralele al Monda Banka ankaŭ IWF. Oni ofte citas ilin ambaŭ kiel la Bretton-Woods-Sistemon.

La ĉefa sidejo de la Monda Banko estas en Washington. La posedantoj estas la 184 membroŝtatoj; plej grandan parton posedas Usono.La voĉdonaj rajtoj estas dividitaj laŭ proprieta procentaĵo, ĉe IBRD ekz.:Usono 16,39% (23,68%)Japanio 7,87% (5,88%)Germanio 4,49% (5,37%)Francio 4,3% (5,04%)Britio 4,3% (5,04%)(stato 2004. 09. 04. )

Privat-sektora evoluigo

Harry Dexter White (maldekstre) kaj John Maynard Keynes ĉe la konferenco de Bretton Woods.

La Privat-Sektora Evoluigo (Private Sector Development (PSD)) estas strategio de Monda Banko pro helpi la privatsektoron en la evoluantaj landoj. La kaŭzo estas, ke en malriĉaj landoj jam povas krei propran entreprenon el malmulto da mono (relative al riĉaj landoj). Tio signifas, oni atendas pli bonan efikon je sama mono en tiuj landoj (pli da laborlokoj, evoluo).

Apartaj ekonomiaj zonoj

Oni kreis apartajn ekonomiajn zonojn per helpo de Monda Banko ekde 1960-aj jaroj.

Organizo

La ĝisnuna prezidanto de la Mondbanka Grupo estas David Malpass.

Mondbanka Grupo entenas 5 surpepere memstarajn organizaĵojn:

La Monbanka Grupo havas tutmonde 10 500 oficistojn, el kiuj 8 000 laboras en Vaŝingtono.

Historio

Sidejo de la World Bank Group en Vaŝingtono.

La Monda Banko spertis sian oran epokon de la fino de la 1960-aj jaroj ĝis komence de la 1980-aj jaroj. Robert McNamara, iama defend-ministro de la prezidantoj John F. Kennedy kaj Lyndon B. Johnson, gvidis ĝin de 1968 ĝis 1981. Sub ilia prezido, la jara volumeno de la pruntoj pasis de 1 miliardo al 13 miliardoj da dolaroj, la personaro kvarobliĝis kaj la administra buĝeto multobliĝis je 3,5. Helpe de sia kasisto Eugène Rotberg, McNamara sukcesis akiri sur la diverslandaj kapitalmerkatoj 100 miliardojn da dolaroj da prunteprenoj. Granda parto de tiu sumo estis akirita de svisaj bankoj, ĝuste tiuj kiuj gastigas la esencan parton de la fuĝokapitalo devena de nababoj, diktatoroj kaj parazitaj klasoj de Afriko, Azio kaj Latinameriko.[3]

Laŭ Jerry Mander, McNamara mortigis pli da homoj ĉekape de la Monda Banko ol kiam li estis ministro pri defendo de Usono, ĉefo de la masakroj dum la Vjetnama Milito. Jerry Mander desegnis lian portreton tiel: "Hontema pro la rolo kiun li ludis dum la vjetnama milito, li volis sin elaĉeti helpante la malriĉulojn de la tria mondo." Fidante la ciferojn, McNamara trudis al la triamondaj landoj akcepti la kondiĉojn ligitajn al la pruntoj de la Monda Banko kaj transformi siajn tradician ekonomion por maksimumigi la ekonomian specialiĝon kaj la tutmondan komercon. Tiuj, kiuj rifuzis tion, estis lasitaj al sia sorto." Kaj, pli sube: "Laŭ liaj urĝaj admonoj, multaj landoj ne havis alian elekton ol kurbiĝi sub la jugo de la Banko. McNamara ne detruis plu vilaĝojn por savi ilin, sed kompletajn ekonomiojn. La tria mondo retroviĝis nun kun monstraj ŝuldoj kiujn ĝi neniam kapablos repagi.[3]

En 1993 okazis en Vieno la Monda Konferenco pri la rajtoj de la persono. Kontraŭ la usonanoj kaj kelkaj eŭropanoj, la nacioj de la tria mondo trudis la agnoskon de la "ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj". Tiun revolucion prezidis jena konvinko: analfabeto fajfas pri la gazetara libereco. Antaŭ ol okupiĝi pri la civilaj kaj politikaj rajtoj, do la klasikaj demokratiaj rajtoj, nepras kontentigi la sociajn, ekonomiajn, kulturajn rajtojn. James Wolfensohn publikigis tiam raporton post raporto, deklaron post deklaro. La Monda Banko estos kompreneble la avangardo de la batalo por la realigo de la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj.[3]

Kriterioj

Malpliigi malriĉecon estas la ĉefa celo de la Monda Banko.

