Willy Brandt

Germana socialdemokratia politikisto kaj kanceliero, Nobel-premiito pri Paco, (1913 - 1992)

Willy BRANDT (naskiĝis kiel Herbert Ernst Karl FRAHM la 18-an de decembro 1913 en Lübeck, mortis la 8-an de oktobro 1992 en Unkel apud Bonn) estis germana socialdemokratia politikisto kaj la kvara kanceliero (ĉefministro) en la historio de la Federacia Respubliko Germanio.

Willy Brandt
Nobel-premiito
Federacia kanceliero de Germanio
Persona informo
Willy Brandt
NaskonomoHerbert Ernst Karl Frahm
Naskiĝo18-an de decembro 1913 (1913-12-18)
en Sankt Lorenz, Libera kaj Hansa urbo de Lubeko,  Germana Imperiestra Regno
Morto8-an de oktobro 1992 (1992-10-08) (78-jaraĝa)
en Unkel
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkojlorektuma kancero vd
TomboWaldfriedhof Zehlendorf vd
ReligioEvangelia Eklezio en Germanio vd
Lingvojgermananorvegasveda vd
ŜtatanecoGermana Imperiestra RegnoNorvegioOkcidenta Germanio • sen valoro vd
Alma materUniversitato de Oslo vd
PartioSocialist Workers' Party of Germany • Socialdemokratia Partio de GermanioSocialdemokratia Partio de Germanio vd
Subskribo Willy Brandt
Familio
PatrinoMartha Frahm vd
Edz(in)oBrigitte Seebacher • Rut Brandt • Anna Carlotta Thorkildsen vd
InfanojPeter Brandt • Lars Brandt • Matthias Brandt • Ninja Frahm vd
Profesio
Alia nomoGunnar Gaasland vd
Okupoĵurnalistopolitikisto • verkisto de nefikcio • aŭtobiografo • Kanceliero de Germanio vd
Laborkampopolitiko vd
Aktiva enBonnoStrasburgoBruseloBerlino vd
4-a Federacia kanceliero de Germanio
Dum1969–1974
AntaŭuloKurt Georg Kiesinger
SekvantoHelmut Schmidt
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Willy Brandt kun Richard Nixon

Li estis membro de la socialdemokrata partio de 1930 kaj dum la nazia regado en Germanio elmigris al Norvegio. En 1934 li alprenis la kaŝnomon Willy Brandt, kiun li post la Dua Mondmilito oficialigis.

Dum 1938 la nazia administracio forprenis de li la germanan civitanecon. En 1948 li reakiris ĝin.

De 1957 ĝis 1966 li estis reganta urbestro (komparebla al provinca ĉefministro) de Berlino. De 1966 ĝis 1969 li estis ministro pri eksterlandaj aferoj en la registaro de Kurt Georg Kiesinger.

Li oficis kiel kanceliero de 21-a de oktobro 1969 ĝis 16-a de majo 1974. Lian eksteran politikon karakterizis la paciĝo kun orienta Eŭropo kaj la Varsovia Pakto. En 1970 li dum oficiala vizito en Pollando surgenuiĝis antaŭ la monumento pri la Varsovia Ribelo kaj akiris simpatiojn en multaj landoj. En 1971 li ricevis la Nobelpremion pri Paco. La 7-an de majo 1974 li demisiis post kiam montriĝis, ke lia sekretario estis spiono de GDR.

Post sia kanceliereco Brandt restis membro de la parlamento. La 20-an de decembro 1990 li malfermis la unuan tut-federacian parlamenton kiel ties plej-aĝa deputito.


Trovu « Willy Brandt » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Antaŭe:Federacia kanceliero de GermanioPoste:
Kurt Georg Kiesinger1969–1974Helmut Schmidt