Clement Attlee

Clement ATTLEE (naskiĝis la 3-an de januaro 1883, mortis la 8-an de oktobro 1967) estis politikisto kaj ĉefministro de Britio inter 1945 kaj 1951.

Clement Attlee
Persona informo
Clement Attlee
Naskiĝo3-an de januaro 1883 (1883-01-03)
en Putney
Morto8-an de oktobro 1967 (1967-10-08) (84-jaraĝa)
en Westminster Hospital
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perpneŭmonito vd
TomboAbatejo Westminster vd
Religioagnostikismo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materUniversitata Kolegio • City Law School • Haileybury and Imperial Service College vd
PartioBrita Laborista Partio vd
Familio
PatroHenry Attlee vd
PatrinoEllen Bravery Watson vd
GefratojThomas Simons Attlee • Bernard Henry Bravery Attlee vd
Edz(in)oViolet Attlee, Countess Attlee vd
InfanojJanet Attlee • Lady Felicity Attlee • Martin Attlee, 2nd Earl Attlee • Lady Alison Davis vd
Profesio
Okupopolitikistodiplomatoprofesoro vd
Aktiva enLondono vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Londono kaj studis ĉe la Universitato de Oksfordo.

Li turnis sin al socialismo post laborado kun la infanoj de tre malriĉaj familioj en la kvartalo Stepney en orienta Londono.

Li fariĝis instruisto ĉe la Universitato de Londono en 1913.

Post servado en la armeo dum la unua mondmilito li fariĝis urbestro de Stepney en 1919 kaj poste parlamentano por la Brita Laborista Partio en 1922.

Li fariĝis la estro de la Laborista Partio en 1935 kaj estis vic-ĉefministro post 1942 en la koalacia registaro.

Post la Dua Mondmilito la Laborista Partio sukcesis en la nacia balotado kaj Attlee fariĝis la ĉefministro.

Dum tiu periodo multaj reformoj estis enkondukitaj ekz. La naciigo de fervojoj, karbminejoj kaj la kreado de la nacia sansistemo.

Attlee restis ano de la parlamento ĝis 1955.

Clement Attlee