Variaj disvolvigoj klopodas atingi la celojn de la Jarmila Evoluigo planitajn por 2015 kelkaj el kiuj ja estis atingitaj en kelkaj okazoj. Por la atingeblaj celoj, ses kriterioj devas esti konsiderataj: plu forta kaj pli inkludema kresko en Afriko kaj en malfortaj ŝtateoj, pli fortaj klopodoj en sansistemo kaj edukado, integrado de la disvolvigaj kaj mediaj proponoj, kaj plia kaj pli bonkvalita helpo, movoj al komercaj negocadoj, kaj pli fortaj kaj pli fokusa subteno el multflankaj institucioj kiel la Monda Banko.[4]

  1. Elradikigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton: Duonigi la nombron de personoj kiuj vivas per malpli ol unu dolaro tage kaj duonigi la nombron de personoj kiuj suferas pro malsato. El 1990 ĝis 2004 la proporcio de personoj kiuj vivas en ekstrema malriĉeco falis el preskaŭ unu triono al malpli ol unu kvinono. Kvankam la rezultoj varias amplekse ene de regionoj kaj landoj, la tendenco indikas, ke la mondo kiel tuto povas atingi la celon duonigi la procenton de personoj kiuj vivas en malriĉeco. Oni timas tamen, ke la malriĉeco de Afriko pligrandiĝos, kaj plej el la 36 landoj en kiuj vivas 90% de la malbonnutritaj infanoj de la mondo estas en Afriko. Malpli ol unu kvarono de landoj estas survoje por atingi la celon duonigi la procenton de personoj kiuj suferas subnutradon.
  2. Atingi universalan elementan edukadon: Certigi ke ĉiuj geknaboj finu elementan lernejon. La procento de infanoj en lernejoj en disvolviĝantaj landoj pliiĝis el 80% en 1991 ĝis 88% en 2005. Ankoraŭ, ĉirkaŭ 72 milionoj de infanoj de aĝoj por elementaj lernejoj, 57% el kiuj estas knabinoj, ne estis en lernejoj en 2005.
  3. Antaŭenigi seksan egalecon kaj doni povon al virinoj: Elimini seksan malegalecon en elementa kaj meza edukado prefere antaŭ 2005, kaj je ĉiuj niveloj antaŭ 2015. La tendenco estas malrapida por ke virinoj aliru al la labormerkato, sed pli da virinoj ol viroj — tutmonde pli ol 60% — estas kontribuantaj sed senpage al la ekonomio de la laboristaj familioj. La agadgrupo por seksa egaleco de la Monda Bano estis kreita por progresigi la ekonomian kreskon de virinoj kaj promocii kunhavatan kreskon.
  4. Redukti la nombron de infanaj mortoj: Redukti per du trionoj la nombron de mortoj inter infanoj sub la aĝo de kvin jaroj. Estas ioma plibonigo en proporcio de survivado tutmonde; akcelitaj plibonigoj necesas plej urĝe en Suda Azio kaj Sub-Sahara Afriko. Ĉirkaŭkalkulitaj 10 milionoj de infanoj sub aĝo de kvin jaroj mortis en 2005; plej el tiuj mortoj okazis pro evieblaj kaŭzoj.
  5. Plibonigi patrinan sanon: Redukti per tri kvaronoj la patrinan mortoproporcion. Preskaŭ ĉiuj el la duonmiliono de virinoj kiu mortas dum gravedo aŭ dum nasko ĉiujare vivas en Sub-Sahara Afriko kaj Azio. Estas nombraj kaŭzoj de patrina morto kiuj postulas varion de intervenoj de la sansistemo farendaj amplekse alirebla.
Procentaĵo de plenkreskuloj infektitaj je Aidoso en 2005.
