Margaret Thatcher

ĉefministro de Britio

Margaret Hilda THATCHER ([ ˈθæt͡ʃə(ɹ)], fraŭline ROBERTS; naskiĝis la 13-an de oktobro 1925 en Grantham, mortis la 8-an de aprilo 2013 en Londono) estis brita politikistino. Ŝi estis la unua ina gvidanto de la brita Konservativa Partio kaj la unua ina ĉefministro de Britio.[1] Ŝi konatiĝis kiel "la Fera Damo" (angle: The Iron Lady) kaj estis ĉefministro de 1979 ĝis 1990.

Margaret Thatcher
Ĉefministro de Britio
Persona informo
Margaret Thatcher
NaskonomoMargaret Hilda Roberts
Naskiĝo13-an de oktobro 1925 (1925-10-13)
en Grantham
Morto8-an de aprilo 2013 (2013-04-08) (87-jaraĝa)
en The Ritz London, Civito de Vestminstro
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perapopleksio vd
TomboRoyal Hospital Chelsea vd
ReligioMetodismoAnglikanismo vd
EtnoWhite British • Angloj vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma materCity Law School • Kesteven and Grantham Girls' School • Somerville CollegeUniversitato de Oksfordo vd
PartioKonservativa Partio vd
Memorigilo Margaret Thatcher
Familio
PatroAlfred Roberts vd
PatrinoBeatrice Ethel Stephenson vd
Edz(in)oDenis Thatcher vd
InfanojMark Thatcher • Carol Thatcher vd
Profesio
Okupopolitikistokemiisto • aŭtobiografo • pledadvokato • ŝtatreprezentantosciencisto vd
Laborkampopolitikokemio vd
Aktiva enLondono vd
En TTTOficiala retejo vd
Ĉefministro de Britio
Dum19791990
AntaŭuloJames Callaghan
SekvantoJohn Major
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Filino de butikisto, unue ĥemiisto en Somerville College (Universitato de Oksfordo) kaj poste advokato, eniris la Parlamenton de Britio en 1959. Ŝi estas la sola ino gvidinta la Konservisma Partio, de 1975 ĝis 1990, kaj ankaŭ la sola ina Ĉefministro de Britio, de majo 1979 ĝis novembro 1990. Alveninta ĉe la povo en lando malstabila, Thatcher restarigis ekonomion per serio da radikalaj reformoj. Plenumante la plej longan senĉesan mandaton de Ĉefministro en Britio de la eko de la 19-a jarcento, ŝi iĝis "per sia personeco tiom kiom per siaj realigoj, la plej fama britia politika gvidanto depost Winston Churchill".

Margaret Thatcher kaj Prezidento de Usono Ronald Reagan en Blanka Domo (1988)
Margaret Thatcher kun sia edzo Denis Thatcher (1984)

Ligita al konvinkoj kristanaj metodistaj, konservismaj kaj liberalaj, referencante al britia suvereneco, protektado de siaj administratoj kaj rajtoprincipoj, ŝi kondukas eksterlandan politikon markitan per kontraŭado al Sovetunio, favorado al NATO, Falklanda milito en 1982 aŭ favorado de Eŭropo liberala sine de eŭropa ekonomia komunumo. Ŝia ekonomia politiko, forte influita de la ideoj devenaj el ekonomia liberalismo, estas markita per multopaj privatigoj, malpliigo de imposta premo, rego de inflacio kaj publika malprofito, malfortigo de sindikatoj, kaj falo de senlaboreco tamen prezentantaj certan nombron da sociale negativaj konsekvencoj. La tuto de ŝiaj politikoj, kaj notinde ŝia liberala ekonomia politiko, restas konata sub la nomo "taĉerismo".

La entombiga ceremonio de Margaret Thatcher

Tatcher estas kaj unu el la plej admirataj britaj politikaj figuroj kaj unu el la plej malamataj. La kromnomo "Fera damo", kiun la sovetunia gazeto La Ruĝa stelo, organo de la sovetunia armeo, solendonis al ŝi en januaro 1976 cele fingromontri ŝian kontraŭkomunismemon, simbolas ŝian firmecon kontraŭ la malsatstrikuloj de provizora IRA en 1981 aŭ kontraŭ la strikantaj ministoj en 1984-85. Ŝi restas alligita al la "konservisma revolucio" de la jaroj 1980. Fakte, la influo de ŝia regado en Britio ofte estas taksita "revolucio" el vidpunkto politika, ideologia kaj ekonomia.

Preter la konservismuloj, ŝi influis parton el la laborpartianoj, notinde al Tony Blair.

Referencoj

Eksteraj ligiloj