Jimmy Carter

39-a prezidento de Usono; Nobel-premiito

James Earl "Jimmy" CARTER, Jr. [ĝimi karter] (naskiĝis je 1-a de oktobro, 1924) estis la 39a prezidento de Usono, de 1977 ĝis 1981.

Jimmy Carter
Nobel-premiito
Persona informo
Jimmy Carter
NaskonomoJames Earl Carter Jr.
Naskiĝo1-an de oktobro 1924 (1924-10-01) (99-jaraĝa)
en Lillian G. Carter Nursing Center
ReligioBaptismo vd
Lingvojanglahispana vd
LoĝlokoPlains vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materGeorgia Southwestern State University • Georgia Instituto de TeknologioUsona Mararmea Akademio • Union College vd
PartioDemokrata Partio vd
Subskribo Jimmy Carter
Familio
PatroJames Earl Carter Sr. vd
PatrinoLillian Gordy Carter vd
GefratojBilly Carter • Gloria Carter Spann • Ruth Carter Stapleton vd
Edz(in)oRosalynn Carter vd
InfanojJack Carter • Amy Carter • James Earl Carter III • Jeff Carter vd
ParencojBerry Gordy vd
Profesio
Okupomararmea oficiro • diplomato • romanisto • politikistoterkultivisto • aŭtobiografo • submariner • ŝtatreprezentanto • mediprotektulo • entreprenistoinĝeniero • pacaktivisto • homrajta aktivulo • verkisto • humanitaristo vd
Laborkampolimigo de armiloj vd
Aktiva dum1946– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Jimmy Carter

Post servo kiel oficiro kaj atominĝeniero en la usona mararmeo li revenis al sia naskiĝurbo Plains, Georgio en la sudoriento de Usono kaj kultivis arakidojn antaŭ li ekpolitikumis.

Gravaj eventoj dum la prezidenteco de Carter:

Kiel prezidento, Carter emfazis homajn rajtojn kiel principon de eksterlandaj aferoj. Tio helpis renversi la tiraniojn en Irano kaj Nikaragvo, sed ne la demokratiiĝon de tiuj landoj.

En Usono en la tempo de Carter, inflacio kaj senlaboreco estis alta, kaj la nacia fiero estis humiligita de la kapto de la ambasadorejo en Irano.

Carter malgajnis en la baloto de 1980, kaj lin sekvis prezidento Ronald Reagan. Ekde sia eksiĝo li envolviĝis je diversaj movadoj pri homaj rajtoj, kaj en 2002 Carter gajnis la Nobel-premion pri paco. Li estas membro de la Klubo de Madrido.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:39-a Prezidento de UsonoPoste:
Gerald Ford1977-1981Ronald Reagan