  1. Kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn: Haltigi kaj komenci retroturni la disvastiĝon de HIV/aidoso. Haltigi kaj komenci retroturni la oftecon de malario kaj aliaj ĉefaj malsanoj. Ĉiujaraj ciferoj de novaj infektoj je HIV kaj mortoj pro aidoso falis, sed la nombro de personoj kiuj vivas kun HIV plue kreskas. In the eight worst-hit southern African countries, proporcio estas super 15 procento. Traktado pliiĝis tutmonde, sed ankoraŭ trafas nur 30 procento de necesoj (kun grandaj variadoj tra landoj). Aidoso restas la ĉefa kaŭzo de morto en Sub-Sahara Afriko (1.6 miliono de mortoj en 2007). Estas 300 ĝis 500 milionoj de kazoj de malario ĉiujare, kio rezultas en pli ol 1 miliono de mortoj. Preskaŭ ĉiuj kazoj kaj pli ol 95 procento de la mortoj okazas en Sub-Sahara Afriko.
  2. Certigi median daŭripovon: Integri la principojn de daŭripova evoluo en landajn politikojn kaj programojn; retroturni perdon de mediaj rimedoj. Duonigi la nombron de personoj sen daŭripova aliro al sekura trinkakvo. Atingi signifan pliboniĝon en la vivo de almenaŭ 100 milionoj da kvartalaĉaj loĝantoj ĝis 2020. Senarbarigo restas kritika problemo, partikulare en regionoj de biologia diverseco, kio plue malpliiĝas. Elsendoj de forcejaj gasoj estas pliiĝantaj pli rapide ol la progreso de la teknologio pri energio.
  3. Starigi tutmondan partnerecon por evoluado: Donantaj landoj plinovigis siajn engaĝiĝojn. Donantoj devas plenumi siajn promesojn por kongrui kun la nuntempa proporcio de la kerna programdisvolvigo. Emfazo estas metita sur la kunlaboro de la Banka Grupo kun la multflankaj kaj lokaj partneroj por plirapidigi progreson al la realigo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj.
  • Pluevoluigi malferman negocan kaj financan sistemon regulbazitan, prognozeblan kaj nediskriminacian. Tio inkluzivas dediĉon al bona regado, evoluigo, kaj malriĉoredukto — kaj enlande kaj internacie.
  • Alfronti la specialajn bezonojn de la malplej evoluintaj landoj. Tio inkluzivas sentarifan kaj senkvotan alirpovon por eksportoj; plibonigitan ŝuldoredukton por malriĉaj landoj kun pezaj ŝuldoj; nuligon de oficialaj duflankaj ŝuldoj; kaj pli malavaran oficialan evoluhelpon por landoj dediĉitaj al malriĉoredukto.
  • Alfronti la specialajn bezonojn de teroĉirkaŭitaj landoj kaj malgrandinsulaj evolulandoj.
  • Inkluzive trakti la ŝuldajn problemojn de evoluantaj landoj per naciaj kaj internaciaj iniciatoj por igi ŝuldojn longdaŭre elteneblaj.
  • Kunlabore kun la evoluantaj landoj, evoluigi decan kaj produktivan laboron por la junularo.
  • Kunlabore kun farmaciaj firmaoj, doni aliron al preze tolereblaj esencaj medikamentoj en evoluantaj landoj
  • Kunlabore kun la privata komerco, alirebligi la avantaĝojn de la novaj teknologioj – precipe informaj kaj komunikaj teknologioj.

Funkciado

Virino vendanta produktaĵojn ĉe merkato en Lilongwe, Malavio. La Tria Mondo estas en la rigardo de la Monda Banko.

