Nitrita acido

kemia kombinaĵo

Nitrita acidoNitroza acido (HNO2) estas malstabila kemiaĵo, malforta acido; oni produktas ĝin nur en formo de malvarmaj, maldensaj akvaj solvaĵoj. Ĝi estas utila kemiaĵo: Oni transformas la aminojn per nitrita acido al duazoniaj kombinaĵoj, bazmaterialoj de azokolorigaĵoj.

Strukturo de nitrit-acida molekulo

Oni estigas ĝin per acidigo de ties iu salo – nitrito –, ĉar la saloj estas pli stabilaj kombinaĵoj. Dum malkombino estiĝas – krom akvo – nitrata acido (HNO3) kaj nitrogena monoksido (NO):

Ĝi povas reagi kaj kiel oksidada kaj kiel redukta kombinaĵo: La nitrogena atomo povas akcepti kaj fordoni elektronojn (ekz. la nitrita acido oksidas la jod-jonon al elementa jodo, dum reduktas la bromon al bromjono).

Nitrogenhavaj kombinaĵoj

Neorganikaj Nitrogenaj derivaĵoj
HNONitrokziloN2O5.4 SO3. 3 H2ONitrosulfata acido
HNO2Nitrita acido3 HCl . 1 HNO3Reĝakvo
HNO3Nitrata acidoNONitrata oksido
H2N2O2Hiponitrita acidoNO2Nitrata nitrita oksido
H3NNitrida acidoN2ONitrita oksido
NH3AmoniakoN2O3Dunitrogena trioksido
HN3Hidrazoata acidoN2O5Dunitrogena kvinoksido

Vidu ankaŭ