Bhubanesvar

urbo en Barato

Bhubanesvar (Oriya : ଭୁବନେଶ୍ୱର. Pri tiu ĉi sono pronunciation ) estas metropolo, universitata urbo, ekonomia kaj religia centro en Barato, en subŝtato Oriso. En la subŝtato ĝi estas la plej granda.

Bhubanesvar
Metropolo kaj universitata urbo
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo751001
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro837 737  (2011) [+]
Loĝdenso809 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 85° 50′ O (mapo)20.26444444444485.82805555555620° 16′ N, 85° 50′ O (mapo) [+]
Alto45 m [+]
Areo1035 km² ( 103 500 ha) [+]
HorzonoUTC + 05:30
Bhubanesvar (Odiŝo)
Bhubanesvar (Odiŝo)
DEC
Bhubanesvar
Bhubanesvar
Situo de Bhubanesvar
Bhubanesvar (Barato)
Bhubanesvar (Barato)
DEC
Bhubanesvar
Bhubanesvar
Situo de Bhubanesvar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bhubaneswar [+]
vdr

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 837 737 loĝantoj sur areo de 1 035 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 809 loĝantoj/km².

Strato en Bhubaneŝvar

Geografio

Bhubanesvar situas sur ebenaĵo laŭ rivero, laŭ ĉefvojo kaj fervojo nordo-sudo sekvanta la Bengalan Golfon.

Historio

Historio de Bhubanesvar daŭras 3000 jarojn. Pli frue ĝi havis diversajn loknomojn, ekzemple Toŝali, Kalinga Nagari, Nagar Kalinga, Ekamra Kanan, Ekamra Khetra kaj Mandira Malinia Nagari. En 1946 laŭplane la urbo estis modernigita. En 1948 ĝi iĝis ĉefurbo de Oriso. En la 1990-aj jaroj la elektroniko estis evoluigita en la urbo.

Trafiko

Bhubanesvar havas flughavenon kaj bonajn vojajn kaj fervojajn kontaktojn kun la ceteraj urboj.

Klimato

Bhubanesvar havas tropikan klimaton kun influo de musono. La temperaturo varias inter 10-45 °C. En aprilo kaj en majo regas la plej granda varmo. Jare pluvas 1540 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-oktobro.

Vidindaĵoj

Templo Lingaraj