La World Bank Group laborigas iomete pli ol 10 000 oficistojn. Ĝi estas verŝajne la interŝtata organizaĵo, kiu plej komplete informas la publikan opinion pri siaj propraj strategioj, intencoj kaj agadoj. Kvazaŭ seninterrompa fluo de statistikoj, de klarigaj broŝuroj, de teoriaj analizoj fontas en ĝia sidejo en numero 1818 H Street Northwest, en Vaŝingtono. La Monda Banko praktikas sur la planedo senmezuran povon, agadas prometee kaj multforme. Ĝi sola dediĉas kreditojn al la plej malprovizitaj landoj. Dum unu jardeko, ĝi tiel konsentis al la triamondaj landoj longdaŭrajn kreditojn je sumo supera al 225 miliardoj da dolaroj. Ĝi certigas la kreadon de infrastrukturoj per investokreditoj. En certaj okazoj - en Niĝerio ekzemple -, ĝi kovras ankaŭ (en dua pozicio, post la duflankaj donantoj) la buĝetan deficiton de aparte malprovizita ŝtato. Ĝi financas ankaŭ ĉiujare centojn da evoluprojektoj.[3]

Inter la Monda Banko kaj Wall Street, la alianco estas kompreneble strategia. La Banko cetere savis plurfoje diversajn financajn instituciojn malsaĝe engaĝiĝintajn en spekuladaj operacioj ie kaj tie en diversaj kontinentoj. En sia ĉiutaga praktiko, ĝi funkcias laŭ kriterioj strikte bankecaj. Ĝia ĉarto eksplicite elkludas ĉian politikan aŭ aliajn kondiĉojn. Ĝia praktiko estas tamen superdeterminita de sumiga koncepto nebankeca, kaj tiu ĉi certe politika: nome la "Interkonsento de Vaŝingtono".[3]

Ĉiujare la Banko publikigas specon de katekismo: nome The World Development Report. Tiu publikaĵo estas aŭtoritata en la universitataj kaj UN-aj medioj. Ĝi provas fiksi la grandajn temojn kiuj, dum iu tempo, okupas la specialajn agentejojn de la UN, la universitatojn kaj, krome, la publikan opinion. Tiu raporto portas la personan markon de la prezidanto James Wolfensohn. Ĝia eldono 2001 malfermiĝas sur tiu ĉi kredkonfeso: "La malriĉeco en riĉa mondo konstituas por la homaro plej grandan defion." La ideologoj de la Monda Banko atestas tradicie admirindan teorian fleksiĝemon. Malgraŭ la evidentaj fiaskoj de sia institucio, ili ne ĉesis, dum la lastaj kvin jardekoj, multobligi la pravigajn teoriojn.[3]

Prezidantoj de Monda Banko (IBRD)

Eugene Meyer, unua prezidanto de la Monda Banko.
ofica komencoofica finoprezidanto
junio 1946decembro 1946Eugene Meyer
marto 1947junio 1949John Jay McCloy
julio 1949decembro 1962Eugene R. Black
januaro 1963marto 1968George D. Woods
aprilo 1968junio 1981Robert S. McNamara
julio 1981junio 1986Alden W. Clausen
julio 1986aŭgusto 1991Barber B. Conable
septembro 1991majo 1995Lewis T. Preston
junio 1995junio 2005James D. Wolfensohn
junio 2005junio 2007Paul Wolfowitz
20072012Robert Zoellick
20122019Jim Yong Kim
20192019Kristalina Georgieva
2019nuntempeDavid Malpass

Kristalina Georgieva estis la nura prezidanto kiu ne estis usonano.

Membroj

David Malpass, dektria kaj nuna prezidanto de la Monda Banko.

La Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo (IBRD) havas 189 membrolandojn, dum la Internacia Evoluiga Organizaĵo (IDA) havas 173. Ĉiu membrolando de IBRD estu ankaŭ membro de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) kaj nur membroj de la IBRD rajtas aliĝis al aliaj institucioj ene de la Banko (kiel la IDA).[5] La kvin membrolandoj de Unuiĝintaj Nacioj kiuj ne estas membroj de la Monda Banko estas Andoro, Kubo, Liĥtenstejno, Monako, kaj Norda Koreio. Kosovo ne estas membro de UN, sed estas membro de la IMF kaj de la Mondbanka Grupo, inklude de IBRD kaj de IDA.

