Borussia Dortmund

germana futbala klubo

Ballspielverein Borussia 09 e. V. Dortmund (mallonge Borussia Dortmund, BVBBVB 09) estas germana sporta kaj aparte futbala klubo, kun sidejo en Dortmund. Klubaj koloroj estas nigro kaj flavo, kiuj ankaŭ konsistigas la kluban emblemon bildigatan dekstre. La unua profesia vira teamo de futbalo estas inter la plej sukcesaj en Germanio: sesfoje ĝi gajnis la germanian ĉampionecon, krome en 1966 la Eŭropan Pokalon de Pokalvenkintoj (kiel unua germania klubo, kiu akiris Eŭropan Pokalon) kaj en 1997 la konkuron de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA. Samjare la teamo ankaŭ akiris la Interkontinentan Pokalon. La teamo konkuras en la unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga kaj laŭ la "eterna tabelo" de tiu ligo fine de la sezono 2009-2010 havis la 5-an pozicion.

Borussia Dortmund
sportoklubo • futbala klubo
Kluba nomo Ballspielverein Borussia 09 e. V. Dortmund
KromnomoBorussia
Die Schwarz-Gelben
Fondita 19-a de decembro 1909
Stadiono Signal Iduna Park
(antaŭa nomo Westfalenstadion)
Kapacito 80.667
Prezidanto Reinhard Rauball
Trejnisto Thomas Tuchel
Ligo unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga)
2021/22 2-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

Kvankam la asocio origine fondiĝis kiel futbala klubo, ĝi poste ricevis ankaŭ branĉojn de manpilko kaj de tabloteniso, kies unuaj teamoj konkuras en altaj ligoj, kaj branĉo de klubaj subtenantoj, kiu reprezentas ties interesojn. La klubo fine de la jaro 2010 havis proksimume 35 500 membrojn.[1]

Konindaj futbalistoj

Notoj

Eksteraj ligiloj