Voĉdonpovo

En 2010 la voĉdonpovo en la Monda Banko estis reviziita por pliigi la voĉon de disvolvigantaj landoj, notinde de Ĉinio. La landoj kun plej da voĉdonpovo estas nuntempe Usono (15.85%), Japanio (6.84%), Ĉinio (4.42%), Germanio (4.00%), Unuiĝinta Reĝlando (3.75%), Francio (3.75%), Barato (2.91%),[6] Rusio (2.77%), Sauda Arabio (2.77%) kaj Italio (2.64%). Pro la ŝanĝoj, konataj kiel 'Voice Reform – Phase 2', landoj krom Ĉinio kiu ricevis gravajn gajnojn estis Suda Koreio, Turkio, Meksiko, Singapuro, Grekio, Brazilo, Barato, kaj Hispanio. Plej voĉdonpovo de la disvolvigitaj landoj estis malpliigita, kun kelkaj disvolvigantaj landoj kiel Niĝerio. La voĉdonpovo de Usono, Rusio kaj Sauda Arabio restis senŝanĝe.[7][8]

La ŝanĝoj estis entreprenitaj kun la celo fari voĉdonadon pli universala rilate al la normoj, regul-bazitaj kun celindikiloj, kaj travideblaj inter aliaj aferoj. Nuntempe, disvolvigantaj landoj havas pliigitan voĉon en la "Pool Model", apogite special de Eŭropo. Aldone, voĉdonpovo estas bazita su la ekonomia grando aldone al la kontribuoj al la Internacia Evoluiga Organizaĵo.[9]

Listo de la 20 plej grandaj landoj laŭ voĉdonpovo en ĉiu institucio de la Monda Banko

La jena tabelo montras la subskriboj de la 20 pintaj membrolandoj de la Monda Banko laŭ voĉdonpovo en la jenaj institucioj de la Monda Banko je Decembro 2014 aŭ Marto 2015: la International Bank for Reconstruction and Development (IBRD), la International Finance Corporation (IFC), la International Development Association (IDA), kaj la Multilateral Investment Guarantee Agency (MIGA). Membrolandoj ricevis voĉdonpovon en la momento de la membrigo kaj poste pro aldonaj subskriboj al la kapitalo (po unu voĉdono el ĉiu kunhavo de la kapitalaro alportita de la membro).[10][11][12][13]

La 20 plej grandaj landoj laŭ voĉdonpovo (Nombro de Voĉdonoj)
RangoLandoIBRDLandoIFCLandoIDALandoMIGA
Mondo2,201,754Mondo2,653,476Mondo24,682,951Mondo218,237
1Usono358,498Usono570,179Usono2,546,503Usono32,790
2Japanio166,094Japanio163,334Japanio2,112,243Japanio9,205
3Ĉinio107,244Germanio129,708Unuiĝinta Reĝlando1,510,934Germanio9,162
4Germanio97,224Francio121,815Germanio1,368,001Francio8,791
5Francio87,241Unuiĝinta Reĝlando121,815Francio908,843Unuiĝinta Reĝlando8,791
6Unuiĝinta Reĝlando87,241Barato103,747Sauda Arabio810,293Ĉinio5,756
7Barato67,690Rusio103,653Barato661,909Rusio5,754
8Sauda Arabio67,155Kanado82,142Kanado629,658Sauda Arabio5,754
9Kanado59,004Italio82,142Italio573,858Barato5,597
10Italio54,877Ĉinio62,392Ĉinio521,830Kanado5,451
11Rusio54,651Nederlando56,931Pollando498,102Italio5,196
12Hispanio42,948Belgio51,410Svedio494,360Nederlando4,048
13Brazilo42,613Aŭstralio48,129Nederlando488,209Belgio3,803
14Nederlando42,348Svisio44,863Brazilo412,322Aŭstralio3,245
15Suda Koreio36,591Brazilo40,279Aŭstralio312,566Svisio2,869
16Belgio36,463Meksiko38,929Svisio275,755Brazilo2,832
17Irano34,718Hispanio37,826Belgio275,474Hispanio2,491
18Svisio33,296Indonezio32,402Norvegio258,209Argentino2,436
19Aŭstralio30,910Sauda Arabio30,862Danio231,685Indonezio2,075
20Turkio26,293Suda Koreio28,895Pakistano218,506Svedio2,075

Tutmondaj partnerecoj kaj iniciatoj

La Monda Banko ricevis provizorajn administraciajn respondecojn el la Clean Technology Fund (CTF, Fonduso por Pura Teknologio), fokuse al klopodoj por fari renoviĝantan energion kosto-konkurencebla kun la karbo-devena energio tiom rapide kiom eble, sed tio eble ne pluis post la konferenco pri klimata ŝanĝo de UN en Kopenhago en Decembro 2009, pro la kontinua investado de la Banko en karbo-devenaj energiproduktejoj.[14] Tamen en bona vojo, en Decembro 2017, Kim anoncis, ke la Monda Banko ne plu financos fosilibrulan disvolvigon.)

Kun la Monda Organizaĵo pri Sano, la Monda Banko administras la Internacian Sanpartnerecon (IHP+), poste konata kiel UHC2030. IHP+ estis grupo de partneroj engaĝiĝntaj por plibonigi la sanon de civitanoj por plibonigi la disvolvigon de la landoj. Partneroj kunlaboras por plenumi internaciajn principojn por plibonigi la efikecon de la helpo kaj la kunlaboradon en la disvolvigo de la sansektoro. IHP+ mobilizas ŝtatajn registarojn, agentejojn por disvolvigo, la civilan socion kaj aliajn kiuj subtenas apartan, landnivelan sanstrategion en bone kunordigita maniero.

Klimata ŝanĝo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klimata ŝanĝo.
Ekzemplo de efiko sur la medio: senarbarigo en Indonezio, 2007. Senarbarigo estas unu el la faktoroj de la klimata ŝanĝo.

La tiama Prezidanto de la Monda Banko Jim Yong Kim diris en 2012:

4-grada pli varma mondo povas, kaj devas, esti evitita — ni bezonas teni la varmiĝon sub 2 gradoj... Manko de agado pri la klimata ŝanĝo minacas fari la mondon kiun niaj filoj heredos komplete diferencan mondon ol tiu en kiu ni vivas nuntempe. Klimata ŝanĝo estas unu el la apartaj plej grandaj defioj kiujn frontas disvolvigo, kaj ni bezonas akcepti la moralan respondecon por entrepeni agadon je la konto de futuraj generacioj, speciale de la plej malriĉaj.[15]

Informo de la Monda Banko pri klimata ŝanĝo jam en 2012 notis, ke (p. xiii) "eĉ kun la nuntempaj engaĝiĝoj por mildigo kaj plenumo de esprimitaj plendoj, estas verŝajno de ĉirkaŭ 20 procento de supero de 4 °C por ĉirkaŭ 2100." Tio okazas spite la fakton, ke "la tutmonda komunumo engaĝiĝis por teni la varmigon sub 2 °C por eviti 'danĝeran' klimatan ŝanĝon". Krome, "serio de ĵusaj ekstremaj okazaĵoj tutmonde enkadrigas la vundeblon de ĉiuj landoj... Neniu lando restos imuna al la efikoj de la klimata ŝanĝo."[16]

La Monda Banko duobligis sian helpon por asaltiĝo al la klimata ŝanĝo el $2.3bn (£1.47bn) en 2011 ĝis $4.6bn en 2012. La planedo estas nuntempe 0.8 °C pli varma ol en antaŭ-industriaj tempoj. Tio antaŭdiras, ke varmiĝo de 2 °C estos atingita post 20 ĝis 30 jaroj.[17][18]

En Decembro 2017, Kim anoncis, ke la Monda Banko ne plu financos la disvolvigon de la fosiliaj brulaĵoj,[19][20] sed artikolo de 2019 de la Internacia Konsorcio de Esplorĵurnalistoj trovis, ke la Banko plue "financas ekspluatadon de nafto kaj gaso, oleduktojn kaj rafinejojn," ke "tiuj investoj en fosiliaj brulaĵoj formas pli grandan nuntempan partoprenon de la banko en la energia farendaĵo ol en renovigeblaj projektoj," kaj ke la Banko "devas ankoraŭ klare apartiĝi el la fosiliaj brulaĵoj."[21]

La financministroj de la EU aliĝis al civilsektoraj grupoj, kiel Extinction Rebellion, en Novembro 2019 alvokante al finigo, ke la Monda Banko financas fosiliajn brulaĵojn.[22][23][24]

Nutra Sekureco

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nutra Sekureco.
  1. Programo por Tutmonda Nutra Sekureco: Lanĉita en Aprilo 2010, ses landoj kun la Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates promesis 925 milionojn de dolaroj por nutra sekureco. Ĝis nun, la programo helpis ok landojn, promociis agrikulturon, esploradon, komercon en agrikulturo, ktp.
  2. Lanĉita Programo por Respondo al Tutmonda Nutrokrizo: Havigitaj pruntoj al proksimume 40 landoj por semoj, ktp. por plibonigi la produktivecon.
  3. Procezo de pliigo de la jara spezo por agrikulturo ĝis 6–8 mil milionoj el antaŭaj 4 mil milionoj de dolaroj.
  4. Plenumo de variaj nutroprogramoj tra la tuta mondo, ekz., per dozoj de vitamino A por infanoj, lernejomanĝoj, ktp.[25]

Programoj

Kadro FRESH estas akronimo de la angla nomo Focusing Resources on Effective School Health (esperante: Koncentri Rimedojn al Efika Lerneja Sano), interagenteja kadro kreita de Unesko, UNICEF, la Monda Organizaĵo pri Sano, kaj la Monda Banko, lanĉita ĉe la Forumo pri Eduko de Dakaro de 2000, kiu inkluzivas la sperton kaj sciaron de ĉi tiuj kaj aliaj agentejoj kaj organizaĵoj. Ĝi estas tutmonda programo por plibonigi la sanon de lernejaj infanoj kaj junuloj.[26]

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

  • Ascher, W. "New development approaches and the adaptability of international agencies: the case of the World Bank" International Organization 1983. 37, 415–439.
  • Bazbauers, Adrian Robert. The World Bank and Transferring Development (Springer, 2018).
  • Bergsen, H., Lunde, L., Dinosaurs or Dynamos? The United Nations and the World Bank at the Turn of the Century. (Earthscan, London, 1999).
  • Bilbert, C., kaj C. Vines, eld. The World Bank: Structures and Policies (Cambridge UP, 2000)
  • Brown, Michael Barratt. Africa's choices: after thirty years of the World Bank (Routledge, 2019).
  • Davis, Gloria. A history of the social development network in The World Bank, 1973-2003 (The World Bank, 2004).
  • Heldt, Eugénia C., kaj Henning Schmidtke. "Explaining coherence in international regime complexes: How the World Bank shapes the field of multilateral development finance." Review of International Political Economy (2019): 1-27. online
  • Heyneman, Stephen P. "The history and problems in the making of education policy at the World Bank, 1960–2000." International Journal of Educational Development 23 (2003) 315–337 rete
  • Hurni, Bettina S. The Lending Policy Of The World Bank In The 1970s (1980)
  • Mason, Edward S., and Robert E. Asher. The world bank since Bretton Woods (Brookings Institution Press, 2010).
  • Pereira, João Márcio Mendes. "The World Bank as a political, intellectual, and financial actor (1944-1994)." Relaciones Internacionales 26.52 (2017): rete angle
  • Pereira, João Márcio Mendes. "Assaulting Poverty: Politics and Economic Doctrine in the History of the World Bank (1944-2014)." Revista De História 174 (2016): 235–265. rete
  • Polak, Jacques J., and James M. Boughton. "The World Bank and the International Monetary Fund: A Changing Relationship." en Economic Theory and Financial Policy (Routledge, 2016) pp. 92–146.
  • Salda, Anne C. M., ed. Historical dictionary of the World Bank (1997)
  • Weaver, Catherine. 2008. Hypocrisy Trap: The World Bank and the Poverty of Reform. Princeton University Press.
  • Woods, Ngaire. The globalizers: the IMF, the World Bank, and their borrowers (Cornell UP, 2014).
  • World Bank. A Guide to the World Bank (2nd ed. 2007) rete Arkivigite je 2015-10-13 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj